Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fosforo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

N

P

As

SifosforoS

Ne 3s2 3p3

31P
15
↓Perioda tabelo de elementoj↓
ĥemia elemento • lithophile
poliatoma nemetalo • nemetalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine),simbolo,numerofosforo (phosphorus), P, 15
CAS-numero7723-14-0
Loko enperioda tabelo15-agrupo,3-aperiodo,blokop
Karakteriza grupoNemetaloj
abundeco en terkrusto0,099 %
Nombro de naturaj izotopoj1
Aspektoblanka (vaksokovrita), ruĝa, viola aŭ nigra solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo30.973761998amu
Atomradiuso100pm
Kovalenta radiuso107pm
Radiuso de van der Waals180pm
Elektrona konfiguracioNe 3s2 3p3
Elektronoj en ĉiuenergia ŝelo2; 8; 5
Oksidiĝa nombro−3, −2, −1, 0, +1, +2, +3, +4, +5
Fizikaj ecoj
Materia statosolida
Kristala strukturomonoklina (blanka fosforo)
Denseco(blanka) 1,823 g/cm3 (ruĝa) 2,34 g/cm3
Malmoleco0,5 (blanka) (Mohs-skalo)
Magneta kondutodiamagneta
Degelpunkto44,15°C (317,3K)
Bolpunkto280,5°C (553,65K)
Molvolumeno17,02 · 10−6m3/mol
Specifa varmokapacito769,7 J/(kg·K) (blanka) J/(kg · K)
Elektra rezistivo1 · 1010 Ω·m (blanka)Ω · m
Termika konduktivo0,236 W/(m·K) (blanka)W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco2.19 (Pauling-skalo)
Joniga energio1011,8 kJ/mol kJ/mol
Izotopoj
IzotopoNaturaperot1/2radioaktiveco de disfaloEnergio de disfaloMeVProdukto de radioaktiva disfalo
31P100 %estasstabila kun 16neŭtronoj
32Psinteza14,263 dβ−1,71132S
33Psinteza25,34 dβ−0,25033S
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj deSI kajSVP.
Struktura formulo de PH3O4
  • Simbolo: P
  • Atomnumero: 15
  • Atompezo: 30,973761 (2)
  • Kemia serio: pniktogenoj (ne-oficiala nomo),nemetalo
  • Normala stato solida ĉe 298K
  • Koloro senkolora/ruĝa/arĝentblanka

Fosforo estaskemia elemento de laperioda tabelo kun la simboloP kajatomnumero 15.

Fosforo ekzistas je diversajalotropaj formoj inkluzive de blanka (aŭ flava), ruĝa, kaj nigra (aŭ violkolora). Kutime, fajna fosforo troviĝas kiel kristaloj de P4, kun kvaredra geometrio.

fosfata acido

Blanka fosforo

[redakti |redakti fonton]

Blanka fosforo estas la plej aktiva modifaĵo de la fosforo. Ĝi havas la denson de 1,82 g/cm3, kaj fandopunkton de44,1°C, bolpunkton de280°C. Ĝi estas diafana kaj vaksosimila. La malpurigitan blankan fosforon nomas oni ankaŭ kielflava fosforo. La kubostruktura blanka fosforo estas tre bone solvebla enfosfortriklorido kajkarbondisulfido CS2; 100 g karbondisulfido solvas pli ol 1 kg da fosforo. Enkvarklormetano,benzoloetero, la fosforo tre malbone solviĝas.

Ĉe−77°C la kubostruktura formo (α-formo) transformiĝas al heksagonala formo (β-formo). En ĉiu formo (α-, β-, en solvaĵo), la fosforo formas P4-tetraedron kun liga angulo de 60°.

En bone disdividita stato, la blanka fosforo ekflamiĝas spontane, ekde50°C ekflamiĝas ankaŭ kompaktaj pecoj kaj forbruliĝas pere la aero alfosfor(V)-oksido.

P4+3 O2P4O6{\displaystyle \mathrm {P_{4}+3\ O_{2}\rightarrow P_{4}O_{6}} }

P4O6+2 O2P4O10{\displaystyle \mathrm {P_{4}O_{6}+2\ O_{2}\rightarrow P_{4}O_{10}} }

En aero, la blanka fosforo produktas helverdan lumon. Tiu estiĝas pro la granda vaporpremo en la blanka fosforo, kiam la gasforma fosforo de la ĉirkaŭo P4 transformas P4O6 al P4O10 (kemoluminesko). La fosforo ligiĝas en fortega, eksoterma reakcio kun halogenoj, metaloj aŭ sulfuroj. La el tio estiĝintaj kombinaĵoj estasfosforsulfidoj, fosfor(III)- aŭ fosfor(V)-kombinaĵoj same fosfidoj. Sub efiko de forta lesivo kaj ĉe alta temperaturo, fosforo disponas jefosfino kaj hipofosfido. Ĝenerale, la blanka fosforo estas forta reduktigaĵo.

Blanka fosforo estas tre venena, jam 50 mg estas mortefika. La morto aperas nur post 5 ĝis 10 tagoj, la venena efiko baziĝas sur ĝenado de la proteina kaj karbonhidrata sintezo.

Ĝi estis uzata dum la Dua Mondmilito porbrulbomboj, kiam la angloj uzis ties miksaĵon kunkaŭĉuko. Per la kaŭĉuko gluiĝas la materialo kaj kaŭzas ĉe la viktimoj tre malbone kuraceblajn vundojn.

En 2005 evidentiĝis, ke ankaŭ Usono uzis la blankan fosforon. Blanka fosforo estas hodiaŭ uzata en nebulgranatoj, ĉar ĝi formas abrupte grandajn nebulmurojn. Tiujn granatoj uzis Usono dum la Iraka milito en 2003 en la urbo deFaluĝa kontraŭ la ribeluloj, sed mortis ankaŭ civitanoj.

Kombinaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
v  d  r
Perioda tabelo dekemiaj elementoj
Ĝermo pri kemio
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estasĝermo prikemio.
Helpu al Vikipedioplilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fosforo&oldid=9089195"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp