La "klasikaj" veraj fringoj gamas laŭ grando el laAnda kardelo (Carduelis spinescens) 9.5 cm longa kaj 8.4 g peza al laKoluma dikbekulo (Mycerobas affinis) kiu estas preskaŭ 23 cm longa kaj 80 g peza. Ili tipe havas fortajn, diketajnbekojn, kiuj ĉe kelkaj specioj povas esti tre grandaj; tamenDrepanidenoj famas pro la ampleksa gamo de bekoformoj kaj bekograndoj kaŭzataj deadapta radiado. Ĉiuj veraj fringoj havas 12flugplumojn kaj 9 unuarangajnvostoplumojn. La bazaplumaro estas bruneca, foje verdeca; multaj havas konsiderindajn kvantojn de nigra, dum blanka plumaro ĝenerale forestas escepte kiel flugilstrioj aŭ aliaj signalomarkoj. Brilflavaj kaj ruĝajkarotenoidajpigmentoj estas komunaj en tiu familio, and tiele bluakoloro estas ege rara, ĉar la flavaj pigmentoj turnigas la bluan koloron en verda. Multaj, sed tute ne ĉiuj veraj fringoj, havas fortanseksan dikromatismon, ĉar inoj tipe ne havas la brilajn karotenoidajn markojn de maskloj.[1]
Fringoj estas tipajloĝantaj birdoj de tre arbaraj areoj, sed kelkaj povas troviĝi en montoj aŭ eĉ endezertoj. Ili estas ĉefe grenovoraj, sedEŭfonjenoj inkludas konsiderindajn kvantojn deartropodoj kajberoj en ilia dieto, kaj laHavajaj suĉulojevoluis por uzi ampleksan gamon de manĝoresursoj, inkludenektaron. La dieto de la idoj de Fringedoj inkludas variajn kvantojn de malgrandaj artropodoj. Veraj fringoj havas ondecan saltecan flugmanieron kiel plej parto de malgrandajpaserinoj, alternante saltetojn kun glitaĵoj per fermitaj flugiloj. Plej parto kantas bone kaj kelkaj estas komune vidataj kielkaĝobirdoj; plej parto el ili estasaldomigitajkanarioj (Serinus canaria domestica). La natura kanto dePiroloj estas ebena kaj mallonga, sed tiuj birdoj lernas kantojn kiujn oni fajfas a ili. Piroloj kantas la lernitajn kantojn precize sed ĉiam duontone pli alte ol la melodio origine fajfata al ili(Tim Birkhead, aŭtoro de "The Wisdom of Birds")Arkivigite je 2011-03-08 per la retarkivoWayback Machine. La nestoj estas kestoformaj kaj kutime konstruata en arboj, sed pli rare en arbustoj, inter rokoj aŭ en simila subtavolo.[1]
La taksonomia strukturo de la familio de veraj fringoj, nome Fringedoj, estis ege pridisputata pasinte, kun kelkaj levante la grupon deHavajaj suĉuloj (Drepanidinae aŭDrepanidenoj) kiel familioDrepanidedoj aŭ unuiginte la fringojn decardueline kajfringilline kieltriboj (Carduelini kajFringillini) en unu subfamilio; la fringoj de la grupo deEŭfonjenoj estis konsideratajTraŭpedoj pro ĝenerala simileco laŭ aspekto kaj vivmaniero ĝis veraj similaĵoj estis trovataj. Ĉefe usonaj aŭtoroj ofte merĝis kun la familio deEmberizedoj la grupon de laAmerikaj paseroj – kaj foje la kernon de lanaŭunuaranguloj – kun la disigo de la Fringedoj kiel subfamilio de unusola granda amasfamilio. Sed la nuna kompreno de lafilogenio de laPasseroidea pli bone respeguliĝas per pluhavo de la fundamentajkladoj de la naŭunuaranguloj kiel distingaj familioj. Tamen laUrocinkramo (Urocynchramus pylzowi) estas nune klasita kiel distinga familio, monotipa kiel genro kaj specio, kaj sen proksimaj parencoj inter laPasseroidea.[2]
Fosilioj de veraj fringoj estas raraj, kaj tiuj nune konataj povas ĉefe almenaŭ esti atribuitaj al nunajgenroj. Kiel ĉe aliaj familioj dePasseroidea, la veraj fringoj ŝajne estas de origino de la MezaMioceno antaŭ ĉirkaŭ 20-10milionoj da jaroj (ma). Neidentigebla fringofosilio el epokoMesiniano, antaŭ ĉirkaŭ 12 al 7.3milionoj da jaroj (ma) dum subepoko de la fino de laMioceno, troviĝis enPolgárdi enHungario.[3]
La sistematiko de la kardelaj fringoj estas polemika. La suba listo prezentita tie sekvas la studojn primolekula filogenetiko de lastaj jardekoj, kaj respegulas la tradician disigon de la genroCarduelis. La preciza sinteno de kelkaj genroj en la kardela sekvo estas provizora.[4]
Klado kardelo-kanario-krucbekuloj (Carduelis kajSerinus estas polifiletikaj kaj estas probable pli ĝuste konsiderataj kiel kolekto de sendependaj subgrupoj aŭ genroj.)
Arnaiz-Villena, A.; Álvarez-Tejado, M.; Ruiz-del-Valle, V.; García-de-la-Torre, C.; Varela, P.; Recio, M.J.; Ferre. S. & Martínez-Laso, J. (1998): Phylogeny and rapid Northern and Southern Hemisphere speciation of goldfinches during the Miocene and Pliocene Epochs.Cellular and Molecular Life Sciences54(9): 1031–1041.COI:10.1007/s000180050230PDF plena tekstoArkivigite je 2020-05-26 per la retarkivoWayback Machine.Erratum:Cellular and Molecular Life Sciences55(1): 148.COI:10.1007/s000180050280PDF fulltextArkivigite je 2008-11-19 per la retarkivoWayback Machine
Arnaiz-Villena, A.; Guillén, J.; Ruiz-del-Valle, V.; Lowy, E.; Zamora, J.; Varela, P.; Stefani, D. & Allende, L.M. (2001): Phylogeography of crossbills, bullfinches, grosbeaks, and rosefinches.Cellular and Molecular Life Sciences58(8): 1159–1166.COI:10.1007/PL00000930PDF fulltextArkivigite je 2011-07-21 per la retarkivoWayback Machine
Arnaiz-Villena, A.; Moscoso, J.; Ruiz-del-Valle, V.; Gonzalez, J.; Reguera, R.; Wink, M. & Serrano-Vela, J.I. (2007): Bayesian phylogeny of Fringillinae birds: status of the singular African oriole finchLinurgus olivaceus and evolution and heterogeneity of the genusCarpodacus.Acta Zoologica Sinica53(5): 826-834.PDF plena teksto
Arnaiz-Villena, A.; Moscoso, J.; Ruiz-del-Valle, V.; Gonzalez, J.; Reguera, R.; Ferri, A.; Wink, M. & Serrano-Vela, J.I. (2008): Mitochondrial DNA Phylogenetic Definition of a Group of 'Arid-Zone' Carduelini Finches.Open Ornithology Journal1: 1–7.COI: 10.2174/1874453200801010001PDF plena teksto
Clement, Peter; Harris, Alan & Davis, John (1993):Finches and Sparrows: an identification guide. Helm Identification Guides, London.ISBN 0-7136-8017-2
Groth, J. (2000): Molecular evidence for the systematic position ofUrocynchramus pylzowi.Auk117(3): 787-792.DOI:10.1642/0004-8038(2000)117[0787:MEFTSP]2.0.CO;2HTML abstract
Hír, János; Kókay, József; Venczel, Márton; Gál, Erika & Kessler, Eugén (2001): Elõzetes beszámoló a felsõtárkányi "Güdör-kert" n. õslénytani lelõhelykomplex újravizsgálatáról [A preliminary report on the revised investigation of the paleontological locality-complex "Güdör-kert" at Felsõtárkány, Northern Hungary)]Folia Historico Naturalia Musei Matraensis25: 41-64 [Hungara kun angla resumo].PDF plena teksto
Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri).Zoologica Scripta35(2): 149–186.COI:10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
Groth, J. G. 1994. A mitochondrial cytochrome b phylogeny of cardueline finches. Journal für Ornithologie, 135: 31.
Groth, J. G. 1998. Molecular phylogeny of the cardueline finches and Hawaiian honeycreepers. Ostrich, 69: 401.
Klicka, J., K.P. Johnson, and S.M. Lanyon. 2000. New World nine-primaried oscine relationships: Constructing a mitochondrial DNA framework. Auk 117:321-336.
Ryan, P.G., Wright, D., Oatley, G., Wakeling, J., Cohen, C., Nowell, T.L., Bowie, R.C.K., Ward, V. & Crowe, T.M. 2004. Systematics of Serinus canaries and the status of Cape and Yellow-crowned Canaries inferred from mtDNA and morphology. Ostrich 75:288-294.
Yuri, T., and D. P. Mindell. 2002. Molecular phylogenetic analysis of Fringillidae, "New World nine-primaried oscines" (Aves: Passeriformes). Mol. Phylogen. Evol. 23:229-243.