Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Ĝermolisto de aŭstraliaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elFranciska Toubale)
Tiu ĉi paĝo listigasĝermajn informojn priaŭstraliaj esperantistoj. Movu mallongajn informojn pri aŭstraliaj esperantistoj en tiun ĉi paĝon metantealidirektilon.
Se vi volus partigi informon en apartan artikolon, aldonu informojn tiel keminimume estu tri plenaj frazoj, prefere pli, nepre estu ĝustaj kategorioj, almenaŭkategorio:aŭstraliaj esperantistoj, kaj laŭeble ankaŭ uziĝu la ŝablonoj {{Informkesto homo}} kaj {{vivtempo}}. Post kreo de aparta artikolo forigu la informon de ĉi-tie.
Ekzistas pli plenalisto de aŭstraliaj esperantistoj, en kiu listiĝu la nomoj de aŭstraliaj esperantistoj aŭ menciataj ĉi-tie aŭ per propra biografia artikolo.
Enhavo:ABCĈDEFGĜHĤIJĴKLMNOPRSŜTUŬVZ

B

[redakti |redakti fonton]

Alan kajJennifer Bishop

[redakti |redakti fonton]

Alan kajJennifer (Jenny)BISHOP estas esperantista geedza paro vivanta enHawthorn,Viktorio. Jennifer Bishop estas Esperanto-instruistino aktiva enILEI, membro de laInternacia Rajtigita Ekzamenantaro, kontribuis al la libroLa arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin kaj en1998-2001 reprezentisAŭstralian Esperanto-Asocion en lakomitato de UEA. Plurajn jarojn ŝi estis vicprezidanto kaj estrarano pri eksteraj rilatoj deAŭstralia Esperanto-Asocio. Alan Bishop, esperantistiĝinta en 1993, estas (nun emerita) profesoro pri Edukado deMonash-Universitato,Melburno, kie multajn jarojn laboris ankaŭ la edzino, kaj interalie gvidis la artan programon de laUK 1997 enAdelajdo. Ambaŭ ekde la 1990-aj jaroj prizorgas la somerferianAŭstralian Esperanto-Somerkursaron (AESK), kiu debutis en 1984, kaj kune en la 2000-aj jaroj ankaŭ plurajn jarojn flegis projekton"EKPAROLI", Esperanto Kiel Propedeŭtiko Al la Rapidigo de Orientlingvo-Lernado kaj Instruado, en unuagradaj lernejoj de Viktorio. Ekde 2006 ambaŭ aktive engaĝiĝas enMuzika Esperanto-Ligo, Adam Bishop en la pozicio de prezidanto, Jennifer en pozicio de kasisto kaj vicprezidanto. Krome ambaŭ ankaŭ aktivas en laAsocio de Verduloj Esperantistaj, kaj interalie kunSándor Horváth kaj Brian Currie reprezentis ĝin en la unua tutmonda kongreso de la Verdaj Partioj en aprilo 2001 enKanbero.

Eksteraj ligiloj

J. Booth

[redakti |redakti fonton]

J. Booth estis pioniro en Aŭstralio en komenco de 20-a jarcento aktiva en socialisma medio[1]

C

[redakti |redakti fonton]

C. C. Cowling

[redakti |redakti fonton]

C. C. Cowling estis esperantisto aŭstralia, ĉeChrist College,Hobart,Tasmanio, dum la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

Citaĵo
 12 paĝa kun bela kovrilo. La broŝureto informas pri „etnografio“, „kiel la blankuloj unue renkontis la landidojn kaj pri la iom-post-ioma malamikigo“, „oficiala traktado kaj formorto“ kaj „diversaĵoj“, entute tre interesa. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.148 (nov 1937)

D

[redakti |redakti fonton]

E

[redakti |redakti fonton]

Nicole Else

[redakti |redakti fonton]

Nicole ELSE naskiĝis kaj edukiĝis enFrancio. Je la aĝo de 6 jaroj ŝi eklernis Esperanton, ĉar la gepatroj, onklinoj kaj geavoj jam estis esperantistoj. Post la fino de studado ŝi edziniĝis al brita esperantisto kaj tiam parolis Esperanton ĉiun tagon hejme. Unue la paro loĝis en Parizo, poste en Britio dum jaro kaj poste ekde la komenco de la1990-aj jaroj en Aŭstralio. Laŭ la stato de2013 ŝi estas vicprezidanto de laEsperanto-Federacio de Novsudkimrio, kies sidejo estas laEsperanto-domo de Sidnejo.

Ekzempla publikaĵo:

F

[redakti |redakti fonton]

Prescot P. Fewings

[redakti |redakti fonton]

Prescot P. Fewings lernis Esperanton en 1906[2] kaj samjare fondigis klubon esperantistan en Brisbane, Aŭstralio. Verkis artikolojn pri Esperanto en Queensland'a gazeto „Evening Observer“[3].

G

[redakti |redakti fonton]

Winsome Greenhalgh

[redakti |redakti fonton]

Winsome GREENHALGH (mortis la20-an de oktobro1993 enSt. Lucia,Aŭstralio) estis tradukinto de poemoj porAŭstralia antologio (1988).

H

[redakti |redakti fonton]

James L. Harwood

[redakti |redakti fonton]

James L. HARWOOD (1918-2003) estis prezidanto kaj kasisto de la Nov-Sud-Kimria Federacio, mortis en Sidnejo (Aŭstralio).

K

[redakti |redakti fonton]

Fay F. Koppel

[redakti |redakti fonton]

Fay F. KOPPEL (1912-2003) estis dumviva membro, mortis la 10-an de junio en Clifton Hill (Aŭstralio). Kune kun la edzo ŝi multe laboris por Esperanto en Melburno kaj verkis ekz.De Z al A (1978) pri la Esperantoliteraturo. La Aŭstralia EsperantoAsocio honorigis ŝin per titoloFratulo.

M

[redakti |redakti fonton]

Ruth McGrath

[redakti |redakti fonton]

Ruth MCGRATH (naskiĝis en1923, mortis la20-an de septembro1997) estisdumviva membro de UEA,UEA-delegito enPerto (Aŭstralio) dum kvardeko da jaroj, poste ankaŭfakdelegito priturismo. En 1995 ŝi tradukis laromanonSep junaj aŭstralianoj.

John J. Marz

[redakti |redakti fonton]

John J. Marz' estis pioniro en regiono de Sydney ĉirkaŭ 1905[4].

Teresa Metherall

[redakti |redakti fonton]

Teresa METHERALL (1923-2004) estis dumviva membro en Melburno, mortis la 18-an de majo post apopleksio.

S

[redakti |redakti fonton]

Les Scott

[redakti |redakti fonton]

Les SCOTT (naskiĝis en 1912, mortis la 9-an de majo1997 enManly (Aŭstralio) estis unu el la plej fervoraj e-istoj en la regiono deSidnejo. Li estisdumviva membro de UEA,komitatano de 1989 ĝis 1992,UEA-delegito pri rotario kaj vicdelegito en Manly.

Ottilie Strempel

[redakti |redakti fonton]

Ottilie STREMPEL (mortis la 15-an de junio 1988) estis germandevena aŭstralia esperantistino kajbahaanino vivinta enPerth. En 1948-1949 ŝi estis sekretariino deAŭstralia Esperanto-Asocio kaj en 1954 sukcese plenumis la rolon de prezidanto dum la 9-a Aŭstralia Kongreso de Esperanto. Dum la Australia Kongreso de 1986 en Perto ŝi sukcese aranĝis specialan kunvenon por la kongresanoj kun la bahaanoj kaj laŭThe Australian Esperantist faris memorindan paroladon. Ŝi aranĝis kaj gvidis sennombrajn Esperantokursojn kaj per sia personeco varbis por la Esperanto-movado aro da havindaj personoj.

T

[redakti |redakti fonton]

L. E. Thomson

[redakti |redakti fonton]

L. E. THOMSON estis aŭstraliano kaj esperantisto ekde 1911. Sian pioniran agadon li mem priskribis en la artikolo "Aŭstralio" por laEnciklopedio de Esperanto de 1934, kies kunlaboranto li estis. Li kontribuis al la starigo de la Esperanto-grupo deMelburno, sed poste vivis en la urbetoPymble tuj norde deSidnejo, kaj sekve pli partoprenis en la sidneja Esperanto-movado.

Kopirajto
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el laEnciklopedio de Esperanto.
La originala teksto kontroleblas eninterreta arkivo de la fonto.

Franciska Toubale

[redakti |redakti fonton]

Franciska TOUBALE estas francdevena esperantistino vivanta en Aŭstralio (Melburno). Aktiva membrino deSennacieca Asocio Tutmonda, ŝi aparte engaĝite subtenas la Esperanto-movadon enVjetnamio kaj tiucele jam multajn fotojn vizitis la landon. Internacie ŝi konatiĝis interalie kiel tradukintino de la libroĈu ili diras al ni la veron? pri perfortoj de la homaj rajtoj enNorda Koreio, en 2007 tradukita el la angla al Esperanto. Flanke menciindas ke ŝi estas inter la kontribuintoj al la libroRusoj loĝas en Rusujo de 2007. Ŝi teatre ludis ofte enSAT-kongresoj, ekzemple en la90-a SAT-Kongreso 2017 kunSaša Pilipović por "Malfermilo" de Victor Lanoux.

Eksteraj ligiloj:

Gerald Tumman

[redakti |redakti fonton]

Gerald TUMMAN (mortis antaŭ 2002 en Melburno) estis aŭstralia esperantisto de angla deveno, kiu post la Dua Mondmilito vivis enMelburno. Li estis fondinto de Esperantoklubo en triagrada edukejo en Melburno, kaj estis iniciatinto kaj kunorganizanto de la Kongreso deAŭstralia Esperanto-Asocio en 1990.

Ruth Tumman

[redakti |redakti fonton]

Ruth TUMMAN (naskiĝis en 1919, mortis en 2002 en Melburno) estis aŭstralia esperantistino, multjara sekretariino de nacia kontraŭkancera konsilio kaj edzino de la forpasintaGerald Tumman. Samkiel la edzo, ŝi aktivis en la loka Esperanto-movado, post kiam la paro en dujara vojaĝo al suda Eŭropo aŭdis pri la internacia lingvo kaj post reveno al Aŭstralio lernis ĝin. Ambaŭ organizis ekspozicion pri Esperanto por loka publika biblioteko, kiu montriĝis tiom sukcesa, ke ĝi fariĝis daŭra ekspozicio vojaĝanta tra publikaj ejoj de la tuta lando. Multajn jarojn Ruth gvidis Esperanto-kursojn en Melburno.


U

[redakti |redakti fonton]

V

[redakti |redakti fonton]

W

[redakti |redakti fonton]

E. Madeline Wood estis aŭstralia esperantisto en la unua duono de 20-a jarcento.

Verko:

  • LA EDUKADO DE LA INFANOJ PRI PACAJ PRINCIPOJ. Eld. Beatty, Richardson & Co. Sydney, 1926.[5]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ruslanda Esperantisto.Esperantista Movado. Nro 8 p. 152. Aŭg. 1906
  2. Adresaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon "Esperanto"/Serio XXVII/Parto 1
  3. Ruslanda Esperantisto.Esperantista mondo. Nro 6, p. 525. Jun-Jul 1906
  4. Ruslanda Esperantisto.Esperantista movado. N 09, p. 182. Sep. 1906
  5. Belga esperantisto n153 (nov 1927)
Ĝermo pri esperantisto
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo priesperantisto.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Ĝermolisto_de_aŭstraliaj_esperantistoj&oldid=8843876#Franciska_Toubale"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp