Frank Stocker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro1968 (1968-12-15) (56-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • germana • angla • franca |
Ŝtataneco | Germanio![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ĵurnalisto slavisto ![]() |
Frank H. Stocker (naskiĝis la15-an de decembro1968) estasgermanaesperantisto.
Li esperantistiĝis en1987 kaj aktivis unue kiel redaktoro de la gazetoEsperanto in Baden-Württemberg, poste - ekde1990 - kiel redaktoro deEsperanto aktuell. Samtempe li membris en la Komisiono por Internaciaj Rilatoj deGermana Esperanto-Junularo.
De1995 ĝis1999, li estis prezidanto deGermana Esperanto-Asocio (GEA). Okaze de laUK 1999 enBerlino, li organizis sukcesan gazetaran agadon. De1999 ĝis2001, li daŭrigis sian agadon en GEA kiel estrano pri publika agado. De2001, li malpli multe aktivas por Esperanto, sed de tempo al tempo plu helpas en movadaj agadoj.
Li studisslavistikon kajpolitikon enFreiburg kajHajdelbergo. Nuntempe li laboras kiel ĵurnalisto ĉe la germana gazetoWelt am Sonntag.
Antaŭe: | prezidanto deGermana Esperanto-Asocio | Poste: | ![]() |
---|---|---|---|
Elsbeth Bormann | 1995 -1999 | Rainer Kurz |