Rifuĝburgo (aŭkamparana burgo) estasburgsimila defendkonstruaĵo, plej ofte ĉirkaŭita de remparoj, kiu ne estis daŭre loĝata, sed servis al la loka loĝantaro kiel rifuĝejo en kazo de danĝero.
En Eŭropo estis multaj remparinstalaĵoj (plej ofte kun diametro de pli ol 100 m) el laprahistoria tempo, kiuj servis supozeble kiel rifuĝburgo. De la romiaj verkistoj, interalie deCaesar oni konasoppidum, la rifuĝburgoj de lagaŭloj. Similajn konstruaĵojn deringrempuroj konstruis ankaŭ la diversajĝermanaj kajslavaj popoloj. La slavaj popoloj konstruis rifuĝburgojn eĉ ĝis lamezepoko. Tiaj instalaĵoj havas la nomonremparburgo. La konstruelementoj estas tero, sed ankaŭ ligno kaj ŝtonoj.
Grandparte ili ne havis turojn, parte ili havis tursimilajn konstruaĵojn (rigardu artikolonburgo Bennigs). Ankaŭ dum mezepoko la lokaj kamparanoj konstruis similajn burgojn. Ili protektis la lokanojn kontraŭ marodantaj militbandoj. La tiel nomataj kamparanaj burgoj malsimilas al la burgoj de lanobelol. Ofte ili nur estas terremparoj kun lignajpalisadoj sur altaĵo, kiu taŭgas por defendi sin.
Ankaŭ la mezepokajdefendkirkoj kajkirkburgoj servis kiel rifuĝburgoj. Ili estas vilaĝaj kirkoj, sed en tempo de minaco la vilaĝanoj fuĝis tien. La muro de la kirka korto, kiu servis kiel tombejo, ricevis formon dedefendmuro kaj la preĝeja turo havis defendfunkcion.