Frajado estas la sistemo de animalareproduktado laŭ kiu la gepatroj demetas respektiveovojn kajspermon libere en akvo ĉeakvaj animaloj. Kiel verbo,fraji estasdemeti sian frajon[1], tio estas referencas al la procezo liberigi la ovojn kaj la spermon kaj la koncerna materialo estas nomitafrajo.[2] Plej akvaj animaloj, escepte ĉe laakvaj mamuloj kaj lareptilioj, reproduktiĝas pere de la procezo frajadi.
Frajado konsistas el reproduktajĉeloj (gametoj) de multaj akvobestoj, kelkaj el kiuj iĝasfekundigitaj kaj produktas idaron. La procezo frajadi tipe implicas ke la inoj eligasovojn (nefekundigitajn ovojn) en akvo, ofte en grandaj kvantoj, dum maskloj samtempe aŭ tute tuje demetasspermatozoojn (laktumo) por fekundi la ovojn.[3][4][5]
Plej fiŝoj reproduktiĝas per frajado, same kiel plej aliaj akvaj animaloj, kiaj lakrustuloj kiaj lakraboj kaj lasalikokoj,moluskoj kiajostroj kajkalmaroj,ekinodermoj kiajeĥinoj kajmarkukumoj,amfibioj kiajranoj kajsalamandroj,akvinsektoj kiajefemeroj kajkuloj kajkoraloj, kiuj estas fakte malgrandaj akvaj animaloj — ne plantoj. Oni diras ankaŭ kefungoj, kiajĉapelfungoj, "frajas" blankan, fibrecan materialon kiu formas la kernon el kiuj ili kreskas. Reptilioj (ekz., testudoj) fakte reproduktiĝas sekse.
Estas multaj variaĵoj en la vojo kiel frajado okazas, depende el seksaj diferencoj en anatomio, el kiel la seksoj rilatas unu al alia, el kie kaj kiel la frajo estas liberigita kaj ĉu aŭ kiel la frajo estas poste konservata.