Gaŭlio (latineGallia) aŭGaŭlujo estas la tradicia vivteritorio de la historiakelta popolo degaŭloj (latinegalli). Dum la teritorio de nuntempa norda Italio, latine nomataGallia cisalpina, ankaŭ loĝata de keltoj, jam pli longe apartenis alRomio, la kelte loĝata kontinenta teritorio norde kaj okcidente de laAlpoj, latine nomataGallia Transalpina, nur en la 1-a jarcento antaŭ nia erao ĝi estis konkerita fare de la armeo de laRomia Imperio - kutime per la esperantlingva gentonomogaŭloj kaj la teritoria nomoGaŭlujo oni nur celas la areon deGallia Transalpina, ne la keltojn enGallia cisalpina. Ene de la romia imperio post multaj limŝanĝoj en la 1-a jarcento de nia erao disdividiĝis al kvar romiaj provincoj:
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestroTrajanus
Tre krude la historiaj limoj deGallia Transalpina similas al la limoj de la nuntempa ŝtatoFrancio, sed neniel precize. Fakte la limoj de la romiaj provincoj dum ties ekzisto forte ŝanĝiĝis.
En la 1-a jarcento antaŭ nia erao, kiam la romia imperio batalis kontraŭ la gaŭloj kaj ankoraŭ ne konkeris grandajn partojn deĜermanio, la centra provinco poste nomataGallia Lugdunensis ankoraŭ havis la nomonCeltica kaj etendiĝis ĝis laRejno kaj laBodenlago, do okcidente enhavis multajn teritoriojn loĝatajn deĝermanoj, kaj ankaŭ la norda provincoGallia Belgica havis okcidentan limon ĉe la Rejno kaj enhavis romiajn fortikaĵojn kiel la nuntempaj urbojKolonjo kajBonno. Kiam ekestis la romiaj provincojGermania Inferior kajGermania Superior, el kiuj la lasta ankaŭ ampleksis la teritorion de nuna okcidenta Svislando, la provincaj limoj pli koncentriĝis al la vera etna vivteritorio de la gaŭloj. La norda provincoGallia Belgica daŭre ampleksis krom norda nuntempa Francio grandan parton de nuntempa Belgio, la sudon de nuntempa Nederlando kaj la teritorion de Luksemburgo.
Laromianoj distingis inter Cisalpa Gaŭlio (Padio) kaj Transalpa Gaŭlio (Francio, Belgio). Tiun ĉi ili dividis al Belga, Liona (Kelta) kaj Akvitania Gaŭlioj. En la du unuaj partoj loĝadis du diversajkeltaj triboj (la tiel-nomatajgaŭloj), dum en la Akvitana parto loĝadisakvitanoj, kies etno estispraeŭska.Julio Cezaro en sia libroDe Bello Gallico (Pri la gaŭlia milito) donas priskribon de la lando kaj komencas la libron per la priskribo de la loĝantaro:
„ Gallia est omnis divisa in partes tres, quarum unam incolunt Belgae, aliam Aquitani, tertiam qui ipsorum lingua Celtae, nostra Galli appellantur. En Esperanto:Gaŭlio estas entute dividita en tri partoj, de kiuj en unu loĝas belgoj, en alia akvitanoj, kaj en tria [tiuj], kiuj en sia lingvo nomiĝas “keltoj” kaj en la nia “gaŭloj”.”