Lafringoj (Fringilla) estaspalearktagenro debirdoj el laordo depaseroformaj, kun mallarĝa malsupra duonbeko kaj fendita vosto.[1]. Ili estas la solaj specioj en la subfamilio deFringenoj.
Tiu taksono estis malkovrita kiel subspecio de laBlua fringo,Fringilla teydea, komence de la1900-aj jaroj fare de la pola ornitologo Johann Polatzek. Post pli ol unu jarcento oni malkovris, ke fakte ambaŭ taksonoj estas du diferencaj specioj pro plumaro, morfologio, kanto kaj genetikaj diferencoj. Tio fakte kreis problemon, ĉar dum laBlua fringo de la insuloTenerife estas sufiĉe abunda, laGrandkanaria fringo estas ege malabunda kaj loĝanta nur en pinaroj de sudokcidento de la insulo, kio konvertas ĝin en specio endanĝerita alformorto.[2][3]
La Arbarfringo troviĝas ĉefe en arbaraj habitatoj, enEŭropo,Nordafriko, kaj okcidenta Azio; la Blua fringo estas insulaendemio; kaj la Montofringo reproduktiĝas en nordatajgo kaj sudatundro deEŭrazio.[4]
Ili estas similgrandaj (15 cm longaj) kaj ankaŭ similaj laŭ grando.[4] Tiujbirdoj havas ondecan flugmanieron kiu alternas erojn de flugilfrapado kaj glitado per fermitaj flugiloj.[5] Ili ne estas tiom specialigitaj kiom aliaj fringedoj, kaj manĝas kaj insektojn kaj semojn. Dum reproduktado, ili manĝogas siajn idojn per insektoj pli ol per semoj, malkiel la aliaj fringedoj.[4]
↑"El pinzón azul de Gran Canaria, nueva especie", enAves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 15. Cito al gazetoJournal of Avian Biology, George Sangster kaj aliaj.
↑¿En qué se diferencia el pinzón azul de Gran Canaria del de Tenerife?, Aurelio Martín, La Razón, Madrido,[1] Alirita la 26an de Januaro 201.