Frenkendorf | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Liestal |
Koordinatoj | 47° 30′ 12″ N7° 42′ 53″ O / 47.50333 °N, 7.71472 °O /47.50333; 7.71472(mapo)Koordinatoj:47° 30′ 12″ N7° 42′ 53″ O / 47.50333 °N, 7.71472 °O /47.50333; 7.71472(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 6128 |
Areo | 4,58 km² |
Alteco | 337 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 4402 |
Komunumkodo | 2824 |
![]() | |
Frenkendorf estas komunumo en ladistrikto Liestal enKantono Bazelo Kampara,Svislando. Ĝi havis 6128 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Frenkendorf situas norde de Liestal kaj dekdu kilometrojn sudoriente deBazelo en la valo de la riveroErgolz, kies fluo tamen ne tuŝas la teritorion de la komunumo sed pasas oriente de ĝi. La malnova vilaĝkerno situas sur iomete altigita teraso super la valo. Post la konstruo de la fervojlinio en la jaro1854 laŭlonge de la fervojo estiĝis Neu-Frenkendorf (Nov-Frenkendorf) en la grundo de la valo.
La komunumo Frenkendorf limas en nordo alPratteln, en oriento alFüllinsdorf, en sudo alLiestal, en okcidento alNuglar-Sankt Pantaleon (Kantono Soloturno),Gempen (Kantono Soloturno), kaj en nordokcidento en unu pinto alMuttenz.
Frenkendorf situas ĉe la fervojlinio deOlten alBazelo. Ĝiastacidomo estas servata de la regiona trajnlinio S3 en duonhora kadenco.
La plej proksima aŭtoŝosealiro situas en distanco de du kilometroj enPratteln al la naciaaŭtoŝoseoA2.
La unua dokumenta mencio de Frenkendorf datiĝas el la jaro1249 jam sub la nuna nomo.
Sur la montetoSchauenburg arkeologoj trovis la restaĵoj de gaŭlo-romia sanktejo kajromiaj moneroj el la1-a ĝis la4-a jarcento post Kristo.
La Sinjoroj de Eptingen el Pratteln akiris en la 14-a kaj 15-a jarcento grandan parton de la vilaĝo kaj vendis ĝin inter1517 kaj1525 al la urboBazelo, kiu atribuis ĝin al lavoktejoLiestal. La alta jurisdikcio restis tamen ĉe la voktejoFarnsburg. Post laBazela Kantondisiĝo de1832 Frenkendorf estis en la jaro1833 aligitia al la novaKantono Bazelo Kampara.
|