| František Kysela | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 4-an de septembro1881 (1881-09-04) en Kouřim |
| Morto | 20-an de februaro1941 (1941-02-20) (59-jaraĝa) en Prago |
| Tombo | tombejoj de Olšany |
| Lingvoj | ĉeĥa |
| Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Ĉeĥoslovakio |
| Alma mater | Academy of Arts, Architecture and Design in Prague(en) |
| Subskribo | |
| Okupo | |
| Okupo | pentristo ilustristo scenografo artinstruisto grafikartisto tipografo dezajnisto instruisto ekslibristo |
František KYSELA (naskiĝis la4-an de septembro1881 enKouřim - mortis la20-an de februaro1941 enPrago) estisĉeĥa pentristo, grafikisto kaj industria figurartisto, profesoro kaj sekve ankaŭ rektoro de Artmetia Altlernejo enPrago.
Li postlasis ampleksan verkaron en ĉiuj specoj de uzita arto. En siaj kreaĵoj li konfrontas tiutempansecesian kajkubisman koncepton kun popola kaj nacia sentado (mozaikoj, vitraĵoj, surmuraj pentraĵoj,goblenoj, scenejprojektoj, ekspoziciaj internoj, juveloj, librografikaĵoj, afiŝoj). Li kontribuis ekz. al ornamo deKatedralo de sankta Vito enPrago, kastelo enNové Město nad Metují kaj Naci adomo enProstějov, kunJosef Gočár li kunlaboris pri projekto de Legiobanko en Prago, kun František Roth li rekonstruis Urban bibliotekon en Prago. El scenografiaj projektoj famigis lin tiuj por operoj deBedřich Smetana.Por sia ciklo de goblenoj"Metioj", kiun li pretigis kun Marie Teinitzerová, posedantino de mondkonata goblenamanufakturo enJindřichův Hradec, li ricevis ĉefpremion kaj oran medalon dum Universala ekspozicio enParizo en1925.
| Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo pribiografio. Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). |