Post siaj studoj enDol-de-Bretagne kajRennes li eniris la armeon kaj estis nomata sub-leŭtenanto en la regimento de Navarre (Navaro). Kiam komencis laFranca revolucio, li vojaĝis en Amerikon, memdire cele malkovri maran pasvojon ĉirkaŭ Nordameriko (kiu estis ankaŭ nekonata), li facile rezignis pri tio, sed tiu vojaĝo lasis al li fortan senteman impreson, kaj inspiris al li siajn unuajn verkojn (Atala,René, Les Natchez). Reveninte en Francion, li devis fuĝi pro la revoluciaj leĝoj kontraŭnobeluloj, kaj travivis mizeron kaj malsaton enLondono, kie li laboris pri unua verko, neniam publikigita, ĉar li poste ŝanĝis la ideojn, "Eseo pri la revolucioj".
KiamNapoleono farigis sinUnua Konsulo, li provis reveni Francion (sub falsa nomo), kaj kiam tio iĝis permesita, sub la vera nomo.Li abrupte iĝis fama kaj furora en jaro1801 pro la sukceso de malgranda romanoAtala. PosteRené iĝis la modelo de la junaromantismaheroo, superanta pri la "svageco de pasioj": miloj da junuloj rekonis sin en tiu persono kaj strebis imiti lin. La sukceso konfirmiĝis per la publikado en 1802 deLa genio de Kristanismo, kiu koincidis kun la repermeso de la religiaj ritoj en Francio farNapoleono
Nur kelkajn jarojn post siaj unuaj sukcesoj literaturaj li komencis ankaŭ interesiĝi pri la politiko. Li fariĝis ambasadoro enRomo, sed li abdikis en 1804 post la mortigo de laDuko de Enghien. En 1807 li devis retiri sin al laVallée-aux-Loups (enChâtenay-Malabry, vendita en 1818) ĉar li estis kontraŭ la regado deNapoléon.Sed li amikisLudovikon la 18-an, sekvis lin eĉ enekzilo dum la "Cent-Tagoj" (Cent-Jours). La rekompenco por Chateaubriand: Li fariĝas ministro kiam Ludoviko reprenis la povon, kaj estis nomata "Lordo de Francio" ("pair de France"). En 1822 li atingis la pinton de sia kariero politika: Li estis nomita ministro pri eksterlandaj aferoj.
Sed ĉi tio ne daŭris longe. En 1824 li estis eksterenpuŝita de la ministrejo kaj fariĝis ambasadoro. La fino de laDua Resurtronigo estis ankaŭ la fino politika de Chateaubriand.Li sin retiris. En la sekvantaj jaroj oni forgesis lin dum li estis skribanta siajn memoraĵojn.
Li ankaŭ multe vojaĝis: ne nur enAmeriko (1791), ejo de multaj romanoj (Atala,René,Les Natchez), politikekzilulo enAnglio (1793-1800, granda parto enLondono), en la landoj de laMediteraneo (1806-1807), ĝisJerusalemo, enPrago (1833).Liaj oficoj politikaj lin gvidis enRomo (ambasadoro 1828-1829),Berlino (1821) kajLondono (1822).
Politike li havis sintenon kompleksan: advokato pro principo jereligio kajmonarĥio (kvankam funde de lia koro, li fakte konsciis pri la nepraveco de la du sed tio estis alia faceto de lia romantisma malesperkoro), samtempe li admonis al plena libereco skriba kaj gazeta.
Lia beletra influo estis vasta, li iniciatis la romantismajn sentojn en Francio, enmodigis la senton pri "romantismaj" pejzaĝoj, kaj ŝaton al naturo, logon priMezepoko, refurorigon al religio post epoko de kontraŭreliegeco, la temon de la romantisma misestosento, de la malbonfatala junulo, ktp.Liaj siatempe aperintaj verkoj tamen nun ne plu tiom furoras kiom en sia tempo, ĉar post du jarcentoj ili aperas nun ne sufiĉe naturaj, tro efektoserĉemaj, male nun multe pli ŝatatas liaj postmorte eldonitaj "Transtombaj memoraĵoj", pli aŭtentaj, kaj en kiu brilas ĉiaj liaj stilofacetoj, kaj kie li scias kunteksti historion, sian personan destinon, kaj vivojn de aliaj personoj.