Furo (Putorius furo; Mustela putorius furo), estas subspecio deputoro (Mustela putorius putorius), kiu havas kelkajn variojn: albina, putoraspekta, mutacia (siama, arĝenta, paŝtela). Tiudombesto estaskarnomanĝulo el la familio demusteledoj, pli granda olmustelo kaj malpli granda olmustelkato kajmarteso.
Virfuro estas 40 cm longa (senvosto) kaj 1,5 kg peza.Furino estas iom malpli granda (30 cm, 800 g).
Unue tiun beston oni dombestigis pro ĝia grandeco, kiu permesas al ĝi eniri en bestotruon por forkurigi ĉefekuniklojn. Tiujn ĉi oni kaptas per maŝaro antaŭ la eliro. Ĝi estas uzata por ĉasi kuniklojn kaj tial ĝi estas nomata ankaŭĉasputoro. Ĝi estas ankaŭ uzata por malpliigi la nombron de ratoj kaj musoj.
Plie urbaj loĝantoj ofte bredas ĝin kiel hejman amikon. Tiu uzo por kunula besto ekzistas longe. Eks-grekoj jam havas tiun beston, kaj samtempemustelojn, kiel kunulajn bestojn antaŭ ol ili malkovris katon en Egiptio. Poste romianoj enmetadis katojn en Eŭropo,furo restas kunula besto dum la tutaMezepoko, kaj tiu uzo finiĝis finfine dumromantikismo.
Furo ekestas denove kunula besto. Ege ludema, ĝi ne estas pli agresema ol kato aŭ ol hundo. Vigla, facilmova kaj kun granda scivolo, ĝi povas malaperi en lokojn neimageblajn kaj kie dormiĝi dum longa tempo (ĝi dormas dum de 16 ĝis 20 horoj malpo tago).
Same kiel ĉiuj dombestoj, ĝi povas kontaĝi malsanojn al homoj (angle:zoonosis).
Proverba estas ĝia rapideco.