| Frédéric Cuvier | |||||
|---|---|---|---|---|---|
![]() Franca zoologo | |||||
| Persona informo | |||||
| Frédéric Cuvier | |||||
| Naskiĝo | 28-a de junio1773 enMontbéliard,Doubs, | ||||
| Morto | 24-a de julio1838 enStrasburgo, | ||||
| Tombo | Tombejo Père-Lachaise | ||||
| Lingvoj | francavd | ||||
| Loĝloko | Franciovd | ||||
| Ŝtataneco | Francio | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Georges Cuvier | ||||
| Infanoj | Frédéric Cuvier(en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | botanikisto zoologo fizikisto paleontologo universitata instruisto | ||||
| Laborkampo | zoologio kajpaleontologio | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto:Vikidatumoj | ||||
Frédéric Cuvier (naskiĝis enMontbéliard,Doubs,Francio, la28-an de junio1773 - mortis enStrasburgo la24-an de julio1838) estis franca zoologo kaj paleontologo. Li estis la plej juna frato de la fama naturalisto kaj zoologoGeorges Cuvier.
Frederic estis zorganto de lamenaĝerio de laNacia Muzeo de Natura Historio deParizo el 1804 al 1838. Li nomigis la specion de laMalgranda pando (Ailurus fulgens) en 1825. La profesoreco de kompara fiziologio estis kreita por li ĉe la Nacia Muzeo de Natura Historio en 1837. Li estis elektita eksterlanda membro de laReĝa Societo de Londono en 1835.
Li estis menciita en la verko deCharles Darwin nomeOn the Origin of Species (Ĉapitro VII) kiel laborinto pri animalaj kutimaro kaj instinkto, ĉefe pri la distingo inter kutimo kaj instinkto. Li estis menciita ankaŭ enMoby-Dick (Ĉapitro 32) kiel verkinto pri la temo debalenoj.