Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Futo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Futo estas mezurunuo delongo, diversa laŭ la landoj, valoranta proksimume trionon de metro. Tio estas proksimume la longo de homa piedo de post lakalkano ĝis la pinto de la pieda dikfingro, precipe se mezurata sur ŝuhava piedo. La vorto venas el la skandinavafot (elparolu "fu:t" per longa vokalo, angle skribufoot) =piedo. Multaj lingvoj uzas unu saman vorton porfuto kajpiedo. Uzi longon de piedo kiel mezurunuon estis komuna al diversaj kulturoj. La plej malnova konata norma mezureca piedo, estis trovita enSumero, kie difino de ĝi troviĝas sur statuo deGudea enLagaŝ, jare 2575 a.K.

1 futo estas 12coloj, sed en vikinga epoko skandinava nur dek coloj.

Preskaŭ ĉiuj landoj, kiuj iam uzis futojn, transiris al la metra sistemo, sed du difinoj de futo estas ankoraŭ uzataj hodiaŭ. La plej ofta estas la internacia futo (0,3048 metro, ekzakte), uzata en Usono kaj multe ankoraŭ en Britio. Por termezurado en Usono estas uzata alia futo (1200/3937 m, proksimume 0,3048006096 m).

Britaj mezurunuoj sur tabulo ĉe la observatorio en Grenviĉo, Anglio: jardo, du futoj, unu futo, ses coloj kaj unu colo.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Futo&oldid=9027598"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp