Futbalo,asocia piedpilkado aŭ neformalepiedpilkado (angle:association football aŭ neformalefootball aŭsoccer) estassporto el la familio de lapiedpilkadoj, kaj estas la plej internacie konata kaj praktikata sporto el tiu familio. Tial oni ofte uzas "piedpilkado"sinekdoke por "futbalo".
Laŭ studo farita de laFederacio Internacia de Futbalo (FIFA), publikigita en2001, oni taksas pli ol 240 milionoj la nombron da homoj kiuj ofte ludas futbalon en pli ol 200 landoj tutmonde. En multaj partoj de la mondo — ĉefe enEŭropo,Latinameriko kajAfriko — futbalo elvokas egajn pasiojn kaj ludas gravan rolon en la vivo de fervoruloj, lokaj komunumoj, kaj eĉ nacioj. Pro tiu entuziasmo, oni ofte diras, ke ĝi estas la plej populara teamsporto tutmonde.
La nomo futbalo estas esperantigo de la anglafootball kiu estas mallongigo de ties plena nomoassociation football (laŭvorte asocia piedpilkado). Tiu nomo origine celis indiki, ke la sporto sekvas la regulojn kreitajn deThe Football Association en Anglio, kaj la nomoassociation football estis elektita por ne konfuzi la ludon kontraŭ aliaj specoj de piedpilkado kiel la pli malnova ludorugbeo (angle,rugby football). La kromnomosoccer (IFA: [ˈsɒkə]) estis uzita de universitatanoj en Britio kiel neformalismo, derivita el lasoc enasociation football kaj-er (-ano). Similaj vortoj estis uzita por aliaj ludoj kielrugger por rugbeo. La nomosoccer ne daŭre estis uzita en Britio sed iĝis la plej ofta nomo en kelkaj landoj kiel Usono, Kanado, Japanio, ktp. kaj interŝanĝebla kunfootball en kelkaj landoj kiel Aŭstralio, Nov-Zelando, Sud-Afriko, ktp. Ĉar asocia piedpilkado iĝis la plej populara speco de piedpilkado en Britio kaj la neanglalingva mondo, la nomofootball iĝis la plej populara nomo en plejparto de la mondo. Ĉar ĉi tiu, multaj neĝuste kredas, ke la vortosoccer estas vorto de usona origino.
En la 2-a jarmilo a.K. oni ludis enĈinujo futbalsimilan ludon nomitancùjū 蹴鞠 (prononcu "cuĝü": "cù 蹴" = puŝi perpiede; "jū 鞠" =pilko). Ne plu estas konataj la tiamaj reguloj de la ludo. Tamen oni certas, ke ĝi utilis al militista trejnado de la soldatoj. En ladinastio Zhou la ludo disvastiĝis en la popolo kaj per reguloj oni provis limigi krudecon kaj perforton. La pilko estis kudrita elledpecoj kaj plenigita de plumoj aŭ bestharoj. De ladinastio Qin ĝis ladinastio Sui pli kaj pli ŝatiĝis futbalo. Inter la jaroj220 kaj680 oni inventis aerplenigitan pilkon kaj difinis futbalajn regulojn kiel golejojn, golprotektistojn, ktp. Ĉirkaŭ 100 jarojn poste la ludo preskaŭ tute forgesiĝis.
El la antikvaGrekujo konserviĝis bildoj de futbalo sur reliefoj kaj vazoj, ĉefe elSparto, kie fizika trejnado estis alte taksata. Ankaŭ la antikvajRomianoj pilkoludis, simile al la ĉinacùjū por soldata trejnado.[1]
En la fruamezepoko oni ludis enAnglujo praan formon de la nuna futbalo. Tiam du vilaĝoj provis enirigi la pilkon en la vilaĝan pordegon de la kontraŭuloj. Laludkampo ĉiam situis inter du vilaĝoj, eĉ se la distanco inter ili estis plurkilometrojn granda.
Pro la malkovro deAmeriko la eŭropanoj kontaktiĝis kun la mezamerika pilkoludo, kiu havis longan tradicion el diversaj kulturoj kaj parte religian aŭ justican funkcion kaj estis ludataj en imponaj stadioj.
La rekta praulo de la ludo estis unuafoje menciita en1175 en Anglio, laŭ kiu la junuloj marŝis sur apudurban kampon je la fasta mardo por ludi per pilko. La angla vortofootball aperis unuafoje en 1486. La ludo ne havis regulojn, difinitan areon, tiel oni ofte ludis per golejoj troviĝantaj je 4–5 km. Pro la perforteco de la ludo, malpermesis ĝinEduardo la 2-a en1304 kaj poste aliaj reĝoj ripete. Ĉar la futbalo travivis ĉiun malpermeson,Jakobo la 1-a jam instigis en1603 por la ludo.
Kvankam Anglujo estas konata kiel patrujo de futbalo, ekzistis batalludoj similaj al la pilkopuŝado ankaŭ enFrancujo kajItalujo. Ekde la15-a jarcento oni ludis en Florenco ege krudan piedpilkoludon, laCalcio Storico ("futbalo historia"). Scaino skribis en1555:"Al la kuranto, kiu trakuras la kampon kun la pilko enmane, iuj fortuloj preparu la vojon, por ke li kuru senĝene. Se tamen granda amaso atakus lin, li malrapidu kaj ... puŝu la pilkon, kaj tion li povos fari pli rapide per puŝo de la piedo ol per iu ajn alia maniero, ĉar tia puŝo estas pli sekura."
La unua internacia ludo okazis enGlasgow en la jaro1872 (gazeta desegnaĵo)
La unuaj futbalkluboj fondiĝis ĉirkaŭ1820 en Anglio. En1848 studentoj de laUniversitato de Kembriĝo verkis la unuajn futbalregulojn. Laŭ tiuj, skipo konsistis el 15 ĝis 20 ludantoj. En la jaro1857kriketo-ludantoj kreis la unuan oficialan futbalklubon de la mondo, nome laSheffield F.C..
Oni konsideras nuntempe Anglujon la patrujo de futbalo interalie, ĉar fondiĝis en1863 enLondono laThe Football Association (FA), la unua moderna futbala asocio, kiu kreis kompletan regularon kaj evoluigis la sporton.
En1870 la FA limigis la nombron de ludantoj al dek unu. Unu jaron poste la asocio malpermesis al ĉiu ludanto, krom lagolulo tuŝi la pilkon permane. En1872 oni difinis la grandecon de la pilko. Per tiuj reguloj futbalo distanciĝis pli kaj pli de la tiam multe pli disvastiĝintarugbeo.
En1872 okazis la unua oficiala internacia ludo enGlasgovo interSkotlando kajAnglujo (rezulto 0:0). Samjare okazis ankaŭ la unua nacia konkurso, laFA Cup. Du jarojn poste estiĝis laarbitracianto, kiu gvidis la ludon senpartie.
La ĝeneralaj reguloj de futbalo sur libera kampo estas jenaj: oni ludas sur ortangula libera kampo. La po dek ludantoj de ĉiu teamo klopodas antaŭenigi la pilkon ĝis meti ĝin en lagolejo de la kontraŭa teamo. Tio devas esti farita pelante ĝin per ajna korpoparto (ĉefe perpiedo) sed tute ne per mano aŭ brako. Nur lagolulo rajtas peli la pilkon per mano, sed nur ene de sia koncerna areo.
La pilko estu ronda kaj el taŭga materialo, kiel ekzempleledo. La ludado estas regata de arbitraciisto, kiu estas helpata de du subarbitraciistoj kiuj kuras laŭlonge de la flankaj linioj. Lastatempe en diversaj kategorioj oni aligis teknikajn rimedojn kiuj estas konsultataj de tiuj okaze de neceso, nome filma registrado kiu povas esti ripetata.
Ĉiuj ludantoj de ĉiu teamo devos vesti samkolore escepte denove de la golulo. La arbitraciisto vestas sin alikolore: antaŭe nigre; nuntempe ne nepre.
Ĉiu matĉo konsistas el du partoj de 45 minutoj kun intermezo de 15 minutoj por ripozo, rehidratigo kaj eventuala taktikoreviziado. En definitiva matĉo, se fine de tiu la rezulto estas nek venka nek malvenka, oni aldonas kromajn du partojn de po 15 minutoj. Se pluas la senvenka rezulto, oni faras serion de punŝotoj, foje ĝis la rompo de la senvenko.
Ĉe profesia futbalo la ludejo estu ebenarektangulo sen iaj obstakloj kies surfaco (grundo) konsistas el laŭeble uniformafalĉitarazeno, malofte el malmola surfaco (okaze de malfacilaj ludebloj), sed pli kaj pli ofte el artefarita razeno (pli kaj pli disvastigita kaj produktita industrie).
Ludkampo por futbalo laŭ internacia normo.
La longecoj de la mallongaj flankoj (golejlinioj) estu inter 45 kaj 90 metroj (inter 64 kaj 75 metrojn longaj por internaciaj matĉoj); tiuj de la longaj flankoj (flanklinioj) inter 90 kaj 120 metroj (inter 100 kaj 110 metrojn longaj por internaciaj matĉoj; kaj kutimaj mezuroj estas inter 68 metroj kaj 105). Tiuj longecoj estas ekde2008 devigaj ĉe internaciaj ludoj[2]).La ludkampo estas limigita de blankaj linioj, kutime elkalko. Ĉiu linio estu maksimume dek du centimetrojn larĝa.
Meze de la mallongaj flankoj staras po unugolejo, kiu konsistas el dufostoj, ligitaj per trabo foje nomitatranslato. La distanco inter la enaj flankoj de la fostoj estu 7,32 metroj. La malsupra parto de la trabo estu je 2,44 metroj de la grundo. La golejoj havuretojn por kapti la pilkon kaj montri sukcesangolon. Fostoj kaj translato estu blankaj aŭ arĝentkoloraj.
Krom la eksteraj flankoj estu markitaj: lacentra linio, laekluda cirklo en diametro de 9,15 m ĉirkaŭ la ekluda punkto, lapenalareo kun duoncirklo (diametro: 9,15 m), la goleja areo kaj la angula kvaroncirklo (diametro: 1 m). La kvar anguloj estu markitaj per stango kun flago. (La stango havu alton de minimume 1,50 metroj kaj nepre ne estu pinta).
taktika poziciigo 3-2-3-2, ruĝe la atakantoj, blue la defendantoj, grize la golisto
Parto de la ludtaktiko estas la planita kunludado de la diversaj skipanoj, poziciigo sur la ludkampo kaj laŭvica defendo kaj atako. La taktiko dependas de la forto de la kontraŭa skipo, de la ludevoluo kaj de interŝanĝo de skipanoj pro vundiĝo aŭ malpermesiĝo.
La anoj de skipoj havas diversajn funkciojn kaj poziciojn sur la kampo kaj ĉefedefendantoj klopodas malpermesi la liberan aliron de kontraŭaj atakantoj, dumavanuloj klopodas aliri proksime de la kontraŭa golejo por fari golon. Plej verŝajne avanuloj estas plej popularaj futbalistoj, dum foje goluloj povas "savi la vivon" de matĉoj kaj ĉampionadoj, ekzemple okaze de preskaŭ fina kontraŭa golklopodo aŭ postfinajpunŝotoj.[3]
Teknike, la diversaj ludantoj povas plenumi ankaŭ diversajn funkciojn, laŭ kiuj ili povas ricevi diversajn specifajn nomojn, kiel centrulo (tiu kiu okupas la centron de la atakorajdo, tute antaŭ la rivala golejo), meza avanulo (kiu movas la pilkon antaŭen), meza sturmanto (kiu krome atakas) ktp.
1)Individua defendo en kiu la respondeco estas establita rilate al la rekta kontraŭeco defendanto/atakanto (avanulo), kaj oni ne atentas tiom al la racia organizado de la spaco. Estas agresema defendo, kiu ebligas la rapidan rekuperadon de la pilko. Postulas grandan fizikan forton, okazigas multajn spacojn, kio povas esti profitita de la rivala teamo kaj oni fifaras per tiutipa defendo pli grandan nombron defaŭloj.
2)Zona defendo konsistas en la atribuo de certa spaco al ĉiu ludanto kies limoj povas iom varii depende de la movado de la pilko. La respondeco jam ne plu estas individua kaj iĝas spaca. Estas utila por pleje protekti la areon de la golejo, malpliigas la nombron de faŭloj kaj la fizikan elĉerpiĝon kaj permesas eliri kontraŭatake pli facile. Ne estas rekomendinda okaze de malfavora pormomenta rezulto.
3)Miksa defendo konsistas en la kombino de individua kun zona defendo. Normale la individua defendo estas praktikata kontraŭ la plej lerta rivala ludanto, dum la cetero de la teamo defendas zone.
Mezulo, mezkampisto, mezkampulo aŭ mezludisto, estas la futbalisto ĉu atakanta ĉu defendanta kiu ludas ĉefe en la centro de la ludejo. Ties ĉefaj funkcioj estas la jenaj: ekvilibrigi la teamon inter la defendo kaj la atako, konstrui kaj organizi la ludon, pasigi la pilkon al la avanuloj, rekuperi la pilkon kiam tiu estas posedata de la kontraŭa teamo, inter aliaj.
En piedpilko, la fundamenta celo de la ŝatantoj estas kuraĝigi sian teamon dum la matĉo.Kompara mapo de la populareco de futbalo je tutmonda nivelo. La landoj kiuj figuras verde estas tiuj kiuj havas pli grandan nombron de aktivaj ludantoj por 1000 loĝantoj.
Laŭ sondado fare de laFIFA en2006,[5] ĉirkaŭ 270 milionoj da personoj en la mondo estas aktive metitaj en futbalo, inklude futbalistojn, arbitraciistojn kaj direktorojn. El tiuj, 265 milionoj ludas futbalon regule ĉuprofesie, duon-profesie aŭamatore, konsiderante kajvirojn kajvirinojn, kajjunulojn kajinfanojn. Tiu cifero estas ĉirkaŭ 4 % de la tutmonda loĝantaro. Lakonfederacio kun pli granda procento de personoj aktive enkondukitaj en futbalo estas laConcacaf, kun 8,53 % de la loĝantaro. Ties kontraŭo estas en la zono de laAFC, kie la procento estas nur de 2,22 %. LaUEFA havas procenton de partopreno de 7,59 %; laCONMEBOL de 7,47 %; laOceania Futbal-Konfederacio de 4,68 %; kaj laKonfederacio de Afrika Futbalo de 5,16 %. Estas pli ol 1,7 milionoj da teamoj en la mondo kaj proksimume 301 000 kluboj.[6]
La lando kun plej da futbalistoj kiuj ludas regule (sen kalkuli infanojn) estasĈinio, kiu havas 26,1 milionojn da futbalistoj. Venas poste:Usono (24,4 milionoj),Barato (20,5),Germanio (16,3),Brazilo (13,1),Kolombio (9,2) kajMeksiko (8,4). Kontraste, la Federacioj kun malpli kvanto de futbalistoj kiuj ludas regule (sen kalkuli infanojn) estasMoncerato, kun nur 300 futbalistoj, laBritaj Virgulininsuloj (658),Angvilo (760) kaj laTurkoj kaj Kajkoj (950).
Lavirina futbalo kreskis malrapide en la moderna futbalo, ĉefe pro sociaj kaj kulturaj malhelpoj kiuj ne permesis la plenan eniron de la virinoj al sporto.[7] La unua matĉo de virinoj laŭ la reguloj de futbalo el kiu oni havas registron okazis en1892 enGlasgovo,Skotlando.[8] Fine de1921 la futbalo de virinoj estis malpermesita enAnglio, kio malhelpis ties disvastigon al la cetero de la mondo. En1969 la futbalo de virinoj reorganiziĝis enAnglio, pro kio ĝi ekdisvastiĝis ekster tiu teritorio. La unua internacia matĉo de landaj teamoj de futbalo de virinoj okazis en1972, hazarde 100 jaroj post la unua matĉo de futbalo de viroj, en kiuAnglio venkis superSkotlando pro 3 kontraŭ 2.[9] La unuaj tutmondaj ĉampionecoj ekludiĝis en la1990-aj jaroj: nome laVirina Futbala Mondpokalo ekde1991 kaj kiel sporto de laOlimpiaj ludoj ekde1996.
Laŭ enketo farita de laFIFA, estas ĉirkaŭ 26 milionoj da ludantinoj en la mondo. Averaĝe, por ĉiuj 10 futbalistoj (de ambaŭ seksoj) estas nur unu virino futbalisto en la mondo.[5]
Partikularigitaj objektoj kiel tiu pilko deBrazilo estas klaraj ekzemploj de merkatigo.
Laŭ kalkuloj fare de laFIFA, dum la periodo2003-2006 tiu organismo enspezis 3238 milionojn dasvisaj frankoj (CHF)[10] kaj elspezis 2422 milionojn da, kio egalas pluson de 816 milionoj da CHF. La 92 % (2986 milionoj da CHF) de la enspezoj estas rilataj al la internaciaj konkurencoj, partikulare al la elsendo pertelevido de laFutbala Mondpokalo 2006, kio konsistigas 1660 milionojn da CHF de tiu valoro. La cetero de la enspezo estas dividitaj en similaj partoj inter financaj enspezoj kaj aliaj enspezoj pro funkciado. De la totalo de la enspezoj, 714 milionoj da CHF estis atingitaj pro koncepto de rajtoj de merkatigo. Multo el tiuj enspezoj devenas el vendejoj de la ĉirkaŭoj de la stadionoj de laFutbala Mondpokalo.[11] Pri elspezoj, la 69 % (1682 milionoj da CHF) de tiuj estas destinitaj al la organizado de ĉampionecoj kaj al disvolvigo de lasporto: 46 % de la totalaj elspezoj (1 125 milionoj da CHF) kaj 23 % (557 milionoj da CHF) respektive. La 26 % (622 milionoj da CHF) estis destinita al operaciaj elspezoj, kiel transporto, lupagoj, juraj elspezoj, komunikado, inter aliaj. La cetera 5 % (118 milionoj da CHF) rilatas al ŝanĝo de valutoj kaj interezoj.[12]
Labuĝetoj de la futbalkluboj povas esti tre variaj depende de la zono de la mondo en kiu ili estas. La plej altaj buĝetoj estas enEŭropo, partikulare en la ĉefaj ligoj deGermanio,Hispanio,Italio kajAnglio.[13] En granda parto deSudameriko la plej altaj enspezoj devenas de la transigo de ludistoj al kluboj de la ligojeŭropaj, de la enspezoj ricevitaj pro la elsendado per televido kaj reklamado sur ĉemizetoj.[14][15] Labuĝetoj de la futbalkluboj povas esti tre variaj depende de la zono de la mondo en kiu ili estas. La plej altaj buĝetoj estas enEŭropo, partikulare en la ĉefaj ligoj deGermanio,Hispanio,Italio kajAnglio.[13] Pri la flanko de la kluboj deEŭropo, la rajtoj pro televida elsendado, la reklamado, la vendado de enirbiletoj kaj la merkatigo de la plej diversaj varoj okazigas grandan parton de la buĝeto.[16][17]
La futbalo plenumas ankaŭ solidaran rolon. Unu de la ĉefaj kontribuoj de laFIFA al la disvolvigo de lasporto en areoj en kiu tio malfacilas pro manko de rimedoj, materialoj kaj teknikoj de disvolvigo estas la Programo Goal. Aliflanke, laFIFA laboras kunUNICEF ekde1999, havigante labormaterialon rilatan kun la futbalo por ke tiu estus disdonita fare de tiu organizo de laUnuiĝintaj Nacioj.[18] Regule oni realigas en la tuta mondo senkonkurencajn matĉojn cele al aliro de bonfaraj financoj, kies iniciatantoj kutime estas steluloj de la tutmonda futbalo.[19][20][21]
Post kelkaj izolaj klopodoj el la 1960-aj al la1980-aj jaroj, jam en la21a jarcento oni sukcesis arigi teamon de junaj esperantistoj por okazigi eksterkonkurencajn matĉojn ĉefe dum la okazigo de laUniversalaj Kongresoj de Esperanto kaj ĉefe kontraŭ amatoraj aŭ ne regulaj futbalkluboj de la loka kongresurbo. Tiel ili ludis sian unuan matĉon koincide kun laUK 2014 kontraŭ teamo de armendevenuloj enArgentino (la esperanta teamo estis venkita 8-3). Post unu jaro ili ludis la “Pokalon Zamenhof” honore al la fondinto de la lingvo enLille dum la100-a Universala Kongreso de Esperanto kontraŭ teamo deOkcidenta Saharo. Poste ili ludis kontraŭ teamo de reprezentantoj de lokaj sindikatoj en Slovakio (Nitro) dum laUK 2016 kaj ili malvenkis (4-5),[22] kontraŭ teamo deMapuĉoj kaj kontraŭ korea teamo dum laUK 2017 enSeulo (kie ili atingis sian unuan venkon, 1-0). Dum laUniversala Kongreso de 2018 ili ludis enLisbono kontraŭ teamo de veteranoj de Quinta do Conde.[23]
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloStrata futbalo.
Strata piedpilko, ankaŭ konata kielkorta futbalo (anglestreet football aŭ street soccer) estas formo de ludado de futbalo kun kelkaj neformalaj variantoj, kiuj ne plenumas la ĝenerale akceptitajn postulojn kaj principojn de ĉi tiu ludo. Ĝenerale dirita, ĝi estas sen reguloj kaj kun malpli da ludantoj. En stratpiedpilko estas 1golulo kaj 3-4 eksterkampaj ludantoj[24].
¡Goal! estas argentina filmo de1936, reĝisorita de Luis José Moglia Barth kun geaktoroj Sofía Bozán, Severo Fernández kaj Pedro Quartucci. Produktorita de Argentina Sono Film, ĝi estis la unua filmo tute dediĉita al sporta temo. La filmo estis malsukcesa, sed la venontan jaron, kun simila historio, la produktoroj faris novan filmon, ankaŭ kun Pedro Quartucci, kiu rezultis sukceso:¡Segundos afuera!.
La Raulito estas argentina filmo de1975, reĝisorita de la ĉilia Lautaro Murúa kaj protagonizita de Marilina Ross. Ĝi estis premierita la 10an de julio 1975, en Bonaero. La scenaro estis farita de José María Paolantonio, Juan Carlos Gené kaj Martha Mercader, bazita sur la reala historio de María Esther Duffau plej bone konata kiel "La Raulito", nome fanulino de laClub Atlético Boca Juniors, kiu vivus en korektejo,prizono kajfrenezulejo.
Historias de fútbol (Futbalaj historioj) estas ĉilia filmo de1997, reĝisorita de Andrés Wood, en kiu aperas tri historioj kun komuna temo: futbalo.
El portero (La golulo) estas hispana filmo de2000, reĝisorita de Gonzalo Suárez en kiu stelulas Carmelo Gómez kajMaribel Verdú; tiu golulo estis de unuadivizia Real Madrid, sed post laHispana Enlanda Milito devas vivteni sin per vaganta defiado al punŝotoj kun lokanoj: lia historio komplikiĝas pro la konfliktoj inter civilgvardianoj kaj kontraŭfrankismaj gerilanoj.
Días de fútbol (Futbalaj tagoj) estas hispana komedia filmo de2003, reĝisorita de David Serrano de la Peña. Temas pri malvenkuloj kiuj decidas organizi futbalteamon.
El penalti más largo del mundo estas hispana filmo de2005, reĝisorita kaj scenarigita de Roberto Santiago, baze sur rakonto de la argentina verkistoOsvaldo Soriano, titolitaEl penal más largo del mundo. En tiu filmo stelulas la fama aktoro Fernando Tejero, konata pro siaj roluloj en televidserioj kielAquí no hay quien viva aŭLa que se avecina.
Die Angst des Tormanns beim Elfmeter (La timo de l'golulo dum penalo) estas germanlingva literatura verko dePeter Handke, kies titolo estas ofte citata (kvankam apenaŭ sen la komento, ke la fiaskotimo de la ŝotanto multe pli grandas).
↑Suetonio:De Vita Caesarum Liber II – Divus Augustus 83.1.3.Exercitationes campestres equorum et armorum statim post civilia bella omisit et ad pilam primo folliculumque transit. („Tuj post la civitanaj militoj li (Aŭgusto Cezaro) ĉesigis la rajdan kaj armilan trejnadon kaj turniĝis unue al ludoj per grandaj kaj malgrandaj pilkoj.“ – Ĉu tamen la pilkoj estis puŝitaj perpiede ne menciiĝis.
↑el Tibor Újlaky-Nagy, La sporta lingvo en Esperanto, Hungara Esperanto-Asocio, 1972 [www.freeweb.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf] citita en Paulo Sergio Viana,Ridinda golo,Beletra Almanako, nº 9, oktobro 2010, pp. 14.