Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Komunumo (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita elFranca komunumo)
Tiu ĉi artikolo ... Tiu ĉi artikolo temas pri ĉiuj komunumoj de Francio. Por listo limigita al la plej gravaj urboj, bonvolu konsulti:Listo de urboj de Francio.

Komunumo (franclingvecommune) estas la plej malvasta administra subdivido de lafranca teritorio. La limoj de unu komunumo kutime kongruas kun tiuj deurbovilaĝo, kaj la areo aŭ la loĝantaro estas tre variaj: la plej multhoma komunumo,Parizo, enhavas du milionojn da loĝantoj, kaj kelkfoje neniu loĝas en la plej malgrandaj.

La1-an de januaro2016, ekzistis 35 945 komunumoj enFrancio, inkluzive de 214transmare. Ili kovras la tutan francan teritorion, escepte deValiso kaj Futuno kaj kelkaj senhomaj landoj (ekzempleKlipertono,Kergelenoj…).

Malgraŭ multaj malsimilecoj, ĉiuj komunumoj posedas la saman administran strukturon kaj la samajn instancojn. Komunumo estas administrata demunicipa konsilio, kies membroj estas balotitaj per universala voĉdono por ses jaroj. La municipa konsilio sekve balotas laurbestron, kiu devas interalie plenumi la decidojn de la konsilio.

La tri plej grandaj komunumoj (Parizo,Liono kajMarsejlo) estas plie subdividitaj en komunumaj arondismentoj, kiuj havas siajn proprajn malpli potencajn urbestrojn.

Strukturo

[redakti |redakti fonton]
Vidu ankaŭ:Urbestro (Francio),Municipa Konsilio (Francio), kajMunicipa baloto en Francio

Teritorio

[redakti |redakti fonton]

La teritorio estas la dua karaktera elemento de la identeco de teritoria kolektivo[1].

Kunigoj de komunumoj (1971-2015)

[redakti |redakti fonton]

Kun laleĝo de la 16-a de julio 1971, nomata "Loi Marcellin", la registaro renovigis sian klopodon kungrupigi la malgrandajn komunumojn cele al bona administrado. En ĉiu departemento, elektita komisiono devis inter aliaj aferoj ekzameni kaj proponi al la prefekto liston de kunigeblaj komunumoj. La prefekto devis tuj pretigi "planon de farendaj kunigoj de komunumoj kaj aliaj instigendaj formoj de interkomunuma kunlaboro", kio rilatis al diversaj rimedoj: kreado de urbaj komunumaroj, unuigado de pluraj najbaraj komunumoj, grupigado en distriktojn aŭplurcelajn interkomunumajn sindikatojn. La proponoj de kunigo de komunumoj estis faritaj de la prefekto al la koncernaj municipaj konsilioj, kaj se ili konsentis, la kunigo estis efektivigita per prefekta ordono. La municipaj konsilioj ĉiam rajtis peti ke la kunigo okazu kun aliaj komunumoj ol la proponitaj de la prefekto[2].

Por instigi kunigojn, la leĝo antaŭvidis ke certaj avantaĝoj povu esti lasitaj al la komunumoj: ili povis elekti statuson de "asocia komunumo", en kiu ili konservis sian nomon kaj certan administran apartecon (art. 7 de la leĝo), tamen sen jura personeco. Asociaj komunumoj povis poste decidi kuniĝi definitive[2].

Sed la "Leĝo Marcellin" ne trovis la esperitan sukceson. Frontante reziston de multaj lokaj komisionanoj, la prefektoj, eĉ havante ĉiujn povojn, ne efektivigis la antaŭplanitajn kunigojn. Tamen la rezultoj estis nuancaj: la pli aŭ malpli forta volo de iuj prefektoj klarigas la konstatitan geografian diversecon. El 3482 planitajn kunigojn, kiuj koncernis 9671 komunumojn, nur 838 (kiuj koncernis 2045 komunumojn) okazis inter 1972 kaj la fino de 1977. Se oni nombras ĝis 2009 kaj konsideras ankaŭ malkunigojn, nete 1100 komunumoj malkreiĝis.

Statistiko de la Leĝo Marcellin[3]
JarojNombro
da kunigoj
Nombre da komunumoj
malkreitaj per kunigo (A)
Nombro da
malkunigoj
Nombro da komunumoj
kreitaj per malkunigo (B)
Netaj malkreoj (A-B)
1971-199591213081512111097
1996-1999161911118
2000-200915161821-5
Totalo 1971-200994313431802431100

Statistiko

[redakti |redakti fonton]

Kvanto da komunumoj

[redakti |redakti fonton]
Mapo de ĉiuj komunumoj en eŭropa Francio
Kvanto da komunumoj en ĉiu departemento

La 1-an de januaro 2016 estis 35 945 komunumoj en eŭropa Francio, 129 en latransmaraj departementoj[4], 52 enTransmaraj kolektivoj kaj 33 enNov-Kaledonio[5].

La nombro da komunumoj tre dependas de la departementoj: estas 895 enPas-de-Calais, sed nur unu enParizo. Ĝenerale, transmaraj teritorioj havas multe pli vastajn komunumojn.

La kvanto da komunumoj evoluas, ĉar ĉiujare, kelkaj komunumoj disiĝas aŭ kuniĝas. Principe, la decidita celo estas redukti la nombron de komunumoj, por pli efike kaj ŝpareme organizi la administradon.

Tiel, la 1-an de januaro 2020 estis entute 34 968 komunumoj en Francio kaj la 1-an de januaro 2024 estis 34 935 komunumoj. Videble la redukto okazas tre malrapide.

Loĝantaro

[redakti |redakti fonton]

La loĝantaro de komunumoj tre varias: komunumo povas esti granda urbo aŭ dezerta vilaĝeto.Parizo, kun 2 243 833 loĝantoj, estas la plej loĝata, sedRochefourchat havas nur unu loĝanton[6]. Ekzistas eĉ komunumoj sen loĝantoj:Beaumont-en-Verdunois,Bezonvaux,Cumières-le-Mort-Homme,Fleury-devant-Douaumont,Haumont-près-Samogneux kajLouvemont-Côte-du-Poivre. Ili estas “vilaĝoj mortintaj por Francio”, detruitaj okaze de labatalo apud Verdun en1916 kaj neniam rekonstruitaj.

En eŭropa Francio, laaveraĝa loĝantaro de komunumoj estas 1 716,3 kaj lamediana estas 427. Ekzistas multegaj malgrandaj komunumoj: 27 021 havas malpli ol 1 000 loĝantojn (do preskaŭ tri kvaronoj el ĉiuj komunumoj enhavas apenaŭ 15 % de la tutlanda loĝantaro), dum nur 114 havas pli ol 50 000[7]. La plej densa komunumo estasLevallois-Perret:26 661 loĝ./km2.

Plej loĝataj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

En 2010, la 30 plej loĝataj komunumoj en Francio estas jenaj[7].

KomunumoLoĝantaroKomunumoLoĝantaro
1Parizo2 243 83316Grenoblo155 637
2Marsejlo850 72617Dijon151 212
3Liono484 34418Angers147 571
4Tuluzo441 80219Villeurbanne145 150
5Nico343 30420Saint-Denis145 022
6Nanto284 97021Le Mans142 626
7Strasburgo271 78222Nimo142 205
8Montpellier257 35123Aix-en-Provence141 438
9Bordeaux239 15724Brest141 303
10Lille227 56025Clermont-Ferrand139 860
11Rennes207 17826Limoĝo139 150
12Reims179 99227Tours134 817
13Havro175 49728Amiens133 448
14Sankta-Stefano171 26029Metz120 738
15Toulon164 53230Perpinjano117 419

Areo

[redakti |redakti fonton]

Komunumoj estas sufiĉe malgrandaj: laaveraĝa areo de komunumoj (nekonsiderante la transmarajn teritoriojn) estas14,86 km2 kaj lamediana estas10,73 km2. Ekzistas tamen varieco inter komunumoj: la plej malgranda estasCastelmoron-d'Albret (0,04 km2) kaj la plej vastaj estasArles (758,93 km2) kajSaintes-Maries-de-la-Mer (374,61 km2). Entute, 128 komunumoj estas pli vastaj ol100 km2, dum 5 666 estas malpli grandaj ol5 km2[8].

Se oni konsideras transmarajn teritoriojn (en kiuj komunumoj estas ĝenerale pli grandaj), la plej granda komunumo estasMaripasoula (18 360 km2), enFranca Gujano.

Listoj laŭ departementoj

[redakti |redakti fonton]
#DepartementoListo de komunumojNombro de komunumoj
1AinKomunumoj de Ain419
2AisneKomunumoj de Aisne816
3AllierKomunumoj de Allier320
4Alpes-de-Haute-ProvenceKomunumoj de Alpes-de-Haute-Provence200
5Hautes-AlpesKomunumoj de Hautes-Alpes177
6Alpes-MaritimesKomunumoj de Alpes-Maritimes163
7ArdècheKomunumoj de Ardèche339
8ArdennesKomunumoj de Ardennes463
9AriègeKomunumoj de Ariège332
10AubeKomunumoj de Aube433
11AudeKomunumoj de Aude438
12AveyronKomunumoj de Aveyron304
13Bouches-du-RhôneKomunumoj de Bouches-du-Rhône119
14CalvadosKomunumoj de Calvados706
15CantalKomunumoj de Cantal260
16CharenteKomunumoj de Charente404
17Charente-MaritimeKomunumoj de Charente-Maritime472
18CherKomunumoj de Cher290
19CorrèzeKomunumoj de Corrèze286
2ACorse-du-SudKomunumoj de Corse-du-Sud124
2BHaute-CorseKomunumoj de Haute-Corse236
21Côte-d'OrKomunumoj de Côte-d'Or705
22Côtes-d'ArmorKomunumoj de Côtes-d'Armor373
23CreuseKomunumoj de Creuse260
24DordogneKomunumoj de Dordogne557
25DoubsKomunumoj de Doubs594
26DrômeKomunumoj de Drôme369
27EureKomunumoj de Eure675
28Eure-et-LoirKomunumoj de Eure-et-Loir402
29FinistèreKomunumoj de Finistère283
30GardKomunumoj de Gard353
31Haute-GaronneKomunumoj de Haute-Garonne589
32GersKomunumoj de Gers463
33GirondeKomunumoj de Gironde542
34HéraultKomunumoj de Hérault343
35Ille-et-VilaineKomunumoj de Ille-et-Vilaine353
36IndreKomunumoj de Indre247
37Indre-et-LoireKomunumoj de Indre-et-Loire277
38IsèreKomunumoj de Isère533
39JuraKomunumoj de Jura544
40LandesKomunumoj de Landes331
41Loir-et-CherKomunumoj de Loir-et-Cher291
42LoireKomunumoj de Loire327
43Haute-LoireKomunumoj de Haute-Loire260
44Loire-AtlantiqueKomunumoj de Loire-Atlantique221
45LoiretKomunumoj de Loiret334
46LotKomunumoj de Lot340
47Lot-et-GaronneKomunumoj de Lot-et-Garonne319
48LozèreKomunumoj de Lozère185
49Maine-et-LoireKomunumoj de Maine-et-Loire363
50MancheKomunumoj de Manche601
51MarneKomunumoj de Marne620
52Haute-MarneKomunumoj de Haute-Marne438
53MayenneKomunumoj de Mayenne261
54Meurthe-et-MoselleKomunumoj de Meurthe-et-Moselle594
55MeuseKomunumoj de Meuse500
56MorbihanKomunumoj de Morbihan261
57MoselleKomunumoj de Moselle730
58NièvreKomunumoj de Nièvre312
59NordKomunumoj de Nord650
60OiseKomunumoj de Oise693
61OrneKomunumoj de Orne505
62Pas-de-CalaisKomunumoj de Pas-de-Calais895
63Puy-de-DômeKomunumoj de Puy-de-Dôme470
64Pyrénées-AtlantiquesKomunumoj de Pyrénées-Atlantiques547
65Hautes-PyrénéesKomunumoj de Hautes-Pyrénées474
66Pyrénées-OrientalesKomunumoj de Pyrénées-Orientales226
67Bas-RhinKomunumoj de Bas-Rhin527
68Haut-RhinKomunumoj de Haut-Rhin377
69RhôneKomunumoj de Rhône293
70Haute-SaôneKomunumoj de Haute-Saône545
71Saône-et-LoireKomunumoj de Saône-et-Loire573
72SartheKomunumoj de Sarthe375
73SavoieKomunumoj de Savoie305
74Haute-SavoieKomunumoj de Haute-Savoie294
75Parizo 1
76Seine-MaritimeKomunumoj de Seine-Maritime744
77Seine-et-MarneKomunumoj de Seine-et-Marne514
78YvelinesKomunumoj de Yvelines262
79Deux-SèvresKomunumoj de Deux-Sèvres305
80SommeKomunumoj de Somme782
81TarnKomunumoj de Tarn323
82Tarn-et-GaronneKomunumoj de Tarn-et-Garonne195
83VarKomunumoj de Var153
84VaucluseKomunumoj de Vaucluse151
85VendéeKomunumoj de Vendée282
86VienneKomunumoj de Vienne281
87Haute-VienneKomunumoj de Haute-Vienne201
88VosgesKomunumoj de Vosges515
89YonneKomunumoj de Yonne455
90Territoire-de-BelfortKomunumoj de Territoire-de-Belfort102
91EssonneKomunumoj de Essonne196
92Hauts-de-SeineKomunumoj de Hauts-de-Seine36
93Seine-Saint-DenisKomunumoj de Seine-Saint-Denis40
94Val-de-MarneKomunumoj de Val-de-Marne47
95Val-d'OiseKomunumoj de Val-d'Oise185
#Listo de komunumojNombro de komunumoj
971GvadelupoKomunumoj de Gvadelupo32
972MartinikoKomunumoj de Martiniko34
973Franca GujanoKomunumoj de Franca Gujano22
974ReunioKomunumoj de Reunio24
976MajotoKomunumoj de Majoto17
#Listo de komunumojNombro de komunumoj
987Franca PolinezioKomunumoj de Franca Polinezio48
975Sankta-Piero kaj MikelonoKomunumoj de Sankta-Piero kaj Mikelono2
988Nov-KaledonioKomunumoj de Nov-Kaledonio33

Diversaj informoj

[redakti |redakti fonton]

Geografie ekstremaj komunumoj

[redakti |redakti fonton]

Nomo

[redakti |redakti fonton]
Ŝildo indikanta eliron elY

La komunumoj kun la plej longaj nomoj estasSaint-Remy-en-Bouzemont-Saint-Genest-et-Isson (Marne, 45 simboloj),Saint-Germain-de-Tallevende-la-Lande-Vaumont (Calvados, 44 simboloj) kajBeaujeu-Saint-Vallier-Pierrejux-et-Quitteur (Haute-Saône, 43 simboloj), kaj ĉiuj havas 38 literojn. La plej longaj unuvortaj nomoj estasNiederschaeffolsheim kajMittelschaeffolsheim kun 20 literoj (ambaŭ estas enBas-Rhin).

La franca komunumo kun la plej mallonga nomo estasY (Somme). 15 komunumoj havas duliteran nomon (Ay,,By,Eu,Fa,Gy,,Oz,Py,Ri,Ry,Sy,Ur,Us kajUz).

Notoj kaj referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Virginie Donier 2014, paĝo4.
  2. 2,02,1Claude Motte, Isabelle Séguy & Christine Théré 2003, paĝo29.
  3. Texte n° 60 (2009-2010) de M. Brice Hortefeux, ministre de l'intérieur, de l'outre-mer et des collectivités territoriales. Étude d'impact du projet de loi de réforme des collectivités territoriales - chap 5.1. Alirita 16-a de septembro 2020 ..
  4. Insee. COG - Documentation (france). Alirita la 10-an de marto 2013.
  5. Insee. Codes des collectivités d’outre-mer (COM) (france). Alirita la 10-an de marto 2013.
  6. Insee. Populations légales 2010 pour les départements et les collectivités d’outre-mer (france). Alirita la 10-an de marto 2013.
  7. 7,07,1Datumoj kalkulitaj laŭ la loĝantaro de 2010 (oficiala por 2013) : Populations légales 2010 pour les départements et les collectivités d'outre-mer (france). Insee. Alirita 9-an de aprilo 2013 .
  8. Datumoj kalkulitaj laŭ Répertoire Géographique des Communes (france). IGN (2012). Arkivita ella originalo je 2015-01-08. Alirita 8-an de aprilo 2013 .

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
 Francio
13
regionoj
ekde la
1-a de januaro 2016


22 eksaj
regionoj
ĝis la
31-a de decembro 2015
96
departementoj
kolektivoj kun
speciala statuto
5transmaraj
departementoj kaj regionoj
8transmaraj
kolektivoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Komunumo_(Francio)&oldid=9089937"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp