Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Francisco Serrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francisco Serrano
Persona informo
Francisco Serrano Domínguez
NaskonomoFrancisco Serrano y Domínguez
Naskiĝo17-an de decembro1810 (1810-12-17)
en Isla de León
Morto26-an de novembro1885 (1885-11-26) (74-jaraĝa)
en Madrido
Lingvojhispanavd
ŜtatanecoHispanioRedakti la valoron en Wikidatavd
Alma materSeminary of Bergara(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
PartioLiberal Union(en)Traduki
Constitutional Party(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
SubskriboFrancisco Serrano
MemorigiloFrancisco Serrano
Familio
Edz(in)oAntonia Domínguez y Borrell(en)Traduki(1850–1885)Redakti la valoron en Wikidatavd
AmkunuloAntonia Domínguez y Borrell(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
InfanojFrancisco Serrano y Domínguez(en)Traduki
 (Antonia Domínguez y Borrell(en)Traduki)
Leopoldo Serrano y Domínguez(en)Traduki
 ( )
Ventura Jacinta Serrano y Domínguez(en)Traduki
 (Antonia Domínguez y Borrell(en)Traduki)Redakti la valoron en Wikidatavd
ParencojJosé López Domínguez(mul)Traduki (nevo)
Fernando Díaz de Mendoza y Serrano(en)Traduki (nepo)Redakti la valoron en Wikidatavd
Profesio
Okupodiplomato
politikisto
militistoRedakti la valoron en Wikidatavd
Aktiva enMadridovd
 
Postenoj
Postenojŝtatestro de Hispanio(1874–1874)
President of the Council of Ministers(en)Traduki(1874–1874)
President of the Republic of Spain(en)Traduki(1874–1874)
Regent of Spain(en)Traduki(1872–1872)
Regent of Spain(en)Traduki(1871–1871)
Regent of Spain(en)Traduki(1869–1871)
Regent of Spain(en)Traduki(1868–1869)
ambasadoro
Member of the Congress of Deputies(en)Traduki
Governor and Captain General of Cuba(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
 
Honorigoj
Honorigojvd
 
Membrecoj
MembrecojReal Academia de Nobles y Bellas Artes de San Luis(en)TradukiRedakti la valoron en Wikidatavd
vdFonto:Vikidatumoj
vdr

Francisco SERRANO y Domínguez (San Fernando, 17a de decembro1810 -Madrido, 25a de novembro 1885), duko de la Torre kaj graf-edzo de San Antonio, estishispanamilitisto kajpolitikisto kiu posteniĝis kielregento de la reĝlando,ĉefministro kaj lasta prezidanto de laUnua Hispana Respubliko.

Biografio

[redakti |redakti fonton]

Li naskiĝis ĉeKadizo dum lia patro, liberala militisto, partoprenis en laKortumo de Kadizo. Li eniris en la militista kariero estante nur 12-jaraĝa. Serrano partoprenis elstare en laUnua Karlisma Milito, estis helpisto de la generalo Espoz y Mina dum la jaro 1835, kaj de sia patro ĉefgeneralo en Katalunio, ekde la jaro 1836. En 1839, li jam estis kolonelo, kaj la sekvan jaronbrigad-generalo.

Li ekkarieris enpolitiko en julio 1839 kiel deputito el Malago kaj laŭlonge de longa kariero li ofte ŝanĝiĝis el unu tendenco al alia depende de la cirkonstancoj. Ekde septembro1840 li kunlaboris kun la generaloBaldomero Espartero, sed tri jarojn poste, estante Ministro pri Milito, li aliĝis al la movado estrita de la generaloRamón María Narváez kiu elpostenigis Espartero kiel regento.

Epoko deIsabel la 2-a

[redakti |redakti fonton]
Isabel la 2-a en 1852, kun sia filino Isabel, portreto deFranz Xaver Winterhalter,Reĝa Palaco de Madrido; tuj post la kriza fino de la rilato kun Serrano.

Tiutempe Serrano iĝisfavorito de la reĝinoIsabel la 2-a, kiu en 1843 estis deklarita plenkreska estante nur dektri-jaraĝa kaj post tri jaroj estis edzinigita al sia kuzo la infantoFrancisco de Asís. Lia rilato kun la reĝino preskaŭ rezultis en institucia krizo, ĝis en 1848 revenis Narváez, kaj la registaro deJoaquín Francisco Pacheco repacigis la reĝinon kun ŝia edzo kaj elpovigis Serrano, kiu estis sendita kiel kapitan-generalo alGranada, sed tuj li retiriĝis el la publika vivo dum kelkaj jaroj. Dume li vojaĝis al Rusio, kie li studis ties militorganizadon, kaj estante 40-jaraĝa li edziĝis al sia kuzino Antonia Micaela Domínguez y Borrell deknaŭ-jaraĝa, grafino de San Antonio, kun kiu li havis kvin filoj.

En 1854 li apogis insurekcion nomitaVicalvarada, apogante la revenon de la generalo Espartero; poste li estis ambasadoro de Hispanio en Parizo. Inter 1856 kaj 1868, li kontribuis al la formado de la politika partioUnión Liberal, estrita de la generaloLeopoldo O'Donnell, dum kies regado li estis Kapitan-Generalo de Kubo inter 1859 kaj 1862. Tie li riĉiĝis permesantesklavkomercon, kaj kontribuis al kreado de politika tendenco en la insulo kiu kunigis la apartenon al Hispanio kun la aŭtonomecon ostulitan de kubanoj, sed tio malsukcesis pro la registara sinteno kontraŭ tiaj ebloj. En 1867, post la morto de O'Donnell, li atingis la politikan estrecon de laUnión Liberal. Tiam per nova politika ŝanĝo, partoprenis en konspirado por eltronigi la reĝinon, alproksimiĝinte al progresistoj, estritaj de la generaloJuan Prim, kaj al demokratoj, pro kio li estis ekziligita al Kanarioj.

Demokratia Jarseso

[redakti |redakti fonton]

En 1868 li estris, kun Prim kajJuan Bautista Topete, revolucion (nomitaLa Gloriosa) kiu ja elpostenigis la reĝinon, ĉefe pro la militista venko en la batalo de Alcolea de la 28a de septembro. Li ricevis komision por formado de Provizora Registaro, kiu estis konstituita la 8an de oktobro.

La Ministraro de Hispanio kunside en1869.Laureano Figuerola,Sagasta,Ruiz Zorrilla,Prim, Francisco Serrano y Domínguez,Topete,Adelardo López de Ayala,Antonio Romero Ortiz kaj Lorenzana (foto de J. Laurent).

En la 25a de februaro 1869 li iĝis ĉefministro kaj post la proklamo de la Konstitucio de 1869 la Konstitucifara Parlamento igis lin regento de la Reĝlando. Je la alveno deAmadeo de Savojo, li iĝis denove ĉefministro en 1871 kaj 1872. Li enplektiĝis en negocado kun karlistoj ĉe Amorebieta, pro kio ricevis fortan opozicion. Post la proklamo de laUnua Hispana Respubliko li ekziliĝis en Francion, post nova malsukcesa insurekcio.

En 1874 li revenis al Hispanio tuj antaŭ lapuĉo de la generaloManuel Pavía, kaj tuj poste li akceptis la postenon de ĉefministro de la Respubliko, dissolvis la respublikan parlamenton en 1874, kaj starigis specon de respublika diktaturo de koncentrigo de tendencoj konservativaj kun liberalaj aspiroj. Li regis per la Konstitucio de 1869, nome la unua demokrata konstitucio funkcianta en Hispanio. Serrano finis lakantonisman ribelon kaj la karlisman militon venkante super la sieĝo de Bilbao en 1874. Sed la dekadenco de la respublikaj politikistoj estis malfermante la vojon por laBurbona restaŭrado en Hispanio, kio okazis fine de decembro 1874 pere de la "pronunciamiento" de Martínez Campos en Sagunto. La politika kariero de Serrano venis al sia fino.

Bibliografio

[redakti |redakti fonton]
  • Francisco Serrano y Domínguez, Juan Chinchilla,Defensa de los duques de la Torre, Tip. de Hernández, 1883
  • Melchor Pardo, 'Anales de la guerra civil: España desde 1868 a 1876', Vol. 1, Astort Hnos. (eld.), 1875
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Francisco_Serrano&oldid=9001705"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp