| Fox Corporation | ||
|---|---|---|
| komunikilkompanio holdingo publika kompanio | ||
| Dum | 2019 - nekonata/nuntempe | |
| Antaŭulo | 21st Century Fox | |
| Jura formo | corporation | |
| Fondintoj | Rupert Murdochvd | |
| Ĉefestro(j) | Lachlan Murdochvd | |
| Sidejo | Nov-Jorko | |
| Lando | Usono | |
| Estr(ar)o | Lachlan Murdoch | |
| Dungitoj | 9 000(stato: nekonata valoro) | |
| ISIN-kodo | US35137L1052 | |
| Posedata de | Rupert Murdoch • Murdoch familyvd | |
| filiaj kompanioj | Credible • Tubi • Fox Sports • MyNetworkTVvd | |
| Posedataj kompanioj | Fox Businessvd | |
| TTT | Oficiala retejo | |
LaFox Corporation (mallongigita alFox Corp. kaj neoficialeNew Fox) estas usona amaskomunikilakonglomeraĵo, kiu funkciigasFox Broadcasting Company, unu el la kvar plej grandaj televidretoj en Usono. Ĝi estis formita en marto 2019 el la aktivaĵoj de21st Century Fox, kiujn ne aĉetisThe Walt Disney Company.[1][2][3][4] Kun ĉefsidejo enNovjorko, ĝi estas kontrolata de la amaskomunikilamagnatoRupert Murdoch, kiu posedas 39% de la akcioj de la kompanio, kaj lia filoLachlan kielĉefoficisto.[5][6]
La kompanio ĉefe okupiĝas pri televidaj retoj,novaĵprogramoj kaj sportaj elsendoj per la ceteraj partoj de 21st Century Fox ne akiritaj de Disney. Tiuj inkluzivasFox Broadcasting Company, Fox Television Stations,Fox News, Fox Business Network, Fox Sports kaj aliajn.[7]
Ĝia fratina kompanio sub la kontrolo de Murdoch,News Corp, posedas interesojn ennovaĵgazetoj kaj aliaj amaskomunikilaj aktivaĵoj.
En septembro 2023, Rupert Murdoch anoncis, ke li demisios kiel prezidanto de Fox Corporation, ekde novembro 2023.