Franclingvio estas la nomo de la aro da landoj kaj regionoj de la mondo, kie la franca lingvo estas parolata (oficiale,denaske, aŭ kiel dua lingvo). LaŭInternacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF), almenaŭ ĉi tiuj landoj havis pli ol 4 milionojn da franclingvanoj en 2014[3]:
Kono de la franca en laEŭropa Unio kaj kandidataj landoj[4]
Parolata de 19.71% de la loĝantaro de laEŭropa Unio, la franca estas la tria plej amplekse parolatagepatra lingvo aŭ eksterlanda (dua) lingvo en EU post laangla kaj lagermana[5][6].
EnBelgio, la franca estas la oficiala lingvo deValonio (eksklude parton de la Orientaj Kantonoj (Eupen-Malmedy), kiuj estas german-parolantaj) kaj unu el la du oficialaj lingvoj — kun lanederlanda — el laBrusela Ĉefurba Regiono, kie ĝi estas parolata de la majoritato de la loĝantaro ofte kielunuaranga lingvo[8].
La franca estas unu el la kvar oficialaj lingvoj deSvisio (kun lagermana, laitala kaj laromanĉa) kaj estas parolata en la okcidenta parto de Svisio, nomeRomandio, el kioĜenevo estas la plej granda urbo. La lingvaj dividoj en Svisio ne nepre koincidas kun la politikaj administraciaj subdividoj, kaj kelkajkantonoj havasdulingvan statuson: por ekzemplo, urboj kielBielo kaj kantonoj kielValezo,Friburgo kajBerno. La franca estas la gepatra lingvo de ĉirkaŭ 23% de la svisa loĝantaro, kaj estas parolata de ĉirkaŭ 50%[9] de la loĝantaro.
La franca estas ankaŭ oficiala lingvo deMonako kajLuksemburgio, same kiel en laAostvala regiono deItalio, dum la franclingvaj dialektoj restas parolataj de minoritatoj en laManikinsuloj. Ĝi estas parolata ankaŭ enAndoro kaj estas la ĉefa lingvo post lakataluna enEl Pas de la Casa. La lingvo estas instruata kiel unuaranga dua lingvo en la germanaland deSarlando, kie la franca estas instruata elantaŭ-lernejo kaj ĉirkaŭ 43% de civitanoj povas paroli la francan[10][11].
En malhelblua koloro landoj kutime konsiderataj parto de Francparolanta Afriko. Ties loĝantaro estis de 430.5 milionoj en 2019[12], kaj oni antaŭvidas ke tio atingos inter 845 milionoj[13] kaj 866 milionoj[12] en 2050. En helblua koloro landoj ofte konsiderataj parto de Francparolanta Afriko. En malhelverda koloro landoj kiuj ne estas francparolantaj sed estas membroj aŭ observantoj de laOIF.
La majoritato de la tutmonda franc-parolanta loĝantaro vivas en Afriko. Laŭ informo de 2007 fare de la "Organisation Internationale de la Francophonie", ĉirkaŭkalkulitaj 115 milionoj da afrikanoj en 31 francparolantaj landoj povas paroli la francan ĉu kielunua aŭ kieldua lingvo[14]. Tiu cifero ne inkludas la parolantojn de ne-francparolantaj afrikaj landoj kiuj lernis la francan kielfremda lingvo[14]. Pro la starigo de Francio en Afriko, oni esperas, ke la totala franc-parolanta loĝantaro tutmonde atingos 700 milionojn da personoj en 2050[15]. La franca estas la plej rapide kreskanta lingvo en la kontinento (laŭ terminoj de oficiala aŭ fremda lingvo)[16][17].La franca estas ĉefa dua lingvo en Afriko, sed ĝi iĝis unua lingvo en kelkaj urbaj areoj, kiel en la regiono deAbiĝano,Ebur-Bordo[18] kaj enLibreville,Gabono[19]. Ne estas unusola afrika franca lingvo, sed multaj formoj kiuj diverĝis tra kontakto kun variajindiĝenajLingvoj de Afriko[20].
Sub-Sahara Afriko estas la regiono kie la franca lingvo plej verŝajne estos etendiĝanta, pro la disvastigo de edukado kaj rapida populacikresko[21]. En Afriko estas kie la franca lingvo plej evoluis en la ĵusaj jaroj[22][23]. Kelkaj surlokaj formoj de franca en Afriko povas esti malfacile kompreneblaj fare de francaj parolantoj el aliaj landoj[24], sed verkitaj formoj de la lingvo estas tre rilataj al tiuj de la cetero de la franc-parolanta mondo.
La"arrêt" ŝildoj (franca por "halto") estas uzataj enKanado dum la anglalingva vortostop, kiu estas ankaŭ valida franclingva vorto, estas uzata en Francio kaj en aliaj franc-parolantaj landoj kaj regionoj.
La franca estas la dua plej ofta lingvo enKanado, post laangla, kaj ambaŭ estas oficialaj lingvoj je federacia nivelo. Ĝi estas la unua lingvo de 9.5 milionoj da personoj aŭ 29% kaj la dua lingvo por 2.07 milionoj aŭ 6% de la tuta loĝantaro de Kanado.[25] La franca estas la nura oficiala lingvo en la provincoKebekio, estante gepatra lingvo de ĉirkaŭ 7 milionoj da personoj, aŭ preskaŭ 80% (Popolnombrado de 2006) de la provinco. Ĉirkaŭ 95% de la parolantaro de Kebekio parolas la francan ĉu kiel unua ĉu kiel dua lingvo, kaj por kelkaj kiel tria lingvo. Kebekio estas ankaŭ hejmo de la urboMontrealo, kiu estas la 4a plej granda franc-parolanta urbo en la mondo, laŭ nombro de parolantoj de unua lingvo.[26]Nov-Brunsviko kajManitobo estas la nuraj du oficiale dulingvaj provincoj, kvankam la plena dulingvismo estas aprobita nur en Nov-Brunsviko, kie ĉirkaŭ unu triono de la loĝantaro estas francparolanta. La franca estas ankaŭ oficiala lingvo de ĉiuj el la teritorioj (Nordokcidentaj Teritorioj,Nunavuto, kajJukonio). El tiuj tri, Jukonio havas plej francparolantoj, kio enhavas ĝuste sub 4% el la loĝantaro.[27] Krome, kvankam la franca ne estas oficiala lingvo enOntario, nome la leĝoLoi sur les services en français aŭFrench Language Services Act sekurigas, ke la provincaj servoj estas disponeblaj en la franca lingvo. Tiu "Act" aplikiĝas al areoj de la provinco kie estas gravaj francparolantaj komunumoj, nome en Orienta kaj Norda Ontario. Aliloke, konsiderindaj franc-parolantaj minoritatoj troviĝas en suda Manitobo,Nov-Skotio,Princo Eduardo kaj la DuoninsuloPort-au-Port enNovlando kaj Labradoro, kie la unikaNovlanda Franca dialekto estis historie parolata. Pli malgrandaj aroj da francparolantoj ekzistas en ĉiuj aliaj kanadaj provincoj. La urboOtavo, nome kanada ĉefurbo, estas fakte dulingva, kiel aliflanke de rivero el Kebekio, antaŭ grandurboGatineau, kaj oni proponas registarajn servojn en franca same kiel en angla.
Franca lingvo disvastigita en Usono. Landoj markitaj en helroza estas tiuj kie 6–12% de la loĝantaro parolas francan hejme; mezroze, 12–18%; malhelroze, ĉirkaŭ 18%.Franc-kreolaj lingvoj ne estas inkluditaj.
Laŭ la Usona Popolnombra Servo (2011), la franca estas la kvara[28] plej parolata lingvo en Usono post laangla, lahispana, kaj laĉina, kiam ĉiuj formoj de franca estas konsiderataj kune kaj ankaŭ ĉiuj dialektoj de ĉina estas simile kombine komprenataj. La franca restas la dua plej parolata lingvo en la ŝtatojLuiziano,Majno,Vermonto kajNov-Hampŝiro. Luiziano estas hejmo de multaj diferencaj francaj dialektoj, kolektive konataj kielLuiziana franca. Laŭ la Usona Popolnombrado de 2000, estas ĉirkaŭ 194,000 personoj en Luiziano kiuj parolas la francan hejme, el kiuj plej el ajna stato se lakreola franca estas ekskludita.[29]Nov-Anglia franca, esence varianto deKanada franca, estas parolata en partoj deNov-Anglio.Misuria franca estis historie parolata enMisurio kajIlinojso (iam konata kielSupra Luiziano), sed ĝi estas preskaŭ formortinta nuntempe.[30] La franca survivis ankaŭ en disaj areoj laŭlonge de laGolfa Marbordo de tio kio estis iamFranca Luiziano, tiel kiel la insulo Mon Louis, Alabamo, kaj DeLisle, Misisipio (el kiuj tiu lasta estis malkovrita de lingvistoj nur en la1990-aj jaroj) sed tiuj variantioj estis akre endanĝeritaj aŭ supozeble formortintaj.
La franca estas unu el la du oficialaj lingvoj deHaitio. Ĝi estas la ĉefa lingvo por skribado, lernejedukado kaj administracia uzado. Ĝi estas parolata de ĉiuj kleraj haitianoj kaj estas uzata en negocaj sektoroj. Ĝi estas uzata ankaŭ por ceremoniaj eventoj kiel nuptoj, gradigoj kaj diservoj. Ĉirkaŭ 70–80% de la landa loĝantaro havas laHaitian kreolon kiel unua lingvo; la cetero parolas la francan kiel unua lingvo. La dua oficiala lingvo estas la ĵus normigitaHaitia kreola lingvo, kiu praktike la tuta landa loĝantaro parolas. La Haitia kreola estas unu el laFranc-kreolaj lingvoj, kaj ĝi prenas la majoritaton de sia vortotrezoro el la franca, kun influoj el okcidentafrikaj lingvoj, same kiel el kelkaj lingvoj de Eŭropo. La Haitia kreolo estas tre rilata al la Luiziana kreolo kaj al la kreolo el laMalgrandaj Antiloj.[31]
La franca estis la oficiala lingvo de la kolonioFranca Hindoĉinio, kiu enhavis teritoriojn kiuj nuntempe estasVjetnamio,Laoso kajKamboĝo. Ĝi plue estas administracia lingvo en Laoso kaj Kamboĝo, kvankam ties influo malpliiĝis en la lastaj jaroj.[34] En kolonia Vjetnamio, ĉefe la elitoj parolis la francan, kaj multaj servistoj kiuj laboris en francaj hejmoj parois francan piĝinon konata kiel "Tây Bồi" (nune formortinta). Post la fino de la Francia regado,Suda Vjetnamio plue uzis la francan en administracio, edukado kaj komerco.[35] Ekde laFalo de Sajgono kaj la malfermo de unuigita vjetnama ekonomio, la franca laŭgrade estis fakte anstataŭigita kiel ĉefa fremda lingvo fare de la angla. La franca tamen plutenas sian kolonian heredon estante parolata kiel dua lingvo fare de la plej aĝaj kaj elitaj loĝantoj kaj nuntempe estas revivigita en altedukado kaj plue estas diplomata lingvo en Vjetnamio. La tri landoj estas oficialaj membroj de la IOF.[36]
Iama Franciamandato,Libano deklarasaraban kiel la nuna oficiala lingvo, kvankam speciala leĝo regulas kiam la franca povas esti publike uzata. La artikolo 11a de la Libana Konstitucio proklamas, ke la "Araba estas la oficiala nacia lingvo. Leĝo determinas la kazojn en kiuj la franca lingvo povos esti uzata".[37] La franca lingvo en Libano estas disvastigita dua lingvo inter libananoj, kaj estas instruata en multaj lernejoj kun la araba kaj la angla. La franca estas uzata en la monbiletoj deLibana liro, sur trafiksignaloj, en la libanajlicencplatoj, kaj en oficialaj konstruaĵoj (kun la araba).
Nuntempe, kaj la franca kaj la angla estas duarangaj lingvoj (helplingvoj) deLibano, kaj ĉirkaŭ 40% de la loĝantaro estas francparolanto kaj 40% angloparolanto.[38] La uzado de la angla estas kreskanta en negocado kaj amaskomunikiloj. El ĉirkaŭ 900,000 studentoj, ĉirkaŭ 500,000 estas aligitaj en francparolantaj lernejoj, ĉu publikaj ĉu privataj, en kiuj la instruado de matematiko kaj sciencaj fakoj estas farita en franca.[39] La nuntempa uzado de la franca varias depende de la regiono kaj de la socia statuso. Unu triono de altlernejaj studentoj edukitaj en franca pluas al altedukado en anglo-parolantaj institucioj. La angla estas lingvo de negocado kajamaskomunikiloj, dum la franca estas elemento de socia distingo, elektita prr sia emocia valoro.[40]
Grava franc-parolanta komunumo estas ankaŭ enIsraelo, ĉefe inter la komunumoj dejudoj devenaj elFrancio,Maroko kajLibano. Multajmezlernejoj proponas studadon de franca kiel fremda lingvo.
LaUAE havas la statuson de observanta ŝtato en laInternacia Organizaĵo de la Franclingvio kajKataro havas la statuson en la organizo kiel asociita ŝtato. Tamen en ambaŭ landoj la franca tute ne estas parolata preskaŭ de neniu en la ĝenerala loĝantaro aŭ eĉ inter la migrantaj laboristoj, sed parolata nur de kelka malgranda minoritato de tiuj kiuj investas en francparolantaj landoj aŭ havas aliajn financajn aŭ familiajn ligilojn. Ilia eniro kiel observanta kaj asociita ŝtatoj respektive en la franclingvia organizo estis helpita de grandskale de iliaj investoj kaj en la Organizo kaj en Francio mem.[41] La statuso de observanta ŝtato en laInternacia Organizaĵo de la Franclingvio havigas al la lando la rajton sendi reprezentantojn al organizaj kunsidoj kaj fari formalajn proponojn al la organizo sed ili ne havas voĉdonrajtojn ene de la IOF.[42] La statuso de asociita ŝtato same ne havigas voĉdonrajtojn ene de la IOF sed asociitaj ŝtatoj povas diskuti kaj revizii organizajn aferojn.[43]
En Franca Polinezio kaj je malpli granda etendo en Valiso kaj Futuno, kie la parola kaj skriba sciaro de la franca lingvo iĝis preskaŭ universala (95% kaj 84% respektive), la franca pli kaj pli tendencas anstataŭigi la indiĝenajn polineziajn lingvojn kiel la plej parolata lingvo hejme. En Franca Polinezio, la procento de la loĝantaro kiu informis, ke la franca estas la lingvo kiun ili plej uzas hejme plialtiĝis el 67% de la popolnombrado de 2007 ĝis 74% de la popolnombrado de 2017.[46][48] En Valiso kaj Futuno, la procento de la loĝantaro kiu informis, ke la franca estas la lingvo kiun ili plej uzas hejme plialtiĝis el 10% de la popolnombrado de 2008 ĝis 13% de la popolnombrado de 2018.[47][49]
Minoritataj regionaj kaj parencaj lingvoj en Francio.
Ĉar la franca estas disigita tra la mondo, ĝi efektive dialektiĝis en kelkaj regionoj, ekzemple en Afriko, en Usono (laakadi-franca lingvo) kaj enKebekio. Aliaj lingvoj parencaj al la franca estas i.a. lapikarda,aostvala (Valdôtain), lavalona kaj laarpitana lingvoj.
Normiga franca lingvo (en franca:le français standard,le français normé,le français neutre [neŭtrala franca] aŭle français international [internacia franca]) estas neoficiala termino por normiga variaĵo de la franca lingvo. Ĝi estas serio da parolaj kaj skribaj formalaj variaĵoj uzataj de edukitaj francparolantoj de kelkaj landoj tra la tuta mondo.
Ĉar la franca estas plurcentra lingvo, la normiga franca enhavas variajn lingvajn normojn (konsistantajn el preskriba uzado). La sintakso, morfologio, kaj ortografio de normiga franca estas klarigita en variaj verkoj pri gramatiko kaj stilo kiel laBescherelle, referenca resumo de verbaj konjugacioj unuafoje kompilita en la 19a jarcento fare de Louis-Nicolas Bescherelle el Francio, kajLe Bon Usage verkita en la 20a jarcento fare de la belga gramatikisto Maurice Grevisse.
En Francio, la normiga franca estis bazita sur la prononco kaj vortotrezoro uzataj en la formalaj niveloj de la franca en Ĉeflanda Francio kaj partikulare en la areo deParizo, pro kio foje oni parolas pri laPariza franca, kielsinonimo de la normiga franca lingvo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloKanada franca.
Kanada franca, en anglaCanadian French kajfrancefrançais canadien, estas la Franca lingvo parolata enKanado. Ĝi inkludas multajn variaĵojn, el kiuj la plej elstaraj estas laKebekia franca. Iam la esprimoKanada franca referencis nur al la Kebekia franca kaj al la tre rilataj variaĵoj deOntario kaj de Okcidenta Kanado — kontraste kun laAkadia franca, kiu estas parolata en kelkaj areoj de orientaKebekio,Nov-Brunsviko (inklude laŜjakan dialekton), kaj en kelkaj areoj deNova Skotio (inklude la dialekton de la Golfeto Sankta Maria). PEI kajNovlando kaj Labradoro havas apartan parolmanieron nomeNovlanda franca.
La franca devenas plejparte ella vulgara latino parolata en Gaŭlio (la antikva Francio) en la1-a jarcento a.K., influata de lagaŭla, nomekelta lingvo kun parencaj trajtoj kun la latina, post la venko deJulio Cezaro. La vulgara latino ne estis la klasika latino de Cezaro kajCicerono, sed la latino efektive parolata de la popolanoj de laRomia Imperio, la latino dela Vulgato. Eĉ en la tagoj de la Imperio, la vulgara latino enhavis latinidajn ecojn. Laŭ klasika vidpunkto, la franca rekte fontus el la latina, tamen ŝajnas ke la franca parte fontas el la gaŭla.
500.
Dum500–1000, post la disfalo de Romio, la latino de Francio, pliparte izolita de la latino deHispanio kajItalio, fariĝis iom post iom nova lingvo: la pra-franca.
1000.
En1066, franclingvanoj atakis kaj regisBrition, profunde influonte la disvolviĝon dela angla, kiu eĉ hodiaŭ enhavas multe da francaj vortoj. Eĉ en la tiama Italio, la franca estis la komuna lingvo inter komercistoj. Ĉirkaŭ 1100 skribiĝis laKanto de Roland. La nuntempa lingvo estas sufiĉe malproksima de la tiama kiun oni nomasMalnova franca lingvo kunISO 639-kodo fro.
1500.
Dum1200–1900, la nacia registaro en Parizo disvastigis sian dialekton tra la tuta lando: la francilia franca fariĝis laoficiala lingvo en Francio en 1539, depost kiam la franca lingvo estis uzata en la tribunaloj (dum en plimulto el la eŭropaj landoj uzatislatino ĝis foje la 19-a jarcento). LaRegularo de Villers-Cotterêts estas jura dokumento subskribita deVillers-Cotterêts (en la nuna departementoAisne) inter la 10a kaj la 15a de aŭgusto 1539 fare de la reĝo de FrancioFrancisko la 1-a, registrita en la Parlamento de Parizo la 6an de septembro 1539. Tiu regularo estas la jura teksto plej antikva kiu ankoraŭ estas valida en Francio, ĉar ties artikoloj 110a kaj 111a (pri la franca lingvo) neniam estis nuligitaj. Ĝi estas partikulare konata ĉar estis la unua, kiu establis la unuarangecon kaj la ekskluzivecon de la franca en ladokumentoj rilataj al la publika vivo; fakte, cele al la faciligo de la kompreno de la agado de la administracio kaj de la justico, tiu regularo devigas al la redakto de la dokumentoj en tiu lingvo. Same, la franca iĝis la oficiala lingvo de la francajjuro kaj administracio, anstataŭ en latina aŭ en la aliaj lingvoj de la lando.
Jarcentoj 18-a ĝis 19-a.
Kadre de laFranca Revolucio en 1794 oni prezentis antaŭ la Nacia Konvencio raportojn kritikante la uzadon de aliaj lingvoj ĉefe en difinitaj departementoj: Bretonio, Eŭskio, Korsiko ktp. En tiu kunteksto la centrisma politiko ekde tiam konsistis el disvolvigo de instruado de la franca aparte en tiuj periferiaj departementoj kaj malprofite al la lokaj lingvoj.[50]
La franca estis la internacia lingvo dekulturo kaj diplomatio enOkcidento. En nobelaj rondoj de meza kaj eĉorienta Eŭropo tio iĝis ĝis, ke oni ofte parolis france sine de la familio, infanojn oni provizis per franclingva vartistino, kaj foje eĉ nobelaj rusoj scipovis pli bone la francan ol sian propran lingvon. En 1871 iu aŭdis la GermanimperianVilhelmo la 1-a, kiu ĵus estis venkinta Francion kaj fondinta la unuiĝintan germanan imperion familiare interbabili kun sia ĉefministroBismarck france. Pro tio,Marie Curie, ekzemple, plenaĝiĝis en Pollando sed, kiel plenaĝulo kajsciencisto, loĝis kaj laboris en Francio. Tio ankoraŭ okazas eĉ hodiaŭ, sed estas pli ofte per la angla.
La franca estis disvastigita tra la mondo per lafranca imperio, precipe alAfriko,Vjetnamo kajPolinezio. Sed la imperio disfalis post1945, kaj kun tio la potenco de la franca kiel monda lingvo. Ankaŭ laBrita Imperio disfalis post la milito, sed laangla estis subtenita de la leviĝo de Usono kiel monda potenco. Aliflanke, la kultura ligilo de Francio kun la nacioj de sia pasinta imperio estas ĝenerale pli forta ol la sama pri Britio.
¹ Ĉe la nuna elparolo, lafonemo [ɲ] proksimiĝadas al [nj]. ² La fonemo [ŋ] ekestis antaŭ relative mallonga tempo, per la pruntado de angladevenaj vortoj. Ĝi fojfoje estas elparolata [ɲ]. ³ Laŭ la parolanto, [ʁ] povas esti anstataŭigata per [ʀ] aŭ [r]. Tiaj sonoj estasalofonoj. 4 [ɥ], [w] kaj [j] verdire ne estas konsontantoj; ili estasalproksimiĝoj (ankaŭ duonkonsonantoj aŭ duonvokaloj). 5 [t] kaj [d] ofte estas prononcataj kiel la dentaj konsonantoj [t̪] kaj [d̪]. Tiaj sonoj estasalofonoj.
La franca lingvo enhavas tri aŭ kvar nazajn vokalojn, laŭdialekte.
Antaŭa
Centra
Malantaŭa
Malvasta
i y
u
Mezmalvasta
e ø
o
ə ¹
Mezvasta
ɛ ɛ:² ɛ̃ œ œ̃ ¹
ɔ ɔ̃
Vasta
a
ɑ ³ ɑ̃
¹ Ĉe la nuna elparolo de iuj regionaj variaĵoj de la franca, /ə/ emas proksimiĝi al /ø/, kaj /œ̃/ emas proksimiĝi al /ɛ̃/.
² La distingo inter /ɛ/ kaj /ɛ:/, kiel en la vortojmettre (meti) kajmaître (estro) malaperadas en Francio, sed plu ekzistas en Kanado. En Francio, la distingo koncernas la daŭron, sed en Kanado estas eta malsamo de eco.
³ En iuj regionoj de Francio, /ɑ/ malaperis kaj estas anstataŭigata per /a/.
Grava regulo por prononci la francan estas sonkunligado de vortoj. Evoluinte, la franca konservis etimologiecanortografion, tial vortoj ofte finiĝas per neelparolita konsonanto. Tamen pro sonkunliga regularo, tiuj konsantoj estas kelkfoje devige aŭ konsilinde elparolitaj laŭ malnova prononcmaniero kiam la sekvanta vorto komenciĝas per vokalsono. Vortoj kiuj finiĝas per naza vokalsono foje perdas nazecon (bon (bona): [bɔ̃] fariĝas [bɔn]).
Kunligo estas notitaj per ‿ en internacia fonetika alfabeto (IPA).
La franca lingvo havas du genrojn kaj du nombrojn, sed ne plu havas kazojn, escepte de pronomoj.
{{{titolo}}}
Vortordo en la tuta frazo estas ĝenerale S.V.O. (subjekto-verbo-objekto), ekzempleJe regarde l'arbre (Mi rigardas la arbon). Escepto: se la objekto estas pronomo, la ordo estas S.O.V.:Je le regarde (Mi ĝin rigardas). (kaze de malunueco tiu ĉi ordo: me te nous vous se le la les lui leur y en). Plua escepto: je la imperativo afirmativa (jesa) formo estas V.O. (Regarde l'arbre - Rigardu la arbon;Regarde-le - Rigardu ĝin) (kaze de malunueco tiu ĉi ordo: le la les moi toi nous vous lui leur y en), krom kun negado (Ne le regarde jamais., laŭvorte "Ne ĝin rigardu neniam" (t.e. "Neniam rigardu ĝin.") - kvazaŭne estus subjekto).
La loko de la epiteta adjektivo estas post la nomo, krom unuflanke se ĝi estas numerala aŭ poseda aŭ nedefina, aŭ aliflanke se ĝi estas samtempe mallonga kaj ofta, estas antaŭ la nomo.
La loko de la adverbo: tiuj je tempo aŭ je loko pri la tuta frazo estas aŭ en la komenco aŭ en la fino de la frazo. Tiuj pri adjektivo aŭ adverbo estas antaŭe (très bon - "tre bona"). Pri la komponaj tempoj, je la afirmativa (jesa) formo la adverboj mallongaj kaj la adverboj oftaj estas inter la du vortoj (Tu as bien fais ton travail, laŭvorte "Vi havas bone faritan vian laboron", t.e. "Vi bone faris vian laboron").Kio ajn la tempo, je la negativa (ne'a) formo, krom'e "certainement", "généralement", "peut-être", "probablement", "sans aucun doute", "sans doute", "sûrement" ke tiuj ĉi estas antaŭe la partiklo "pas", la alioj estas post'e la partiklo "pas". Pri la infinitivo, se la adverbo estas unusilaba, la adverbo estas antaŭe.Alie ke ĉio tiu ĉi, la adverbo estas poste la io pri kiu la adverbo estas. Atenton, la loko de la pronomo estas prioritata:Faites-le vraiment (Faru ĝin vere), neFaites vraiment le (Faru vere ĝin).
En la franca lingvo estaskonjugacioj. La verboj varias laŭ la gramatika persono, la modalo kaj la tempo. Estas tri grupoj de verboj (kaj du helpverboj).
Ekzemple: verboj konjugaciataj en la indikativo de la prezenco.
La francan oni ĉefe skribas per la bazalatina alfabeto (26literoj) plus kelkajdiakritaĵoj (uzendaj) kajligaturoj (laŭkonvenciaj sed praktike ne ĉiam uzataj). La skribado de la franca latinalfabete estas difinita ekde jarcentoj per ortografiaj normoj sufiĉe precizaj, publikigitaj, instruitaj, ĝenerale agnoskataj kaj akceptataj, sed ofte ne tiom bone aplikataj (ĉi tiuj normoj iom evoluis laŭ la tempo).
Alia ebla skribmaniero estas perBrajlo, kiu postulas adaptigon de la ekzistanta franca ortografio, ĉar Brajlo estas pli limigita kaj havas limigojn al sia propra uzo.
LaFranca Akademio kaj similaj institucioj de aliajfranclingvaj landoj aprobis serion da ortografiaj ĝustigoj proponitaj en1990 per raporto de laSupera Konsilio de la Franca Lingvo. Ĉi tiuj ĝustigoj koncernas malpli ol 3 % de la vortaro. Krome, la Franca Akademio substrekas ke ĉi tiuj ĝustigoj ne endas, sed indas.
Multaj Esperantaj vortoj venas el la franca lingvo, kaj multege da esperantaj neologismoj simple estas francaj vortoj kun normigita Esperanto-prononco kaj aldonita-o-finaĵo, ekzemple:absorbi,adopti,brodi,diri,dormi,fini,honori,lavi,profiti,agresi,akomodi,asimili,ataki,deziri,doni,esperi,froti,grati,izoli,krii,lui,metodo,piki,proklami,rafini,regali,revi,debuti,disputi,refuti,repudii,aplaŭdi,brili,cedi,cirkuli,defendi,degeli,disocii,ekspedi,fenestro,improvizi,inventi,inspekti,instrui,kelkaj,kelkfoje,komerci,kongreso,kondamni,komenci,konsterni,liveri,manĝi,marĉandi,naŭzi,neĝo,neglekti,parolo,percepti,pesi,pluvi,protekti,respondi,rigardi,rikolti,traduki,vendi.
Tamen, multaj el tiuj vortoj ankaŭ ekzistas en aliaj latinidaj lingvoj.
Fama francalangrompilo estas la frazoLes chaussettes de l’archiduchesse sont-elles sèches, archi-sèches ?. [lɜ ʃo'sɜt də l‿aʀʃidy'ʃɜs sõt‿ɜl sɜʃ aʀʃi'sɜʃ]
Tous les êtres humains naissent libres et égaux en dignité et en droits. Ils sont doués de raison et de conscience et doivent agir les uns envers les autres dans un esprit de fraternité.
Artikolo 2a
Chacun peut se prévaloir de tous les droits et de toutes les libertés proclamés dans la présente Déclaration, sans distinction aucune, notamment de race, de couleur, de sexe, de langue, de religion, d'opinion politique ou de toute autre opinion, d'origine nationale ou sociale, de fortune, de naissance ou de toute autre situation.
De plus, il ne sera fait aucune distinction fondée sur le statut politique, juridique ou international du pays ou du territoire dont une personne est ressortissante, que ce pays ou territoire soit indépendant, sous tutelle, non autonome ou soumis à une limitation quelconque de souveraineté.
↑EUROPA, informo por EU25, publikigita antaŭ la pliampleksigo de 2007..
↑European Commission (Junio 2012),"Europeans and their Languages" (PDF), Special Eurobarometer 386, Europa, p. 5, arkivita el la originalo (PDF) en 6a de januaro 2016, alirita la 18an de januaro 2020.
↑Van Parijs, Philippe, Professor of economic and social ethics at the UCLouvain, Visiting Professor atHarvard University and the KULeuven . “Belgium's new linguistic challenge”,KVS Express (Supplement to Newspaper de Morgen) March–April 2006 (pdf 0.7 MB),p. Article fromoriginal source (pdf 4.9 MB) pp. 34–36. Alirita 5a de majo 2007.. – La lingva situacio en Belgio (kaj partikulare variaj ĉirkaŭkalkuloj de la loĝantaro parolanta francan kaj nederlandan (respektive flandran) en Bruselo) estas studata detale.
↑c) Le sabir franco-africainArkivigite je 2013-01-17 per la retarkivoWayback Machine:"C'est la variété du français la plus fluctuante. Le sabir franco-africain est instable et hétérogène sous toutes ses formes. Il existe des énoncés où les mots sont français mais leur ordre reste celui de la langue africaine. En somme, autant les langues africaines sont envahies par les structures et les mots français, autant la langue française se métamorphose en Afrique, donnant naissance à plusieurs variétés."
↑République centrafricaineArkivigite je 2007-04-05 per la retarkivoWayback Machine:Il existe une autre variété de français, beaucoup plus répandue et plus permissive : le français local. C'est un français très influencé par les langues centrafricaines, surtout par le sango. Cette variété est parlée par les classes non instruites, qui n'ont pu terminer leur scolarité. Ils utilisent ce qu'ils connaissent du français avec des emprunts massifs aux langues locales. Cette variété peut causer des problèmes de compréhension avec les francophones des autres pays, car les interférences linguistiques, d'ordre lexical et sémantique, sont très importantes. (One example of a variety of African French that is difficult to understand for European French speakers).
↑Marie-Clémence Perrot, "Raporto de la deputito Bertrando Barer antaŭ la Nacia Konvencio en 1794",Sennacieca Revuo, 2023-2024, nº 151-152, pp. 49-56, tradukis Esperanto-Gironde.