Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Frondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Frondo celis kontraŭstari la influon deJules Mazarin surLudoviko la 14-a.

LaFrondo (franclingveLa Fronde) estisfranca enlanda milito, kiu okazis komence de la reĝado deLudoviko la 14-a, ekde1648 ĝis1654. La partizanoj de la Frondo devenis de la plej alta franca nobelaro, kaj volis kontraŭstari la kreskintanabsolutismon de lafranca monarkio, je la nomo de malnova feŭda idealo. Sed ilia oficiala preteksto estis la neplenaĝeco de la reĝo : la frondanoj asertis batali kontraŭ la malbona influo de laĉefministroJules Mazarin, kiun ili abomenis, sur la juna Ludoviko. La kardinalo estis precipe malŝatita, ne nur pro siaitala deveno, sed ankaŭ ĉar li zorge malproksimigis la plej gravajn nobelojn de la reĝlando el iu ajn potenco. Cetere, laParlamento de Parizo (la plej alta kortumo) estis tiam iom influita de laangla enlanda milito, kaj esperis plivastigi siajn privilegiojn okaze de tiu krizo. Dum la Frondo, la milito kontraŭ Hispanio provizore interrompis, kaj la frondanoj estis subtenitaj de la Hispanoj. La ribelo estis ĉefe gvidita de du fratoj, laprinco de Conti kaj pliposteLudoviko de Bourbon-Condé, alinomita la Granda Condé (le Grand Condé).

Conti estis venkita enCharenton-le-Pont la8-an de februaro1649 de sia frato, kiu estis ankoraŭ lojala al la reĝa kortego. Sed post lapaco de Rueil, la frato de Armand finfine kunigis la Frondon, kiu ekde tiam estis kunestrita de Conti, Condé kaj Longueville. Ĉiuj estis arestitaj en laPalais Royal je la16-a de januaro1650 kaj enkarcerigitaj en lakastelo de Vincennes, sekve en la kastelo deMarcoussis kaj fine enLe Havre.

Mazarin devis dufoje ekzili sin por fuĝi antaŭ la ribeluloj : Ludoviko kaj la reĝino provis kunigi la kardinalon, sed tumulta amaso invadis laLuvron kaj devigis ilin resti enParizo. Ludoviko la 14-a oficiale fariĝis plenaĝa en1651, kiam li fariĝis tridekjara. La nedaŭra fuĝo de Mazarin, en1651, ebligis la liberigon de Condé. Li sekve reorganizis la ribelon, kvankam Ludoviko la 14-a estis jam plenaĝa, kaj traktis kunFilipo la 4-a de Hispanio kajOliver Cromwell. Sed Ludoviko la 14-a obtenis la subtenon de la grava militestroHenri de Turenne, kiu estris la reĝajn militistojn kaj venkis Condé dum labatalo de Bléneau (7-a de aprilo1652). Tio signis la finan fiaskon de la Frondo.

La plenaĝeco de la reĝo konsekvence ĉesigis la oficialan regentadon de lia patrino. Sed la reĝo, ankoraŭ tro juna por plenumi sian rolon, konfidis provizore sian potencon al Mazarin, kaj preferis provizore perfektigi sian militan trejnadon flanke de Henri de Turenne. En1654 okazis la kronigo kaj la konsekrado de la nova reĝo enReims, konforme al la kutimo. Tiu ceremonio ankaŭ celis montri al ĉiuj, ke la reĝlando estis denove en ordo, ĉar la kronigo de la reĝo simbolis la senhaltecon de la ŝtato kaj sekurigis protekton deDio.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Frondo&oldid=8183538"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp