Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Francesco Gasparini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Francesco Gasparini
Persona informo
Naskiĝo19-an de marto1668 (1668-03-19)
en Camaiore
Morto22-an de februaro1727 (1727-02-22) (58-jaraĝa)
en Romo
Lingvojitala
Okupo
Okupomuzikdirektoro(1701–1713)
muzika teoriisto
muzikologo
dirigento
komponistoRedakti la valoron en Wikidata
vdr

Francesco Gasparini (Camaiore,19-a de marto1661 -Romo,22-a de marto1727) estiskomponisto kaj pedagogoitala.

Vivo

[redakti |redakti fonton]

Gasparini naskiĝis kiel dua el kvin gefiloj de Nicolao kaj Elisabetta Belfiore. Pri lia vivo en Camaiore kaj pri lia unua instruo oni ne scias multe. Verŝajne li studis en sia naskiĝurbo laŭ instruo deBernardo Pasquini kajArcangelo Corelli. En la jaro1682 li jam estis orgenisto ĉe la preĝejo de laMadonna dei Monti enRomo. La27-an de junio1684 li estis dungita ĉe laAccademia Filarmonica di Bologna kielkantisto kaj poste, la17-an de majo1685, kielkomponisto. En la jaro1686 li estis lernanto ĉe la ordenfratuloMichelangelo Gasparini deGiovanni Legrenzi enVenecio. La6-an de decembro de la sama jaro li debutis enLivorno kiel operisto kun la dramoOlimpia vendicata. Malmulte poste li revenis alVenecio, kie li en la jaro1687 eniris, ĉiam kun la frato, kiel violonisto kaj komponisto en la akademio de la palaco de la kardinaloBenedetto Pamphilj kaj en la jaro1689 kiel membro de laCongregazione di Santa Cecilia. Dum tiu periodo enVenecio li renkontisAlessandro Scarlatti. La5-an de junio1701 li estis nomatamaestro di cappella [kapelmajstro] ĉe laOspedale della Pietà. Dum sia restado en la lagunurbo li trafis sur la grandaj Veneciaj komponistoj de la epoko:Giovanni Legrenzi,Antonio Lotti,Carlo Francesco Pallarolo kajAntonio Vivaldi (kiu tiutempe okupis la postenon de violonestro ĉe laOspedale della Pietà). Fine de1713 Gasparini skribis 24lirikajn operojn, antaŭ ĉio por la Teatro Tron di San Cassiano, jaro en kiu li lasis sian postenon en la venezia konservatorio.

Poste li decidis reiri alRomo. Survoje li haltis en variaj Italaj urboj por enscenigi siajn proprajn teatrajn verkojn: li iris alMilano, alReggio Emilia kaj alFlorenco. Li revenis en la eternan urbon en la jaro1716, kie li iĝis komponisto kaj kapelestro de la markgrafoFrancesco Maria Ruspoli, trafante tiel surAntonio Caldara. En1718 li membriĝis laAccademia dell'Arcadia. Sekvajare li ekdeĵoris ĉe la familio Borghese. Ekde1719 ĝis1724 Gasparini dediĉis multajn el siaj komponaĵoj al variaj nobelaj familioj, reprezentitaj plejparte enRomo kaj enTorino. Ekde1725 ĝis la morto li laboris kiel direktisto de la kapelo deSan Giovanni in Laterano.

Konsideroj pri la artisto

[redakti |redakti fonton]

Oni konsideras lin kiel unu el la plej bonajkomponistoj de sia epoko. Lia muziko elmontras sian levatan komponistan kapablon, lertecon kaj kvalito, antaŭ ĉio en lakantatoj. Samajn kvalitojn oni ankaŭ trovas en liaj skralaj komponaĵoj skribitaj per majstreco, en kiuj li aplikas ofte kompleksajn komponteknikojn.

La stilo de siaj teatraj verkoj estas tipa por la epoko, escepte de liaj lastaj verkoj, en kiuj oni observas melodiajn kaj ritmajn trajtojn de la verkoj de la sekvaj generacioj.Li skribis ĉirkaŭ 60operoj, inter kiuj estis la plej famaAmbleto (oAmleto), variaĵo bazita sur laHamlet deWilliam Shakespeare.

Malgraŭ la floranta kompona aktiveco la ĉefa okupado de Gasparini fu la instruado, interalie de renomaj postaj komponistoj kielBenedetto Marcello,Johann Joachim Quantz kajDomenico Scarlatti. Krome li skribis variajn traktaĵojn teoriajn pri la muziko kielL'armonico pratico al cimbalo (gvidlibro pri la realigo de baso kontinua) el la jaro1708, kiun oni reprintis ankaŭ en1839.

Verkoj

[redakti |redakti fonton]

Operoj

[redakti |redakti fonton]

Estas notitaj 61 verkoj de Gasparini; la jaro kaj la urbo rilatas al la unua reprezentadoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Francesco_Gasparini&oldid=8927574"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp