Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Franca Gujano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franca Gujano
(Guyane)
transmara departementoregiono de Francio
ŜtatoFrancio Francio
DepartementojGuyane (973)
PrefektejoCayenne
Areo83 846 km² (8 384 600 ha)
Loĝantaro244 118 (2013)
Denseco2,91 loĝ./km²
prefektoMartin Jaeger
 - prezidantoRodolphe Alexandre
HorzonoUTC-03:00
ISO-kodoGF, FR-973
Franca Gujano
Franca Gujano
Franca Gujano
Vikimedia Komunejo: French Guiana
Retpaĝo: www.cr-guyane.fr

Franca Gujano[1] (france Guyane) estas transmararegiono kajdepartemento de Francio enSudameriko. Ĝi estas la plej orienta el laGujanoj.

Ĝi estas la sola kontinenta teritorio de Francio ekster Eŭropo, la plej maldense loĝata kaj tiu kun plej alta proporcio de arbaroj. Ĝi limas kunBrazilo kajSurinamo; fakte, la limo kun Brazilo estas la plej longa limo de Francio kun ajna alia lando. Malgraŭ la situo, Franca Gujano estas parto deEŭropa Unio kaj ĝia oficiala valuto estas laeŭro.

La departemento havas entute22 komunumojn. La ĉefurbo estasKajeno.

Granda parto de la ekonomio de Gujano devenas de laborpostenoj kaj entreprenoj asociitaj kun la ĉeesto de lakosmohaveno enKourou, kiu nun estas la loko de la ĉefa lanĉo de laEŭropa Kosma Agentejo, pro sia proksimeco al la ekvatoro.

Kiel en aliaj partoj de Francio, la oficiala lingvo estas norma franca, sed estas parolataj aliaj lingvoj, el kiu la gujana kreola lingvo, estas la plej vaste parolata.

Ĝeneralaj informoj

[redakti |redakti fonton]
  • Landkodo: GF, FR-973.
  • Nacia nomo: Département d'Outre-Mer de la Guyane.
  • Departementa numero: 973
  • Politika Statuso: transmara departemento de Francio.
  • Areo:83 846 km2
  • Loĝantaro:244 118
  • Adm. centro:Kajeno (Cayenne).
  • Prezidento:Gabriel Serville

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Franca Gujano enNPIV.

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
 Francio
13
regionoj
ekde la
1-a de januaro 2016


22 eksaj
regionoj
ĝis la
31-a de decembro 2015
96
departementoj
kolektivoj kun
speciala statuto
5transmaraj
departementoj kaj regionoj
8transmaraj
kolektivoj
v  d  r
Ŝtatoj enSudameriko
Dependaj teritorioj:
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Franca_Gujano&oldid=9128813"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp