Frazlibro estaskonsultlibro, kiu inkluzivas antaŭpreparitajn konversaciajn segmentojn (demandojn kaj respondojn) tradukitajn de unu lingvo al alia. La frazlibro estas destinita porturistoj kaj vizitantoj de fremdlandoj, kiuj kontaktas fremdlingvajn loĝantarojn; aŭ servopersonaro kiuj kontaktas ilin. La konversacioj estas aranĝitaj laŭ komunaj areoj de konversacio (kiel ekzemple enrestoracio, enhotelo, ĉe lakuracisto, ĉela fervoja stacidomo) kaj estas dezajnitaj por ebligi konversacion en la nivelo de interŝanĝo de informaĵoj inter parolantoj de malsamaj lingvoj. Krome, la frazlibro kutime inkluzivas regulojn por ĝusta esprimo de vortoj en la cellingvo, komentojn prigramatiko, kaj ankaŭ referencojn al akceptitakulturo,etiketo kaj kutimoj. La frazlibro estas desegnita por esti utila ilo kaj tial estas malpeza kaj facile navigebla.
La unuaj frazlibroj aperis en lamezepoko porpilgrimantoj al laSankta Lando kaj inkludis tradukon de komune uzataj frazoj de la ĉefaj eŭropaj lingvoj en laaraban, lahebrean kajgrekan. En la15-a jarcento komencis aperi frazlibroj por komercistoj. En1493 -1496 estis presita la anglo-franca frazlibro nomata "Good Boke to Lerne to Speke French"[1].
Sur lasilka vojo, frazlibroj kiuj inkludis oftajn esprimojn en la Saka lingvo (skita-ĥutana) kajsanskrito estis oftaj[2].En Esperanto, la unuaj frazlibroj aperis frue, en la komenco de 20-a jarcento.
Marcel Merckens,Théophile Cart,Paul Fruictier.Esperanta Frazlibro de l’ turisto. Eld.Lingvo Internacia (gazeto), Parizo, 1904.
![]() |
|
Itala-Esperanta Frazlibro. 1913(?)
![]() |
|