Frederick W. True | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de julio1858 (1858-07-08) en Middletown |
Morto | 25-an de junio1914 (1914-06-25) (55-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono![]() |
Alma mater | Universitato de Novjorko![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Alfred Charles True(en)![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | biologo mammalogist(en) ![]() kuratoro paleontologo ![]() |
Frederick William TRUE (8a de Julio, 1858 – 25a de Junio, 1914) estis usona biologo, nome unua ĉefa kuratoro pribiologio (1897–1911) en laUsona Nacia Muzeo, nune parto de laSmithsonian Institution.[1]
Li estis faka speciala agento prifiŝkaptejoj por la deka popolnombrado en Usono, 1879.[2] En 1881, True eklaboris por la Usona Nacia Muzeo.[3] Tiun jaron li iĝis bibliotekisto kajacting curator pri mamuloj, kies postenojn li plenumis ĝis 1883. True estis kuratoro primamuloj en la Usona Nacia Muzeo (1883-1909), kuratoro prikompara anatomio (1885-1890),executive curator (1894-1897), ĉefa kuratoro pri biologio (1897-1911) kaj helpa sekretario zorge de la biblioteko kaj internacia interŝanĝa servo (1911-1914).[4] Li estis nomumita por la stabanaro de laUsona Filozofia Societo la 2an de Marto, 1900.[5]
Li startis sian karieron studantesenvertebrulojn,[4] sed malbona vidkapablo devigis lin ĉesi studojn per mikroskopo,[3] kaj li turniĝis al studoj pricetacoj kaj ties parencoj.[4] LaTruea bekobaleno,[6] la Truea kriceto kaj la Truea talpo estis nomitaj laŭ li.