Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Franca respublika kalendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca Respublika Kalendaro de 1794, desegnita de Ludoviko-Philibert Debucourt

En la fino de la18-a jarcento enFrancio okazis laFranca revolucio de 1789, kiu aboliciis monarkion kaj feŭdan reĝimon. En fluo de sciencemaj kaj kontraŭreligiaj pensoj, la revolucia registaro decidis anstataŭigi la sistemon de KristanaErao, enkonduki novan kalendaran eraon kaj komenci jarkalkulon de la tago de deklaro de la FrancaRespubliko (22-a de septembro de1792 laŭGregoria kalendaro). Ĉi tiu tago kongruis kun laaŭtunaekvinokso. Tiel, oni nomas tiun kreitan kalendaronFranca respublika kalendaro aŭ ankaŭFranca revolucia kalendaro.

Ekzemple, la1-a de januaro de2000 laŭ lagregoria kalendaro estis la tagoprimidi de la 2-a dekado de Nivozo de CCVII (=207) laŭ la franca respublika kalendaro.

Tiu kalendaro nombras en la jaro 12monatojn, kiujn konsistigas po 30tagoj.Semajnon anstataŭas dekado (décade), entenanta 10 tagojn. Unu monato do konsistas el 3 dekadoj. La sistemo estas verko deGilbert Romme kun helpo deLalande,Delambre,Monge kajLagrange. La nomoj de la monatoj kaj la tagoj estis proponitaj deFabre d'Eglantine, membro deKonvencio, naskita en la sudfranca urboCarcassonne, laŭ devenoj tre pliparte latina:

  • Tiuj de la tagoj laŭlatinlingvaj nombroj:primidi,duodi,tridi,quartidi,quintidi,sextidi,septidi,octidi,nonidi,décadi.
  • Tiuj de la monatoj laŭ la sezonoj, la agrikultura ciklo en eŭropa Francio.

La jaroj estis skribitaj perromiaj ciferoj.

NomoOrdnumeroDaŭro laŭ
Gregoria kalendaro
Signifo de la nomo
Vendemierola 1-a monato22/23 sep - 21/22 oktfr.vendémiaire, de lat.Vindemia -- "rikolto devinberoj"
Brumerola 2-a monato22/23 okt - 20/21 novfr.brumaire, debrume -- "nebula"
Frimerola 3-a monato21/23 nov - 20/22 decfr.frimaire, de lat.frimas -- "frostoj"
Nivozola 4-a monato21/23 dec - 19/21 janfr.nivôse, de lat.nivosus -- "neĝa"
Pluviozola 5-a monato20/21 jan - 18/19 febfr.pluviôse, de lat.pluviosus -- "pluva"
Ventozola 6-a monato19/20 feb - 20/21 marfr.ventôse, de lat.ventosus -- "venta"
Ĝerminalola 7-a monato21/22 mar - 19/20 aprfr.germinal, de lat.germen -- "ĝermo"
Florealola 8-a monato20/21 apr - 19/20 majfr.florial, de lat.floreus -- "florplena"
Prerialola 9-a monato20/21 maj - 19/20 junfr.prairial, de lat.pratus -- "herbejo"
Mesidorola 10-a monato19/20 jun - 18/19 julfr.messidor, de lat.messis -- "grenrikolto" kaj gr.doron -- "doni"
Termidorola 11-a monato19/20 jul - 17/18 aŭgfr.thermidor, de gr.therme -- "varmo" kajdoron -- "doni"
Fruktidorola 12-a monato18/19 aŭg - 16/17 sepfr.fructidor, de lat.fructus -- "frukto" kaj gr.doron -- "doni"

Notu kiel samsezonaj (laŭsezonoj en Francio) monatoj havas komunan sufikson.

La 12 monatoj do konsistis el 360 tagoj. Kvin pliaj tagoj (ses kunsupertago) estis naciaj festotagoj je la fino de la jaro. Komence, ili estis nomatajsans-culottides (laŭsans-culottes, "senkulotuloj" aŭ malriĉaj revolucianoj). Post1795, ili estis nomitaj "komplementaj tagoj".

Inter tiuj, kiuj volis etendi la kalendaron post ĝia oficialigo, estis malklare kiel kalkulisuperjarojn post la jaro XIV.

La Revolucia Kalendaro vivis nelonge. Je la9-a de septembro de1805 ImperiestroNapoleono la 1-a dekretis forlason de la Revolucia Kalendaro profite al reuzo de laGregoria kalendaro, kiu en Francio reefektiviĝis la 1-an de januaro de1806. Tamen de la6-a ĝis la23-a de majo de1871 ĝi revalidis en lapariza ribeladoCommune de Paris.

Riproĉoj

[redakti |redakti fonton]

Ĝi estas tro metropoleca: la nomoj de la monatoj kongruis al sezonaj kaj agrikulturaj cikloj de eŭropa Francio. Ekzemple al la tiamaj francaj kolonioj, ĝi ja tute ne taŭgis.

Lafestotago estasdécadi anstataŭdimanĉo: unu el dek tagoj anstataŭ unu el sep, do tio estas ne nur kontraŭreligia (intence kaj malkaŝe), sed ankaŭ maloftigas la ripoztagojn. Sendube ne hazarde, ĉar multaj el la antaŭaj "Philosophes" (filozofoj) el burĝaj aŭ nobelaj klasoj, ekzempleVoltaire, ofte plendis, ke la kampuloj ne laboris sufiĉe kaj pasis tro da tempo, pro la dimanĉoj kaj aliaj religiaj festoj, "drinkante en la kabaredoj".

Kampara kalendaro

[redakti |redakti fonton]

Ĉe laKatolika Eklezio estas en uzokalendaro de sanktuloj, kiu atribuas al ĉiu tago de la jaro po unusanktulo. Cele nuligi eklezian potencon en nove formata revolucia lando,Fabre d'Eglantine enkondukis Kamparan Kalendaron kiu atribuas al ĉiu tago de la jaro po unu nomo koneksa al kampara ekonomio. Ĉiudekadio portis nomon de agrokultura ilo, ĉiukvintidio portis nomon de animalo, kaj ĉiuj apartaj tagoj portis nomon botanikan.

Monatoj Aŭtunaj

[redakti |redakti fonton]

Vendemiero,Brumero,Frimero:

Vendemiero
(22 septembro – 21 oktobro)
1 22 sepUvo
2 23 sepSafrano
3 24 sepKaŝtano
4 25 sepKolĥikumo
5 26 sepĈevalo
6 27 sepBalzaminaco
7 28 sepKaroto
8 29 sepAmaranto
9 30 sepPastinako
10 1 oktKuvo
11 2 oktTerpomo
12 3 oktHelikrizo
13 4 oktPotirono
14 5 oktRezedo
15 6 oktAzeno
16 7 oktMirabiliso
17 8 oktKukurbo
18 9 oktFagopirumo
19 10 oktSunfloro
20 11 oktVinpremilo
21 12 oktKanabo
22 13 oktPersiko
23 14 oktRapo
24 15 oktAmariliso
25 16 oktBovo
26 17 oktMelongeno
27 18 oktKapsiketo
28 19 oktTomato
29 20 oktHordeo
30 21 oktBarelo
Brumero
(22 oktobro – 20 novembro)
1 22 oktPomo
2 23 oktCelerio
3 24 oktPiro
4 25 oktRuĝa beto
5 26 oktAnsero
6 27 oktHeliotropo
7 28 oktFigo
8 29 oktSkorzonero
9 30 oktSorpujo
10 31 oktPlugilo
11 1 novTragopogono
12 2 novTrapo
13 3 novTerpiro
14 4 novBrusela cikorio
15 5 novMeleagro
16 6 novSukerradiko
17 7 novAkvokreso
18 8 novPlumbago
19 9 novGranato
20 10 novErpilo
21 11 novBakĥariso
22 12 novAzarolo
23 13 novTinktorumo
24 14 novOranĝo
25 15 novFazano
26 16 novPistako
27 17 novTubera latiro
28 18 novCidonipiro
29 19 novSorbuso
30 20 novRulilo
Frimero
(21 novembro – 20 decembro)
1 21 novFiteŭmo
2 22 novFuraĝbeto
3 23 novCikorio
4 24 novMespilgranato
5 25 novPorko
6 26 novValeriano
7 27 novFlorbrasiko
8 28 novMielo
9 29 novJunipero
10 30 novPioĉo
11 1 decVakso
12 2 decKreno
13 3 decCedro
14 4 decAbio
15 5 decKapreolo
16 6 decUlekso
17 7 decCipreso
18 8 decHedero
19 9 decJunipero sabina
20 10 decPikpioĉo
21 11 decSukeracero
22 12 decEriko
23 13 decKano
24 14 decRumekso
25 15 decGrilo
26 16 decPinsemo
27 17 decKorko
28 18 decTrufo
29 19 decOlivo
30 20 decŜovelilo

Monatoj vintraj

[redakti |redakti fonton]

Nivozo,Pluviozo,Ventozo:



Nivozo
(21 decembro – 19 januaro)
1 21 decTorfo
2 22 decAsfalta karbo
3 23 decBitumo
4 24 decSulfuro
5 25 decHundo
6 26 decLafo
7 27 decHumo
8 28 decStala sterko
9 29 decKalia nitrato
10 30 decDraŝilo
11 31 decPlutonita granito
12 1 janArgilo
13 2 janArdezo
14 3 janGrejso
15 4 janKuniklo
16 5 janSiliko
17 6 janMarno
18 7 janKalkoŝtono
19 8 janMarmoro
20 9 janVentola kribrilo
21 10 janGipsoŝtono
22 11 janSalo
23 12 janFero
24 13 janKupro
25 14 janKato
26 15 janStano
27 16 janPlumbo
28 17 janZinko
29 18 janHidrargo
30 19 janKribrilo
Pluviozo
(20 januaro – 18 februaro)
1 20 janDafno
2 21 janMusko
3 22 janPika rusko
4 23 janGalantuso
5 24 janTaŭro
6 25 janLaŭroviburno
7 26 janFomeso
8 27 janMezereo
9 28 janPoplo
10 29 janHakilo
11 30 janHeleboro
12 31 janBrokolo
13 1 febLaŭro
14 2 febAvelarbusto
15 3 febBovino
16 4 febBukso
17 5 febLikeno
18 6 febTaksuso
19 7 febPulmonario
20 8 febSerpeto
21 9 febTlaspio
22 10 febDafno gnidiumo
23 11 febElitrigio
24 12 febBirdeta poligono
25 13 febLeporo
26 14 febVajdo
27 15 febAvelarbo
28 16 febCiklameno
29 17 febKelidonio
30 18 febSledo
Ventozo
(19 februaro – 20 marto)
1 19 febTusilago
2 20 febKornuso
3 21 febBukedo
4 22 febLigustro
5 23 febVirkapro
6 24 febAsarumo
7 25 febAlaterno
8 26 febViolo
9 27 febKapra saliko
10 28 febŜpato
11 1 marNarciso
12 2 marUlmo
13 3 marFumario
14 4 marErisimumo
15 5 marKapro
16 6 marSpinaco
17 7 marDoronicum
18 8 marAnagalo
19 9 marCerefolio
20 10 marĜardena ŝnuro
21 11 marMandragoro
22 12 marPetroselo
23 13 marKokleario
24 14 marLekanteto
25 15 marTinuso
26 16 marTaraksako
27 17 marAnemono
28 18 marAdianto
29 19 marFrakseno
30 20 marPlantilo

Monatoj Printempaj

[redakti |redakti fonton]

Ĝerminalo,Florealo,Prerialo:



Ĝerminalo
(21 marto – 19 aprilo)
1 21 marPrimolo
2 22 marPlatano
3 23 marAsparago
4 24 marTulipo
5 25 marKokino
6 26 marFolibeto
7 27 marBetulo
8 28 marJonkvilo
9 29 marAlno
10 30 marKovilo
11 31 marVinko
12 1 aprKarpeno
13 2 aprMorkelo
14 3 aprEŭropa fago
15 4 aprAbelo
16 5 aprLaktuko
17 6 aprLariko
18 7 aprApio
19 8 aprRafano
20 9 aprAbelujo
21 10 aprJudasarbo
22 11 aprRoma laktuko
23 12 aprHipokastano
24 13 aprEruko
25 14 aprKolombo
26 15 aprLilako
27 16 aprAnemono
28 17 aprVioleto
29 18 aprMirtelo
30 19 aprGreftilo
Florealo
(20 aprilo – 19 majo)
1 20 aprRozo
2 21 aprKverko
3 22 aprFiliko
4 23 aprKratago
5 24 aprNajtingalo
6 25 aprAkvilegio
7 26 aprKonvalo
8 27 aprĈampinjono
9 28 aprHiacinto
10 29 aprRastilo
11 30 aprRabarbo
12 1 majEsparto
13 2 majErisimumo flava
14 3 majLonicero
15 4 majSilkraŭpo
16 5 majSimfito
17 6 majEta sangvisorbo
18 7 majOrkorbo
19 8 majAtriplo
20 9 majRastro
21 10 majArmerio
22 11 majFritilario
23 12 majBorago
24 13 majValeriano
25 14 majKarpo
26 15 majEvonimo
27 16 majŜenoprazo
28 17 majAnkuzo
29 18 majBlanka sinapo
30 19 majPaŝtilo
Prerialo
(20 majo – 18 junio)
1 20 majLuzerno
2 21 majHemerokalo
3 22 majTrifolio
4 23 majAngeliko
5 24 majAnaso
6 25 majCitronmeliso
7 26 majArhenaterumo
8 27 majTurbana lilio
9 28 majTimuso serpiluma
10 29 majFalĉilo
11 30 majFrago
12 31 majBetoniko
13 1 junPizo
14 2 junRobinio
15 3 junKoturno
16 4 junDianto
17 5 junSambuko
18 6 junPapavo
19 7 junTilio
20 8 junForkego
21 9 junCejano
22 10 junKamomilo
23 11 junLonicero
24 12 junGalio
25 13 junTinko
26 14 junJasmeno
27 15 junVerbeno
28 16 junTimiano
29 17 junPeonio
30 18 junĈaro

Monatoj Someraj

[redakti |redakti fonton]

Mesidoro,Termidoro,Fruktidoro:

Mesidoro
(19 junio – 18 julio)
1 19 junSekalo
2 20 junAveno
3 21 junCepo
4 22 junVeroniko
5 23 junMulo
6 24 junRosmareno
7 25 junKukumo
8 26 junŜaloto
9 27 junAbsinto
10 28 junFalĉileto
11 29 junKoriandro
12 30 junArtiŝoko
13 1 julErisimumo ĥeirio
14 2 julLavendo
15 3 julĈamo
16 4 julTabako
17 5 julRuĝa ribo
18 6 julLatiro
19 7 julĈerizo
20 8 julParko
21 9 julMento
22 10 julKumino
23 11 julFazeolo
24 12 julAlkaneto
25 13 julNumido
26 14 julSalvio
27 15 julAjlo
28 16 julVicio
29 17 julTritiko
30 18 julŜalmo
Termidoro
(19 julio – 17 aŭgusto)
1 19 julSpelto
2 20 julVerbasko
3 21 julMelono
4 22 julLolio
5 23 julVirŝafo
6 24 julEkvizeto
7 25 julArtemizio
8 26 julKartamo
9 27 julRubuso
10 28 julAkvumilo
11 29 julPoaco
12 30 julSalikornio
13 31 julAbrikoto
14 1 aŭgBazilio
15 2 aŭgŜafino
16 3 aŭgAlteo
17 4 aŭgLino
18 5 aŭgMigdalo
19 6 aŭgGenciano
20 7 aŭgKluzo
21 8 aŭgKarlino
22 9 aŭgKaparo spinosa
23 10 aŭgLento
24 11 aŭgInulo
25 12 aŭgLutro
26 13 aŭgMirto
27 14 aŭgKanolo
28 15 aŭgLupeno
29 16 aŭgKotono
30 17 aŭgMuelejo
Fruktidoro
(18 aŭgusto – 16 septembro)
1 18 aŭgPruno
2 19 aŭgMilio
3 20 aŭgBazidiomiceto
4 21 aŭgOrdinara hordeo
5 22 aŭgSalmo
6 23 aŭgTuberoso
7 24 aŭgHordeo
8 25 aŭgAsklepiaso siriaka
9 26 aŭgGlicirizo
10 27 aŭgEskalo
11 28 aŭgAkvomelono
12 29 aŭgFenkolo
13 30 aŭgBerberiso
14 31 aŭgJuglando
15 1 sepTruto
16 2 sepCitrono
17 3 sepDipsako
18 4 sepRamno
19 5 sepKalendulo
20 6 sepDorsa korbo
21 7 sepHundorozo
22 8 sepAvelo
23 9 sepLupolo
24 10 sepSorgo
25 11 sepKankro
26 12 sepBigarado
27 13 sepSolidago
28 14 sepMaizo
29 15 sepRonda kaŝtano
30 16 sepKorbo

Filozofie la riproĉoj foras

[redakti |redakti fonton]

La Respublika Kalendaro estas kreaĵo poezieca, dum tiuj, kiuj deziras forĵeti ĝin, rigardas ĝin nur materiisme kaj praktike. Trofrancocentra, maluniversala pro la sezonaj finaĵoj. Eĉ kiam oni tradukas alilingve oni rapide vidigas skeleton. Kontraŭe al la misdiroj multe da homoj daŭre uzas la respublikan kalendaron. La Respublika Kalendaro ne plu uziĝas de ŝtatoj, sed ĝi plu vivas en la koro de miloj da respublikanoj tra la mondo.

Filozofie kaj tevolucie, la Respublika Kalendaro klarigas al homoj la politikan programon ĝis la feliĉa tempo, kiam homaro vivos liberece, egalrajtece kaj fratece.

La jaro komenciĝas aŭtune. Tio simbolas la tempojn post la apero de homoj. Tiuj estas malfortaj fronte al tiom pli armilohavaj bestoj. Estas la tempo kiam poiome ili eltrovas la ilojn, por plibonigi iliajn vivojn kaj protektiĝi.

Tuj poste vintras. Kelkaj homoj perforte premas la homaron. Ili mortigas kiam deziras, ili eltrovas la diojn por plibone trudi iliajn fileĝojn kaj tirani la kontraŭulojn. Samtempe ili kreis popolojn, naciojn kaj kapitalismon.

Altempas printempo. Homoj pli kaj pli instruiĝas, pripensas. Homoj ekpensas pri feliĉa tempo. Ili kreas Respublikon. Ili administras de asembleoj. Ili celas vivi. La tiranoj, la reĝoj, la diktatoroj venkiĝas de popoloj.

Fine la somero varmigas kaj nutras la novan tempon. La homaro grenrikoltas, uzas la sunenergion kaj nutras de la fruktoj, kiujn ĝia laboro ofertas.

Kiam oni komprenas tiel la Respublika kalendaro, oni ne plu forĵetas ĝin pro sezoneco.

La altagiĝo eblas

[redakti |redakti fonton]

La skemo de la respublika kalendaro estas :

12 monatoj kaj 5 aŭ 6 kromtagoj. Pro la revolucia vojo, la nomoj de monatoj estas : Vinrikolterao, Brumerao, Prujnerao, Neĝomuzo, Pluvomuzo, Ventomuzo, Ĝermovalo, Florovalo, Herbaĵovalo, Grejnrikoltoro, Varmoro, Fruktoro k Senkulotulfestoj.

Ĉiu monatoj enhavas 30 tagojn kaj dividiĝas po 3 grupoj de dek tagoj. Ĉiu tago memorigas pri vegetaĵo, mineralo, besto por la kvina tago de la tagdeko, kaj ilo por la lasta tago de la tagdeko. Estas tiuj informoj, kiujn oni povas adapti al la loko, al la kulturo. Sciante ke neniam estos nomo de konatulo aŭ difestoj. Tiu kalendaro nepre estas laika.

Influo de la kalendaro

[redakti |redakti fonton]

Vortoj el la kalendaro aperas plurloke:

Literaturo

[redakti |redakti fonton]
  • Emanuelo Arbaro, «Artefarita kalendaro: La franca revolucia kalendaro»,Umujo 7 (januaro 2018), p. 3-5 (legu rete).

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
  • Dekuma horloĝo
    Dekuma horloĝo
v  d  r
Franca respublika kalendaro
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Franca_respublika_kalendaro&oldid=9076452"
Kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp