Fruktozo aŭ fruktosukero estas la formo de lasukero troviĝanta en lafruktoj kaj enmielo. Ĝi estas *livoĝiramonosaĥarido kiu havas la saman formulon kiel la glukozo, sed ĝi havas alian strukturon. Kvankam la fruktozo estasheksozo (havas 6 karbonajn atomojn), ĝi ĝenerale ekzistas en la formo de 5-karbonatoma hemiketala ringo kielfuranozo (la 6. karbonatomo ligiĝas al la ringo ekstere).Ĉiu frukto enhavas nature certan kvanton da fruktozo (ofte ligitan kunglukozo) kaj oni povas ĝin ekstrakti kaj koncentri por produkti alternativan sukeron.La fruktozo estas ofte uzata por nutraĵoj dediabetuloj aŭ por homoj, kiuj havas problemon prihipoglikemio, ĉar ĝi malkonstruiĝas pli malrapide ol la kansukero (saĥarozo) kaj ĝi estas pli dolĉa ol sakaĥozo, tiel ĝi havas pli favoran efikon al la sangosukera nivelo.Tamen kelkaj homoj malbone akceptas fruktozon, tiel la fruktozo ne estas konvena por ĉiu, kiuj havas saĥarozan netoleron.
'*'livoĝira molekulo: ĝi deflankas maldekstren la alvenantan polarigitan lumon (glukozo turnas la lumon dekstren – dekstroĝira)