Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Franciszek Zabłocki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franciszek Zabłocki
Persona informo
Naskiĝo2-an de januaro1752 (1752-01-02)
en Volinio
Morto10-an de septembro1821 (1821-09-10) (69-jaraĝa)
en Końskowola
Lingvojpola
ŜtatanecoRespubliko de Ambaŭ Nacioj
duklando Varsovio
Kongresa PollandoRedakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupopoeto
tradukisto
verkistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Franciszek ZABŁOCKI (2a de Januaro 1754, Volhinia Vojvodio – 10a de Septembro 1821,Końskowola), estas konsiderata la plej gravapola komikadramisto kajsatiristo de la epoko de laKlerismo. Li devenas el malnova pola aristokrata familio el la klano Łada. Li tradukis multajn francajn komediojn, inter aliaj tiujn deMolière, sed li ankaŭ verkis siajn proprajn teatraĵojn koncentrite en polaj aferoj.

Ekde 1774, li laboris en laKomisiono de Nacia Edukado kaj en 1794, li partoprenis en laRibelo de Kościuszko. Dum la venonta jaro li lasis literaturon kaj iĝis pastro.

Literatura kariero

[redakti |redakti fonton]

La literatura kariero de Zabłocki startiĝis per la publikigo de lia laboro en la pola literatura gazetoZabawy Przyjemne i Pożyteczne ("Plaĉaj kaj Utilaj Amuzoj"). Tiu gazeto estis la unua siatipe en Pollando, kaj estis lanĉita en la jaro 1770.[1]

Dum la regado de la regado dela reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, Varsovio estis scenejo de granda literatura aktiveco. La reĝo kutimis gastigis literaturajn gravulojn por kunsidaj manĝoj ĉiun merkredon. Zablocki estis regula invitito al tiuj festokunsidoj, kiuj inkludis en la gastigitaro polajn gravulojn kielAdam Naruszewicz kajIgnacy Krasicki.[1] Dum unu el tiaj kunsidoj, oni petis al Zabłocki legi sian unuan komedionFri Zabobonnik. Al la reĝo tiom plaĉis ties kanto ke li havigis la Medalon Merentibus al Zabłocki.[1]

Post Zablocki revenis al verkado de teatraĵoj, produktante mirindan nombron de 40 teatraĵoj en dek jaroj. Li verkis ĉefe komediojn. Liaj ĉefaj verkoj estasAmfitriono (1783),Sarmatismo (1785),Muhammad Harlekeno (1785),Blinda reĝo en la lando (1787),Flava noktoĉapo (1783),Doktoro de Lublin (1781),Gamrat (1785), kajLa nupto de Figaro (1786).[1]

Memortabuleto honora al Zabłocki.

Kelkaj verkoj

[redakti |redakti fonton]
  • Cztery zywioly (eseo) 1777
  • Objawienie sie genjusza satyry autorowi paszkwilów (satiro)
  • Zabobonnik (komedio) 1781
  • Fircyk w zalotach (komedio) 1783
  • Amfitryo (komedio) 1783
  • Król w kraju rozkoszy (komedio) 1787
  • Sarmatyzm (komedio) 1820

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. 1,01,11,21,3 Francis Zablocki: Biography. Alirita 12a de Februaro 2013 .
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Franciszek_Zabłocki&oldid=8122657"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp