Pro siaj transmaraj departementoj aŭ teritorioj dispelitaj tra la diversaj oceanoj, Francio posedas la duan plej vastanEkskluzivan Ekonomian Zonon (EEZ) en la mondo, kun ĉirkaŭ 11.305.000 km², nur iomete malantaŭUsono (11.351.000 km²) sed antaŭ la EEZ deAŭstralio (8.232.000 km²). La EEZ de Francio inkludas proksimume 8% de la tutaj EEZj en la mondo, kvankam lalandareo de la Franca Respubliko atingas nur 0,45% de la tuta landareo de la mondo.
Danke al sia eŭropa landareo de 544.435 km² (aŭ 675.417 km² kun la transmaraj teritorioj), Francio estas la tria plej vasta ŝtato enEŭropo, postRusio kajUkrainio. De nordo ĝis sudo aŭ de okcidento ĝis oriento, Francio etendiĝas sur 1000kilometroj. Ĝi disponas pri kvar marbordoj (entute 3427 km) ĉe laNorda Maro, laManika Markolo,Atlantiko kajMediteraneo.
Plejmulto el la regionoj konsistigantaj nunan Francion estis unuigita en507 deKlodvigo la 1-a, kiu sukcesis trudi frankan potencon (aŭregnum francorum) al la aliaj triboj, precipeAlemanoj,Burgundoj kaj eĉ kelkajVisigotoj norde de laPireneoj. Tiu «franka reĝlando», tiam ankoraŭ nomita Gaŭlio, detempe de tiu periodo, ĉiam konservis ĝian idealon de unueco kaj ĝian romian kulturon. Tamen la teritorio estis multfoje dividita kaj denove kunigita, okaze de la hazardaj heredaĵoj aŭ geedziĝoj en lamerovida dinastio. La ĉefaj partoj de la reĝlando, sendependaj de tempo al tempo, estisNeŭstrio (Pariza Regiono),Aŭstrazio (ĉirkaŭMetz),Burgonjo (kunChâlons-en-Champagne kielĉefurbo) kajAkvitanio (kunBordeaux).
La posteuloj de Karolo, la Karolidoj, regis la estontan francan teritorion ĝis987, kiam ladukoHugo Kapeto estis kronita kiel la unua oficialareĝo de Francio. Tio signis komenciĝon de nova dinastio, nome laKapetidoj. La Kapetidoj progrese pligrandigis la reĝan teritorion ekde laPariza Regiono, konstante kontraŭbatalante la ambiciojn de la plej potencaj feŭdaj landsenjoroj, precipe la senjoroj deAnĵuo. Tiuj ĉi akiris vastan teritorion, kiu etendiĝis ekdeAkvitanio ĝisAnglio, kun reĝoj kielRikardo la 1-a. Nur danke al la francavenko de Bouvines en1214 povisFilipo la 2-a retrudi respektindan francan potencon.
Post paca kaj prospera13-a jarcento, la rekta kapetida dinastio abrupte formortis, kiam la tri filoj deFilipo la 4-a vice reĝis kaj mortis sen reĝidoj. La novadomo de Valois, proksimaj parencaroj de la Kapetidoj, estis kontestita de laangla reĝoEduardo la 3-a, kiu estis la nepo de Filipo la 4-a per sia patrinoIzabelo de Francio: tiu malkonsento kaŭzis la longedaŭranCentjaran Militon, kiu daŭris ekde1337 ĝis1453. La fama junulinoJohana de Arko, post kiam ŝi laŭdire aŭdis misterajn voĉojn, kontaktis la feblan reĝonKarlo la 7-a kaj sukcesis liberigi simbolegajn urbojn kielOrléans aŭReims. Kvankam ŝi finfine estis bruligita sur ŝtiparo en1431, ŝia aventuro grande faciligis la finon de la milito en1453.
Post la murdo deHenriko la 3-a fare de fanatikamonaĥo en1589, la domo de Valois formortis. La nova reĝo,Henriko la 4-a, estis eksprotestanto kaj li deviskatolikiĝi por fariĝi reĝo. Lia reĝeco markis la komenciĝon de novadinastio, nome laBurbonoj. Kun la helpo de sia fidela ministroSully, Henriko la 4-a sukcesis plifortigi sian reĝlandon post la dolora periodo de la religiaj militoj. Kiam li estis murdita en1610 deFrançois Ravaillac, lia filoLudoviko la 13-a heredis potencan kaj prosperan teritorion. Tamen Ludoviko estis relative senvola, kaj plejmulto el la politikaj aferoj estis do fakte traktitaj de lia potencega ĉefministro, lakardinalo Richelieu, kiu sukcese kvietigis la plej tumultemajn senjorojn.
La filo de Ludoviko la 13-a,Ludoviko la 14-a, fariĝis reĝo de Francio en1643, sed lia patrinoAnno de Aŭstrio regadis ĝis la7-a de septembro1651, kiam la francaj instancoj agnoskis, ke la reĝo estis nun sufiĉe aĝa por ekregi. La reĝeco de Ludoviko la 14-a estis kaj glora kaj malfacila periodo por Francio. La multaj militoj ordonitaj de tiu ĉiopova monarko, ekzemple laSukceda Milito de Hispanio (1701-1714), ja ebligis grandege plifortigi la francan influon enEŭropo per la gajno de novaj teritorioj ĉe laPireneoj, laRejno aŭ ĉeNordo-Kaleza Markolo. Plie, Ludoviko la 14-a definitive submetis la francan nobelaron kaj kunvenigis ĝin en la novakastelo de Versajlo, kie li povis efike prigardi ĝin. Tamen, la grandiozeco de la reĝa kortego forte kontrastis kun la mizereco de la loĝantaro.
La francoj estis do iel malpezigitaj, kiamLudoviko la 15-a, pranepo de la antaŭulo, ricevis la kronon en1715. Malgraŭ katastrofaj malsukcesoj alilande, ekzemple kun la perdo de la francaj kolonioj enKanado kajHindio post laSepjara milito (1756-1763), la reĝado de Ludoviko la 15-a estis precipe prestiĝa kulture kaj beletre, danke al kelkaj spritegaj pensuloj kielVoltaire,Rousseau,Montesquieu,Diderot kajd'Alembert. Ĉiuj tiujfilozofoj havis gravan influon sur la ĉefideologioj de laFranca Revolucio.
Kvankam Francio estis finfine unu el la venkintoj de laUnua kajDua Mondmilitoj, la lando kaj la popolo grandege suferis pro la bataloj.
LaBatalo de Francio, konata ankaŭ kiel Falo de Francio, estis la invado de Francio kaj de la Malaltaj Landoj dum laDua Mondmilito fare deNazia Germanio. En la ses semajnoj el 10a de Majo 1940, Germanaj fortoj venkis super fortojn de Aliancanoj pere de mov-operacoj kaj konkeris Francion, Belgion, Luksemburgion kaj Nederlandon, metante finon al la teraj operacioj en la Okcidenta Fronto ĝis la 6a de Junio 1944. Italio eniris en la militon la 10an de Junio 1940 kaj invadis Francion tra la Alpoj. Laarmistico de la 22a de Junio 1940 estas la nomo de interkonsento por batalĉeso inter la aŭtoritatoj de la germana Tria Regno kaj la reprezentantoj de la franca registaro de la marŝalo Pétain. Dum lagermanaokupaciado de norda Francio (1940-1944), la sudorientaj teritorioj estis regitaj demarŝalo Philippe Pétain, kiu starigis la famaĉan, germanfavoranreĝimon de Vichy, tiel foriginte la Trian Respublikon.
Kvankam tio povas surprizi, Francio, lando kie verŝajne troviĝas la plej granda nombro dablazonoj, ne plu havas oficialan heraldikaĵon. Ĝia nura oficialasimbolo estas (laŭ artikolo 2a de la konstitucio de la4a de oktobro1958) ĝia "blua, blanka, ruĝa"flago, sed kiu ne konsistigas respondan blazonon (kiu blazoniĝus: trionigita palise el lazuro, arĝento kaj gorĝo.)
Historie, la blazono de Francio estis tiu de la francaj reĝoj,el lazuro semita de lilioj el oro ekdeKlodvigo la 1-a, (sed certigita nur de 1211) "reduktita" en la jaro 1375 alel lazuro kun tri lilioj el oro.
LaFranca revolucio de 1789, malblazonema, forgesigis tiun heraldikaĵon kaj iniciatis la trikoloran flagon.
La Unua Imperio reaktualigis heraldikon, kajNapoleono la 1-a redonis blazonon al Francio, kunaglo kiel ĉefa bildo – memore al la Romia Imperio – dum lia nepo,Napoleono la 3-a, pligravigis la abelojn por la Dua Imperio.
Fine de Dua Imperio en 1870, Francio oficialene plu havas blazonon. En la jaro 1912, duonoficialiĝis kreaĵo de la skulptisto Jules-Clément Chaplain. Tiu bildo pluvivis kiel simbolo de la Franca Respubliko danke al peto deUnuiĝintaj Nacioj en la jaro 1953, kiu deziris ornami la kunvensalonon per paneloj kun la oficialaj insignoj de ĉiuj ŝtat-membroj. Oni petis la artiston Robert Louis zorgi pri tio, kiu nur iom plibonigis la bildon de Chaplain. Tiu ĉi bildo plu vivas kiel simbolo de la Franca Respubliko nur sur la kovrilpaĝo de la francaj pasportoj. Multajn pli malpli fantaziajn bildojn oni proponis, sed ĝis nun restas la demando: "kiun blazonon por Francio?"
La regionoj estas sube dividitaj en 101departementoj (Départements), plejofte numeritaj laŭalfabete. Ĉiu regiono enhavas almenaŭ du departementojn, escepte de la kvin transmaraj regionoj kiu enhavas nur unu, samnoman departementon (Départements d'Outre-Mer aŭDOM):referendumo okazis endecembro2003 pri la forigo de tiu malgracia, dukapa DOM/ROM sistemo, sed la propono estis malakceptita de la transmaraj balotantoj.
La departementoj estas krome subdividitaj en 342arondismentoj (Arrondissements) kaj en 4035kantonoj (Cantons). Laste sed ne balaste, la36.682 komunumoj konsistigas la plej multnombrajn kaj la plej bazajn administraciajn dividojn.
Male de la arondismentoj aŭ de la kantonoj, kiuj nur havas formalajn administraciajn funkciojn, la regionoj, departementoj kaj komunumoj ĉiuj posedas lokajn asembleojn: laRegiona Konsilio (Conseil régional) ĉe la regiono, laDepartementa Konsilio (Conseil départemental) ĉe la departemento kaj lamunicipa konsilio (Conseil municipal) ĉe la komunumo. La kongruaj lokaj ekzekutivoj estas respektive la prezidento de la Regiona Konsilio, la prezidento de la Departementa Konsilio kaj laurbestro. La ŝtataj interesoj estas finfine reprezentataj kaj defendataj de laregiona prefekto ĉe ĉiu regiono, de laprefekto ĉe ĉiu departemento kaj de lasubprefekto ĉe ĉiu arondismento.
Ekde1982, ampleksa sencentralizo de iamaj ŝtataj prerogativoj grandege plivastigis la potencon de la lokaj instancoj. Regionoj, ekzemple, ĉefe prizorgasekonomian disvolviĝon, profesian formadon aŭturismon. La departementoj estas komisiitaj de plejmulto el la sociaj financhelpoj, kaj la komunumoj havas respondecon por la kreaĵo kaj la subtenado de la lokaj, bazaj servoj.
Foje oni konsideras pli kulture ol administracie apartajn areojn kiel Norda Francio,Suda Francio ktp.
Tiu mapo montras ĉiujn francajn transmarajn teritoriojn.
Ekzistas ankaŭ aliaj transmaraj teritorioj, kiuj estas nekdepartementoj nekregionoj, sed konformiĝas al esceptaj statutoj. Ekdekonstitucia revizio en2003, oni povas klasifiki ilin laŭ tri kategorioj:
Fine,Nov-Kaledonio konstituas tute apartan kategorion: ekde la interkonsento deNoumeo (1998), la Nov-Kaledonianoj profitas el esceptegaj reguloj kiel lokala civitaneco aŭ lokaj leĝoj.Referendumo pri la estonto de la insulo okazos normale ĉirkaŭ 2013.
Lingvoj kaj dialektoj iam parolataj en FrancioEpizodo depodkastoKern.punkto pri la lingva politiko en Francio
En Francio sole lafranca lingvo, internacia lingvo ekde la 17-a jarcento, estas oficiala, sed en la lando la popolo parolis diversajn lingvojn kiuj pli malpli tendencis malaperi ekde kiam la franca fariĝis laoficiala lingvo post laRegularo de Villers-Cotterêts en 1539, kaj precipe dum la 20a jarcento pro trudo de la franca en la lernejoj, hegemonio de la franca en la amas-komunikiloj, fakta malpermeso de la “regionaj” lingvoj kaj diversaj sociaj fenomenoj (kiaj ekzemple: hontigo, malsupera sento). Nun laŭ la regionoj la dialektoj kaj lingvoj estas malaperintaj aŭ malaperantaj, komprenataj de nur parto de la loĝantaro kaj parolata de ankoraŭ pli malgranda parto, precipe maljunuloj. En ĉiuj regionoj estas movadoj kiuj penas por pluvivigi la regionajn lingvojn.
Laŭ la konstitucio, laPrezidento de la Franca Respubliko (Président de la République) estas balotita rekte per universala voĉdono por kvinjara (antaŭe sepjara) mandato. La 5-a artikolo konfidas al la Prezidento ĝeneralan arbitracian potencon por asekuri la respekton de la konstitucio kaj la regulan, senhaltan funkciadon de la oficialaj instancoj. La Prezidento nomumas la ĉefministron, prezidas la ĉiusemajnan registaran konsilion, komandas lamilitistaron de laFrancaj Armitaj Fortoj kaj prizorgas internaciajntraktatojn. Li plie rajtas disigi la Nacian Asembleon, iniciatireferendumojn aŭ eĉ alproprigi al si esceptajn potencojn en okazo de serioza krizo. La Prezidento loĝas ĉePalaco Elizeo.
Laĉefministro (Premier ministre) estas elektita de la Prezidento, devige laŭ la politika plimulto ĉe la Parlamento: povas do okazi, ke la Prezidento devu nomumi iun el malsamapolitika partio. Tia situacio estas relative ofta, ekzemple kun PrezidentoJacques Chirac kaj ĉefministroLionel Jospin ekde la asemblea disigo de1997 ĝis2002. Tio estas ironie kromnomita «kunloĝeco» (cohabitation) de la Francoj. La precipa tasko de la ĉefministro rilatas al la direktado de laregistaro: li, akorde kun la Prezidento, devas nomumi laministrojn kaj sekve kunordigi la registaran agadon. La ĉefministro, ĝis la Kvara Respubliko, estis anstataŭe nomita «Konsiliprezidento». Li loĝas ĉeHotelo Matignon.
Demokratia parlamenta reĝimo—duĉambra parlamento (Nacia Asembleo kaj Senato) kaj "dukapa" ekzekutivo (Prezidento de la Respubliko kaj Ĉefministro). Multe de laĉefuloj venas de ENA (Nacia Lernejo pri Administrado) -- laénarques (enarkoj).
Konstitucio: adoptita de la franca popolo per referendumo la 28-an de septembro1958, promulgita la 4-an de oktobro1958—ĝi estigis la nuna Franca Respubliko Kvina.
En Francio ĉirkaŭ 76% de la loĝantaro vivas enurboj. La kresko de la loĝantaro estis taksata je 0,38%, kio konsistas el la naskokvanto de 1,227% de la tuta loĝantaro, aldona migra kvanto de 0,066% kaj subtrahita mortokvanto de 0,914%. Ĉirkaŭ 0,451% de francaj beboj mortis, dum la kutima kvanto da beboj naskitaj por virino estas 1,75 (do preskaŭ 2). La mezavivodaŭro estas 78,76 jaroj, dum viroj averaĝe havas 74,85 jarojn antaŭmorte kaj virinoj 82,89 jarojn.[14] La plej multhomaj etnoj en Francio estas la franca (keltolatina), ĝermana, slava, araba, hindoĉina, eŭska kaj kataluna.
Entute, 33% de la francoj estasateistoj, dum 90% de la kredantaj francoj apartenas (almenaŭ oficiale) al lakatolikismo, 2% alprotestantismo, po 1% aljudismo kaj 6% alislamo kaj aliaj religioj.
La franca lingvo estas parolata de 100% de la popolo. Minoritataj lingvoj kun pli ol 500 000 parolantoj estas laokcitana, lagermana, laaraba, laitala, laportugala, laberbera, labretona kaj lakataluna. Ĉirkaŭ 99% de la loĝantaro (99% de la viroj kaj ankaŭ 99% de la virinoj) estas legopovigitaj kaj do kapablas legi (kaj skribi).[15]
Lakulturo de Francio kaj de la franca popolo estis formita pergeografio, per profundajhistoriaj okazaĵoj, kaj de eksterlandaj kaj internaj fortoj kaj grupoj. Francio, kaj aparteParizo, ludis gravan rolon kiel centro de alta kulturo ekde la17-a jarcento, plej elstare porEŭropo, kaj de la19-a jarcento por la tuta mondo. De la fino de la 19-a jarcento, Francio ankaŭ ludis gravan rolon enkino,modo kajkuirarto. La graveco de franca kulturo kreskis kaj malkreskis dum la jarcentoj, depende de ĝia ekonomia, politika kaj armea graveco. Kulturo de Francio hodiaŭ estas markita kaj per grandaj regionaj kaj sociekonomikaj diferencoj kaj de fortaj unuigaj tendencoj. Kiel parto de ilia kuirarto, ranoj kaj malgrandaj ronĝuloj (hamstroj, kobajoj, ktp.) estas konsideritaj kielbongustaĵoj.
La franca ekonomio estas miksamerkata ekonomio, kie laprivata sektoro estas granda, sed la registaro ankaŭ havas gravan parton en la ekonomio. Francio estas unu el la plej fortaj ekonomioj en la mondo, kaj estas membro de la Organizo de Industriigitaj Landoj,G7.
Tra la jaroj, la franca registaro privatigis multajn kompaniojn, parte aŭ plene, kielAir France,France Telecom,Renault kaj pli. Iuj el la plej grandaj kompanioj en la mondo estas francaj, kielAirbus, Renault,Peugeot,Citroën, Orange (France Telecom) kaj pli.
Kiel la plej vizitata lando en la mondo, Francio estas la turisma superpotenco de la mondo, kun 89 milionoj da eksterlandaj turistoj en 2017, el kiuj plej multaj vizitis lafrancan rivieron, lafrancajn alpojn, Parizon kaj laAlzacon.
Ekde la elekto deEmmanuel Macron al la prezidanteco de Francio, Francio lanĉis multajn ekonomiajn reformojn por pliigikonkurencon, kaj antaŭ 2022 la kompania imposto estas planita malpliiĝi de 35% en 2017 al nur 22% en 2022.[16]. Restas ĝenerale peza fiska medio[17].
↑Global Wealth Report. Credit Suisse (Oktobro 2010). Arkivita ella originalo je 9a de novembro 2014. Alirita 27a de oktobro 2014 . “"In euro and USD terms, the total wealth of French households is very sizeable. Although it has just 1% of the world's adults, France ranks fourth among nations in aggregate household wealth – behind China and just ahead of Germany. Europe as a whole accounts for 35% of the individuals in the global top 1%, but France itself contributes a quarter of the European contingent.”.