Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

GERB

El Vikipedio, la libera enciklopedio
GERB
emblemo
flago
politika partio en BulgarioRedakti la valoron en Wikidata
Komenco3-a de decembro 2006vd
Lando(j)Bulgariovd
SidejoSofio
Ideologio

konservativismo • liberala konservativismo • poreŭropismopopolismo

Fondinto(j)Bojko Borisovvd
RetejoOficiala retejo
vdr
Gvidantoj de la partio GERB: Bojko Borisov

GERB (bulgare ГЕРБ) estaskonservativapolitika partio enBulgario ĉirkaŭBojko Borisov, la eksa urbestro deSofio, eksa sekretario en la ministerio pri internaj aferoj kaj ekde julio2009ĉefministro de Bulgario. Bojko Borisov konsideriĝas la neoficiala partia prezidanto, kvankam la formala prezidanto estasCvetan Cvetanov.

La literojGERB estas mallongigo el la komencaj literoj deGraĵdani za Evropejsko Rasvitie na Bălgarija (cirile„Граждани за европейско развитие на България“) - en Esperanto „Civitanoj por Eŭropa Evoluo de Bulgario“. La partio ekde la jaro 2007 estas membro de laEŭropa Popola Partio kaj reprezentiĝas en laEŭropa Parlamento en la frakcioEŭropa Popola Partio kaj Eŭropaj Demokratoj.

La partio fondiĝis la3-an de decembro 2006, surbaze de samnoma civitana iniciato fondita de Bojko Borisov en majo 2006. Rapide post sia fondiĝo la partio iĝis la gvida politika forto de Bulgario. En majo2009 ĝi gajnis 24 procentojn de la bulgaraj voĉoj en laEŭropaj Balotoj 2009, iĝis la plej forta bulgara partio en la parlamento, kaj tie ricevis kvin parlamentajn seĝojn.

En la nacia parlamenta baloto en Bulgario de la5-a de julio2009 la partio ricevis preskaŭ 40 % de la voĉoj, starigis malplimultan registaron, kaj en la parlamento estas senrezerve subtenata de la naciisma partioAtaka, kaj konstruktive ankaŭ helpata de du centre dekstraj koalicioj — la tiel nomata „Blua Koalicio“ kaj la alianco „Ordo, Sekureco kaj Justeco“.

En julio 2010 Bojko Borisov diris al ĵurnalistoj, ke li taksas laboron de lia registaro dum la pasinta ekde la baloto jaro kiel „bona“. Li aldonis, ke li metus la noton „ses“ (en bulgaraj lernejoj oni uzas ses-punktan taksadon) al sia agado, se la traktado kun Rusio pri energiaj projektoj finiĝos kun la atingo de liaj kondiĉoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Membropartioj de laEŭropa Popola Partio
Österreichische Volkspartei (Aŭstrio)Centre Démocrate Humaniste (Belgio)Christen-Democratisch en Vlaams (Belgio)Bulgara Agrikultura Popola Unio (Bulgario)Demokratoj por forta Bulgario (Bulgario)Demokratia Partio (Bulgario)GERB (Bulgario)Unio de Demokratiaj Fortoj (Bulgario)Křesťanská a demokratická unie – Československá strana lidová (Ĉeĥio) ·Kristendemokraterne (Danio)Det Konservative Folkeparti (Danio)Isamaa ja Res Publica Liit (Estonio)Kansallinen Kokoomus-Samlingspartiet (Finnlando)Kristillisdemokraatit (Finnlando)Union pour un mouvement populaire (Francio)Christlich Demokratische Union (Germanio)Christlich-Soziale Union in Bayern (Germanio)Nea Dimokratia (Grekio)Partido Popular (Hispanio)Unió Democràtica de Catalunya (Katalunio, Hispanio)Magyar Demokrata Fórum (Hungario)Fidesz (Hungario)Fine Gael (Irlando)Unione dei Democratici Cristiani e Democratici di Centro (Italio)Popolari-Unione Democratici per l’Europa (Italio)Popolo della Libertà (Italio)Südtiroler Volkspartei (Italio)Dimokratikos Synagermos (Kipro)Tautas Partija (Latvio)Jaunais Laiks (Latvio)Tėvynės Sąjunga – Lietuvos krikščionys demokratai (Litovio)Chrëschtlech Sozial Vollekspartei (Luksemburgio)Partit Nazzjonalista (Malto)Christen Democratisch Appèl (Nederlando)Platforma Obywatelska (Pollando)Polskie Stronnictwo Ludowe (Pollando)Partido Social Democrata (Portugalo)Romániai Magyar Demokrata Szövetség (Rumanio)Partidul Democrat Liberal (Rumanio)Partidul Naţional Ţărănesc Creştin Democrat (Rumanio)Slovaka Demokratia kaj Kristana Unio - Demokratia Partio (Slovakio)Partio de la Hungara Koalicio (Slovakio)Kresťanskodemokratické hnutie (Slovakio)Kristana Popola Partio Nova Slovenio (Slovenio)Slovena Demokratia Partio (Slovenio)Slovenska Ljudska Stranka (Slovenio)Kristdemokraterna (Svedio)Moderata samlingspartiet (Svedio)
Eŭropa Popola Partio
Asocie ligitaj partioj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=GERB&oldid=8195934"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp