| Franceinfo | |
|---|---|
| Urbo | Parizo |
| Lando | Francio |
| Slogano | «Deux points ouvrez l'info» («Du punktoj malfermitaj informoj») |
| Formato | Temática nacia publika |
| Zono de elsendo | Francio |
| Lanĉita | 1-a de junio1987 |
| Posedanto | Radio France |
| Retejo | www.francetvinfo.fr |
Franceinfo estas publikafrancaradiostacio fondita la1-a de junio1987 fare deRoland Faure kajJérôme Bellay, ĝia unua ĝenerala direktoro ĝis 1989. Ĝi konsistigas parton el la grupoRadio France.
Franceinfo estas radio de daŭra informado. Ĝia principo estas en tagnokta disaŭdigo de aktualaĵoj kaj informoj. En regula interspaco de tempo, je la minutoj 00mn kaj 30mn de la horo, ĵurnalo resumas la momentajn aktualaĵojn en sep minutoj; ĝi disvolvas la ĉefajn informojn sub formo de reporteraĵoj aŭ de intervjuoj. Sekvas, je 15mn kaj 45mn de la horo, rememorigo de la titoloj de la aktualaĵoj kaj, de la minutoj 23 kaj 53 de la horo, diversaj rubrikoj kaj kronikoj. Dumnokte, ĝi dissendas ĵurnalon ĉiun duon-horon kaj kronikojn de la pasinta tago kun muzikaj interrompoj.
La redakcio disponas je reto de konstantaj specialaj senditoj kaj korespondantoj (enLondono,Jerusalemo,Romo,Vaŝingtono,Bruselo,Berlino,Madrido aŭ ankaŭMoskvo), kiujn ĝi dispartigas kunFrance Inter kajFrance Culture.
France Info dispartigas ankaŭ kunRFI, kiu ne apartenas al la grupo Radio France, serion da eksterlandaj korespondantoj, ekzemple enTokio aŭ ankaŭ enAfriko.
Enmetropola Francio, France Info disponas je tri regionaj oficejoj :Liono,Marsejlo kajTuluzo kaj uzas la reton deFrance Bleu por la ceteraj regionoj.
Komplemente, la stacio disaŭdigas kronikojn pri diversaj kampoj de la vivo :literaturo,kuirarto,medicino,komuna havaĵo,sporto,borso,Eŭropa Unio...[1]
Dum la periodo de septembro 2004 ĝis junio 2005, ĝi estis la kvara radiostacio de Francio laŭ nombro de aŭskultantoj kun 9,7 % el la aŭskultantaro, t.e. ĉirkaŭ 4,9 milionoj da aŭskultantoj (laŭ la societo pri sondado Médiamétrie; mediata loka enketo pri 13-jaruloj kaj pli, de lundo ĝis vendredo, de la 5a ĝis la 20a horo). Ĝi estis ankaŭ taksita kiel unu el la tri plej kredindaj radiostacioj en 2004 (laŭ la societo pri sondado Sofres por la semajngazetoLe Point kaj la ĵurnaloLa Croix en januaro 2004), en egaleco kunFrance Inter kajRTL.
La direktoro estis Pascal Delannoy de 1989 ĝis 2002[2], Michel Polacco ekde 2002 ĝis 2007, Patrick Roger de 2007 ĝis 2009 kaj Philippe Chaffanjon ekde 2009[3].
Ĝi estis la unua eŭropa radio, kiu posedis retejon; ĝia inaŭguro okazis en septembro 1995.
En 2002, la skipo de France Info perdis unu el siaj membroj, Julien Prunet, unua blinda ĵurnalisto deRadio France. Fondiĝis la asocio "Lire dans le noir" (Legi en mallumo) memore al li, kaj, en 2009, France Info subtenis la kreon de la premio "Prix Lire dans le noir du livre audio" (Premio Legi en mallumo de la libro).
En aprilo 2007, Patrick Roger transprenis la direktoradon de la stacio[4].
En septembro 2009, Patrick Roger forlasis France Info por fariĝi direktoro de la redakcio de la televida kanalo de daŭra informadoBFM TV. Philippe Chaffangeon, tiam direktoro de la redakcio, anstataŭigis lin en la direktoradon de la stacio[5].
Vidu sub "Identité visuelle" ĉehttp://fr.wikipedia.org/wiki/France_info