Fundoshi estasjapana tradicia virasubvesto. Kutima ĝis la komenco de la20-a jarcento, lafundoshi malaperis post ladua mondmilito, kiel malaperis ankaŭ la publikaj ambaŭseksaj banoj. FakteUsono alportis sian prudecon, kaj lafundoshi cedis sian lokon al okcidentaj subvestoj. Tamen ankoraŭ nuntempe ĝi estas tre kutima dum tradiciaj japanaj festoj, portitaj sola aŭ kunjako.
Fundoshi fakte estis longa ortangula ŝtofpeco.
Ekzistas multaj specoj, el kiuj la plej konataj estas:
Rokushaku signifas litere 6shaku, t.e. ĉirkaŭ 180 cm.
Oni konsideras, ke la ĝusta longeco estas laenverguro de la brakoj plus duono de tiu ĉi. La larĝeco povas esti de 15 ĝis 25 cm laŭ aĝo kaj plaĉo.
Ĝi kovras nekkoksojn, nekfemurojn, nek postaĵon.
La tempo necesa por metifundoshi-on estas 10 ĝis 20 sekundoj.
Litere "kiu elstaras je duono".
La longeco estas tiu de laenverguro. Ĝi estas T-forma, unu granda ŝtofpeco (simila alrokushaku) kun ĉiuflanke rimeno aŭ bendo kiun oni ligas ĉe latalio. Ĝi estas tre facile portebla, sed ankaŭ malmultekosta. Ĝi estas la plej disvastiĝinta.
Ĝi kovras nek koksojn nek femurojn.
La tempo necesa por meti tianfundoshi-on estas ĉirkaŭ 5 sekundoj.
Ĝi estas antaŭnoditarokushaku.
Ĝi montras la formon de tiu ĉi sed estas metita kiel kalsono kun nur bendeto ligota flanke.
Ekzistas du specoj:
La tempo necesa por meti tianfundoshi-on estas ĉirkaŭ 3 sekundoj.
Ĝi estas ban-fundoshi, pli malpeza ol la aliaj kun formo de rokushaku fundoshi.
La tempo necesa por meti tianfundoshi-on estas ĉirkaŭ 10 sekundoj.
Ĝi estas ban-fundoshi, pli malpeza ol la aliaj kun formo de rokushaku fundoshi.
La tempo necesa por meti tianfundoshi-on estas 10 ĝis 15 sekundoj.