Frechilla | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34306 | ||
En TTT | Oficiala retejo[+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 136 (2024)[+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 8′ N,4° 50′ U(mapo)42.138055555556-4.8402777777778Koordinatoj:42° 8′ N,4° 50′ U(mapo)[+] | ||
Alto | 776 m[+] | ||
Areo | 34,33 km² (3 433 ha)[+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Frechilla [freĈIlja] estasmunicipo en la sudokcidento de laprovinco Palencio, en la regionoKastilio-Leono,Hispanio. Ĝi apartenas al la komarkoTierra de Campos. La loknomoFrechilla estas komprenebla etimologie kiel Surkrutejo (Fragmentita).
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 34,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de laINE en 2021, ĝi havis 148 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 140 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 35 km dePalencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio estas ene de la birdoprotekta areo ZEPA nome La Nava - Campos Norte apartenanta al laReto Natura 2000.
Estas restaĵoj de antaŭromia kaj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi estis citita enBecerro de Sahagún de la jaro 989, kielvilla fractu. La loko havis muregon ĝis 1836, kiel atestas la nomo de kelkaj pordegoj: Santa María, Pordo de la Calle Mayor, Mediavilla, San Miguel kajpostigo de San Juan.
Ĝi estis ĉefurbo de komarko en Mezepoko, de senjorlando de la duko de Braganza kaj markizo de Frechilla. Post 1833, ĉefo de jurisdikcia partio, de Registro de la Posedrajto ktp. La preĝejo de Sankta Maria estis konstruita laŭ planoj de Francisco de Ruaves en 1620. Ĝi havas barokan ĉefretablon, gotikan krucifikson de la 16-a jarcento, bela ĥorus-seĝaro, ktp.
Oni konstruis la ermitejon de Sankta Mikaelo meze de la 16-a jarcento, ĉe puto de 1399. Alia ermitejo estas de laVirgen del Coro de la dua duono de la 17-a jarcento, kaj estis aliaj ermitejoj: de San Mamés, Santiago, San Martín, San Román, ktp.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, la ponto, kolombejoj ktp.