Francesco Feo | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro1691 (1691-01-01) en Napolo |
Morto | 28-an de januaro1761 (1761-01-28) (70-jaraĝa) en Napolo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Reĝlando de Napolo![]() |
Alma mater | Conservatorio della Pietà dei Turchini(en)![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto voĉa instruisto ![]() |
Francesco Feo (naskiĝinta en1691 jeNapolo; mortinta la28-an de januaro1761 enNapolo) estisitalakomponisto.
Francesco Feo, filo de tajloristo, komencis sian kvinjaran edukadon la 3-an de septembro 1704 kiel kotiza lernanto ĉe la „Conservatorio della Pietà dei Turchini“ en Napolo. Lia unua instruisto estis la dua majstro Andrea Basso kaj pli malfrue la unua majstro Nicola Fago. Li studis kune kunLeonardo Leo, Giuseppe de Majo (1697–1771) kaj Niccolò Jommelli.
En 1713 lia unua opero li unuafoje prezentisL’amor tirannico, ossia Zenobia. Karnavalon de 1714 li prezentis laoratorionIl martirio di Santa Caterina. Konatiĝis Feo per sia operserioSiface, re di Numidia por la Teatro San Bartolomeo je Napolo en la jaro 1723.
Post tiuj ĉi sukcesoj Feo ricevis dungitecon ĉeConservatorio di Sant’Onofrio en Capuana. Al liaj lernantoj apartenis Nicola Sabatino, Niccolò Jommelli kaj Gennaro Manna. En la jaro 1739 Feo postsekvis en la posteno deFrancesco Durante ĉe laConservatorio dei Poveri di Gesù Cristo, kie lie restis ĝis 1743.
Feo ne nur ricevis mendojn el Italujo, sed ankaŭ elMadrido kajPrago. Lia lasta opero,Arsace, estis unuafoje prezentata enTorino okaze de la remalfermo de la Teatro Regio en 1740. Lia lasta manskribaĵo estasQuoniam tu solus sanctus por tenoro kaj arĉinstrumentoj el 1760. Feo mortis je la aĝo de 70 jaroj en 1761 je Napolo.
Francesco Feo estis unualinie konata per siajoperoj, oratorioj kaj religiaj dramoj. La plej multaj de ĉi tiuj verkoj devenas el la tempo inter 1720 kaj 1745. krome li komponis multajnkantatojn, ariojn kaj alian religian muzikon, ekzemple multajnmesojn,pasionojn, „Stabat Mater“ kaj larekviemon „Missa defunctorum“ (1718). La remalkovron kaj rean prezentadon meritoplene de laJohano-Pasiono okazigis Lorenzo Ghielmi.[1]