Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fort Knox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fort Knox
armea bazo[+]

LandoUsono
SubŝtatoKentukio
Koordinatoj37° 54′ 57″ N,85° 57′ 23″ U(mapo)37.915972222222-85.95625Koordinatoj:37° 54′ 57″ N,85° 57′ 23″ U(mapo)

Fort Knox (Kentukio)
Fort Knox (Kentukio)
DEC
Lokigo de Kentukio en mondo
Map
Fort Knox

Vikimedia Komunejo:  Fort Knox[+]
En TTT:Oficiala retejo[+]
vdr

Fort Knox (Fortikaĵo Knox) estas fortikaĵo en Usono sur ĉ. 45.000 hektaroj, en norda parto de federacia ŝtatoKentukio (angle Kentucky), sur konteoj de Meade, Hardin kaj Bullitt.

Oni fondis ĝin en 1918 kielCamp Knox (pro generalmajoroHenry Knox, usona militafera ministro de Usono). En 1932 ĝi iĝis konstanta garnizono, kie oni konstruis en 1936 la bomb-rezistan, kvadratbazan, bonprotektitan konstruaĵon laorbrikan trezorejon, en kiu oni rezervas la plimulton de la usona orrezervo. Ĝi havas 20-tunajn pordegojn, kiun povas malfermi nur diversaj homoj kune. Nun ĝi rezervas proksimume 4580 tunojn da oro.

Dum la dua mondmilito, oni kaŝis en la kirasita ĉambro tie originalan ekzemplerojn de laUsona Konstitucio kaj de laUsona Deklaro de Sendependeco, originalan skizon deDiskurso apud Gettysburg deLincoln, laMagna Carta, valorojn de kelkaj eŭropaj landoj kaj ĝis 1978 eĉ la hungaran kronon kaj aliajn hungarajn kronadajn simbolojn.

Oni ankoraŭ konservas oron el diversaj ŝtatbankoj en Fort Knox, ekz-e el laGermana Federacia Banko.

Ekde 1940, Fort Knox estas la ĉefsidejo de la tankaj fortoj de la usona armeo, kie troviĝas multaj edukejoj.

  • Patton Museum of Cavalry and Armor

Filmo

[redakti |redakti fonton]

En laJames Bond-filmoGoldfinger,Auric Goldfinger, unu el la plej grandaj orkontrabandistoj de la mondo, provas enrompi en Fort Knox kaj radioaktivigi la oron en tie por pliigi la valoron de sia propra oro.

Pro sekurecaj kialoj la interno de la konstruaĵo ne montriĝis. Anstataŭe falsa interno kiel kuliso uziĝis.

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fort_Knox&oldid=8647146"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp