Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Frotsono

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elFrikativo)

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.
Meanie Rojas de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenasfonetikan informon en laIFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

Frotsono, aŭfrikativo (aŭ pleonasmefrikativa konsonanto) estaskonsonanto, dum kies prononco oni perforte trapelasaeron tra strikta kanalo farita per kunproksimigo de duartikulaciiloj.

Tiuj estas, ekzemple, la malsupralipo kontraŭ la suprajdentoj en la okazo de[f], aŭ la malantaŭo de lalango kontraŭ lapalata velo en la okazo de lapalata frotsono senvoĉa[x] (la esperantaĥ). Tiu turbula aerfluo nomiĝasfroto.

Siblaj frotsonoj

[redakti |redakti fonton]

Aparta subaro da frotsonoj estas lasiblantoj (fojfoje nomatajstridantoj). Formante siblanton, oni ankoraŭ irigas aeron tra strika kanalo, sed aldone la longo de la lango estas laŭlonge kurbita por direkti la aeron trans la rando de la dentoj. En la angla[s],[z],[ʃ], kaj[ʒ] tion ekzemplas.

Ĉiujsiblantoj estaskoronalaj, sed povas estidentaj,alveolaraj,postalveolaraj, aŭpalataj (retrofleksaj) ene de tiu gamo. Tamen, ĉe la postalveolara loko de artikulacio la lango povas alpreni kelkajn formojn:kupola,laminala, aŭapikala, kaj ĉiu el tiuj estas signata per aparta simbolo kaj aparta nomo.Prototipaj retrofleksoj estassubapikalaj kaj palataj, sed ili kutime skribiĝas per la sama simbolo kiel la apikalaj postalveolaroj. Ankaŭ la alveolaroj kaj dentaloj povas esti aŭ apikalaj aŭ laminalaj, sed tiun diferencon indikasdiakrito anstataŭ apartajsimboloj.

Centraj ne-siblaj frotsonoj

[redakti |redakti fonton]

Lateralaj frotsonoj

[redakti |redakti fonton]

Simboloj uzataj por kaj frotsonoj kaj alproksimantoj

[redakti |redakti fonton]

Neniu lingvo distingas voĉajn frotsonojn disdealproksimantoj ĉe tiuj lokoj, do la sama simbolo uziĝas por ambaŭ. Por lafaringaloj kaj epiglotaloj, alproksimantoj estas pli multaj ol frotsonoj. Frikativa realigo specifeblas per aldono de laalsupra prempinglo al la literoj,[ʁ̝, ʕ̝, ʢ̝]. Simile, laalsuba prempinglo aldoneblas por specifigialproksimantan realigon,[ʁ̞, ʕ̞, ʢ̞].

Pseŭdaj frotsonoj

[redakti |redakti fonton]

Laglotaj "frotsonoj" fakte estas neakompanatajfonadaj statoj de la gloto, sen ajna akompananta maniero, ĉu frikativa ĉi alia. Tamen, ili estas nomatajfrotsonoj pro historiaj kialoj.

Aldone,[ʍ] estas ofte nomata "senvoĉa labial-vela frotsono", sed ĝi estas fakte alproksimanto. Veraj duoble-artikulaciataj frotsonoj eble ne troviĝas en iu ajn lingvo; sed vidu la artikolonsenvoĉa palatal-vela frotsono por supozata (kaj sufiĉe disputata) ekzemplo.

Lingvoj

[redakti |redakti fonton]

Vidutabelon de konsonantoj por tabeloj de frotsonoj en Esperanto kaj en la angla.

Laubiĥa eble estas la lingvo kun la plej multaj frotsonoj (entute dudek sep), iuj el kiuj ne havas simbolojn nek diakriton en la IFA. Tiu nombro fakte superas la nombron de ĉiuj konsonantoj en la angla (kiu havas 24 konsonantojn). Kontraste, iuj lingvoj havas neniujn ajn fonemajn frotsonojn. Tio estas tipa trajto de laaŭstraliaj indiĝenaj lingvoj, kie la malmultaj frotsonoj kiuj ekzistas rezultas de ŝanĝoj alplozivojalproksimantoj. Tio ankaŭ okazas en iuj indiĝenaj lingvoj deNov-Gvineo kajSud-Ameriko kiuj havas aparte malmultajn konsonantojn.

Tamen, dum ke[h] estastute nekonata en indiĝenaj aŭstraliaj lingvoj, la plejo el la aliaj lingvoj sen veraj frotsonoj ja havas[h] en sia konsonanta inventaro.

Voĉaj kontrastoj en frotsonoj estas plejparte limigitaj alEŭropo,Afriko kaj OkcidentaAzio. Lingvoj de Suda kaj Orienta Azio, kiaj laDravidaj kajAŭstroneziaj lingvoj, tipe ne havas tiajn voĉajn frotsonojn kiaj[z] kaj[v] kiuj estas tre familiaraj al eŭropaj parolantoj. Tiuj voĉaj frotsonoj estas relative raraj ankaŭ en indiĝenaj lingvoj de laAmerikoj. Entute, voĉaj kontrastoj en frotsonoj estas multe pli raraj ol en plozivoj, estante trovataj en nur triono de la lingvoj de la mondo, kompare al po ĉirkaŭ 60 elcente por plozivaj voĉaj kontrastoj.[1]

Po ĉirkaŭ 15 elcento de la lingvoj de la mondo, tamen, havasneparajn voĉajn frotsonojn t.e. voĉa frotsono sen senvoĉa respektivo. Du trionoj el tiuj, aŭ po 10 elcento de ĉiuj lingvoj, havas neparajn voĉajn frotsonojn sed neniun voĉan kontraston inter iu ajn frikativa paro.[2]

Tiu fenomeno okazas ĉar voĉaj frotsonoj evoluis delenisiĝo de plozivoj aŭfortisiĝo de alproksimantoj. Tiu fenomeno, neparaj voĉaj frotsonoj, troviĝas dise tra la mondo, sed estas limigita al nesiblaj frotsonoj kun la escepto de paro da lingvoj kiuj havas[ʒ] sed malhavas[ʃ] (valoras rimarki ke kelkaj lingvoj havas lavoĉan afrikaton[dʒ] sed malhavas[tʃ]). La frotsonoj kiuj plej ofte troviĝas sen senvoĉa respektivo estas, laŭ la ordo de la kvociento de neparaj troviĝoj al ĉiuj troviĝoj,[ʝ],[β],[ð],[ʁ] kaj[ɣ].

Piednotoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Maddieson, Ian.Voicing in Plosives kaj Fricatives (~Voĉado en plozivoj kaj frotsonoj), en Martin Haspelmath et al. (red-j.)The World Atlas of Lingvo Structures, pp. 26–29. Oxford: Oxford University Press, 2005.ISBN 0-19-925591-1.
  2. Maddieson, Ian.Patterns of Sounds. Cambridge University Press, 1984.ISBN 0-521-26536-3.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Frotsono"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp