Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Franz Boas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Boas
Persona informo
Franz Boas
NaskonomoFranz Uri Boas
Naskiĝo9-an de julio1858 (1858-07-09)
en Minden, Provinco Vestfalio,  Reĝlando Prusio
Morto21-an de decembro1942 (1942-12-21) (84-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pronaturaj kialojRedakti la valoron en Wikidatavd
Mortis perkorinfarktoRedakti la valoron en Wikidatavd
TomboDale Cemetery(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Lingvojanglagermanavd
ŜtatanecoReĝlando Prusio
Germanio
Usono
Germana Imperiestra RegnoRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materBonna universitato
Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Kilo-fiziko (–1881)
Universitato de KiloRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboFranz Boas
Familio
InfanojErnst Philip Boas(en)Traduki, Franziska Boas(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupoantropologo
filozofo
kuratoro
arthistoriisto
geografo
lingvisto
universitata instruisto
etnografoRedakti la valoron en Wikidatavd
Laborkampoantropologio,particular law(en)Traduki kajrelativismoRedakti la valoron en Wikidatavd
Doktoreca konsilistoGustav Karstenvd
Verkado
VerkojThe Mind of Primitive Manvd
 
Postenoj
Postenojpresident of the Linguistic Society of America(en)Traduki(1928–1929)Redakti la valoron en Wikidatavd
 
Membrecoj
MembrecojUsona Antikvaĵista Societo(1908–)
Amerika Filozofia Societo(1903–)
Usona Nacia Akademio de Sciencoj (Membro de la Nacia Akademio de Sciencoj de Usono)(1900–)
Lingvistika Societo de Usono
Royal Danish Academy of Sciences and Letters(en)Traduki
Burschenschaft Alemannia Bonn(en)Traduki
Usona Akademio de Artoj kaj Sciencoj
Aŭstra Akademio de Sciencoj
Bavaria Akademio de Sciencoj
Leopoldina
Prusa Akademio de SciencojRedakti la valoron en Wikidatavd
EnTTTOficiala retejovd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Franz Uri BOAS (9a de Julio, 1858 – 21a de Decembro, 1942) estis german-devena usona[1] antropologo kaj pioniro de modernaantropologio kiu estis nomita la "Patro de la Usona Antropologio".[2][3] Lia verkaro estas asocia kun la movadoj konataj kiel "Historia Partikularismo" kaj "Kultura Relativismo".[4]

Studinta en Germanio, Boas akiris la doktorigon en 1881 enfiziko dum studis ankaŭgeografion. Li poste partoprenis en geografia ekspedicio al nordaKanado, kie li fasciniĝis kun la kulturo kaj lingvo de laInuitoj deBafina Insulo. Li pluigis kampolaboron pri la indiĝenaj kulturoj kaj lingvoj de la Pacifika Nordokcidento. En 1887 li elmigris al Usono, kie li por la unua fojo laboris kiel muzeestro en laSmithsonian Institution, kaj en 1899 iĝis profesoro de antropologio en laColumbia University, kie li restis por la cetero de sia kariero. Tra siaj studentoj, multaj el kiuj estris antropologiajn departementojn kaj esplorajn programojn inspirite de sia mentoro, Boas profunde influis la disvolvigon de usona antropologio. Inter liaj plej gravaj studentoj estisA. L. Kroeber,Ruth Benedict,Edward Sapir,Margaret Mead,Zora Neale Hurston,Gilberto Freyre kaj multaj aliaj.[5]

Boas estis unu el la plej elstaraj opoziciantoj de la tiam popularaj ideologioj descienca rasismo, nome la ideo keraso estas biologia koncepto kaj ke lahoma konduto estas plej bone komprenata tra la tipologio de biologiaj karakteroj.[6] En serio de elrompaj studoj de skeletaanatomio li montris, ke krania formo kaj grando estas tre maleebla depende el mediaj faktoroj kielsano kaj nutrado, kontraste al la postuloj de tiamaj rasaj antropologoj kiuj subtenis la ideon ke la kapoformo estas stabila rasa trajto. Boas laboris ankaŭ por demonstri, ke la diferencoj en homa konduto estas ne unuarange determinataj de denaskaj biologiaj disponoj sed estas ege la rezulto de kulturaj diferencoj akiritaj tra socia lernado. Tiel, Boas enkondukis kulturon kiel unuaranga koncepto por priskribi diferencojn enkonduto inter homaj grupoj, kaj kiel la centra analiza koncepto de antropologio.[5]

Inter la ĉefaj kontribuoj de Boas al la antropologia pensaro estis lia malakcepto de la tiam popularaj evoluciismaj alproksimiĝoj al la studo dekulturo, kiuj vidis ĉiujn sociojn progresantaj tra serio de hierarkiaj teknologiaj kaj kulturaj stadioj, kun la kulturo de eŭropaOkcidento en la pinto. Boas argumentis, ke la kulturo disvolviĝis historie tra interagado de grupoj de personoj kaj la disvastigo de ideoj kaj ke sekve ne estas procezo al kontinue pli "altaj" kulturaj formoj. Tiu konsidero Boas al malakcepto de la "stadi"-bazita organizado de etnologiaj muzeoj, anstataŭ preferin ordigi la ekspoziciaĵojn baze sur simileco kaj proksimeco de la koncernaj kulturaj grupoj.

Boas enkondukis ankaŭ la ideon dekultura relativismo, kiu subtenas, ke la kulturoj ne povas esti objektive rangigitaj en pli altaj aŭ pli malaltaj, aŭ en pli bonaj aŭ pli ĝustaj, sed ĉiuj homoj vidas la mondon tra la lenso de siaj propra kulturo, kaj juĝas ĝin laŭ siaj propraj kulture akiritaj normoj. Por Boas, la celo de antropologio estas kompreni la vojon en kiu kulturo kondiĉigis homojn al kompreno kaj interagado kun la mondo en diversaj manieroj kaj por fari tion necesas akiri komprenon de la lingvo kaj de la kulturaj praktikoj de la popolo studata. Unuigante la fakojn dearkeologio, la studon de materiala kulturo kaj historio, kaj la fizikan antropologion, nome la studo de la variado en lahoma anatomio, kun laetnologio, nome studo de la kultura variado de kutimoj, kaj kun la priskriba lingvistiko, nome studo de neverkitaj indiĝenaj lingvoj, Boas kreis la nomitan "kvar-fakan subdivizion" de antropologio kiu iĝis elstara en usona antropologio en la 20-a jarcento.[5]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Boas, Franz. A Franz Boas reader: the shaping of American anthropology, 1883–1911. University of Chicago Press, 1989. p. 308
  2. Holloway, M. (1997) "The Paradoxical Legacy of Franz Boas—father of American anthropology."Natural History. Novembro 1997.[1]
  3. Stocking, George W., Jr. 1960. "Franz Boas and the Founding of the American Anthropological Association".American Anthropologist 62: 1–17.
  4. Harris, Marvin. 1968.The Rise of Anthropological Theory: A History of Theories of Culture. New York: Thomas Y. Crowell Company.
  5. 5,05,15,2Moore, Jerry D.. (2009) “Franz Boas: Culture in Context”,Visions of Culture: an Introduction to Anthropological Theories and Theorists. Walnut Creek, California: Altamira, p. 33–46.
  6. Gossett, Thomas. [1963] (1997)Race: The History of an Idea in America. Nov-Jorko, Oksfordo: Oxford University Press, p. 418. “It is possible that Boas did more to combat race prejudice than any other person in history.”.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Franz_Boas&oldid=9306702"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp