Frisa Libereco aŭ libereco de la frisoj (friseFryske frijheid, platgermaneFreesch Freeheit, altgermaneFriesische Freiheit, nederlandeFriese Vrijheid) estis la foresto defeŭdismo kaj servuteco dum la mezepoko en Frislando, la areo en kiu origine loĝis laFrisoj.
La du plej parolataj lingvoj en Frislando estas la okcidentfrisa kaj la nederlanda. La nederlanda estas la oficiala lingvo de Nederlando, kaj la okcidentfrisa estas minoritata lingvo. Ĝi estas unu de la frisaj lingvoj parolataj en Nederlando kajGermanio, sed la plejparto de la frisaj parolantoj loĝas en Nederlando kaj la tri frisaj lingvoj estas tro malsimilaj por facila interkompreno.
La plejparto parolas du lingvojn, sed en kelkaj partoj de Frislando homoj parolas nur la nederlandan, ekzemple en la ĉefurboLevardo. Tie homoj parolas urban frisan (nederlande Stadfries, frise Stedsk), kiu estas dialekto de la nederlanda lingvo.
Laŭ aserto de NROAfûk, promocianta la frisan lingvon, en 2022 ĝin estis komprenantaj preskaŭ ĉiuj el la642 000 loĝantoj deFrislando[1].