Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Formulo 1

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je4 sep. 2025.
Formulo 1
Komenco de la Granda Premio de Aŭstrujo en 2018
Komenco de la Granda Premio de Aŭstrujo en 2018
automobile racing series • monda ĉampionkonkurso • sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Stirista ĉampionumoekde la jaro1950
Konstruista ĉampionumoekde la jaro1958
Internacia federacio
Nomo:Internacia Aŭtomobila Federacio
Fondita:1904
TTT:formula1.com
Rilataj paĝoj
Kategorio:Formulo Unu
vdr
Bildo de la Mercedes Benz W196 kun kiu Juan Manuel Fangio gajnis la titolojn en 1954 kaj 1955.

Formulo 1 (mallongigoF1) estas la plej alta aŭtosporta kategorio. Laŭ ĝia regularo laInternacia Aŭtomobila Federacio (FIA) organizas mondoĉampionumon, en kiu stiristo kaj konstruistoteamo povas gajni titolon. Por tio ili partoprenas en ĉirkaŭ 24 kurumoj en multaj landoj kaj kontinentoj. Tiujn kurumojn oni nomas "Granda Premio". Ili okazas sur asfaltajrondkruejoj. Ĝi komenciĝis kielAŭtomobila ĉampionumo en la jaro 1950. Ĉar ĝi havas la plej altajn postulojn al la sperto de stiristoj kaj al la teĥniko de la aŭtoj, oni nomas Formulo 1 ankaŭ la "pinto de motorsporto".

La plej sukcesaj stiristoj estasLewis Hamilton kajMichael Schumacher. Ili gajnis po sep titolojn. La plej sukcesa teamo estas laScuderia Ferrari kun 16 titoloj.

Priskribo de ĉampionumo

[redakti |redakti fonton]

En la sezono 2025 la ĉampionumo konsistas 24 kurumoj en kiuj dek teamoj kun 20 stiristoj partoprenas. Ili okazas ĉefe enEŭropo,Azio, kajNordameriko. Po unu kurumo okazas enSudameriko kajOceanio. La lasta kurumo enAfriko okazis en 1993. Laŭ la rezulto de kurumo la stiristoj kaj teamoj gajnas poentojn. Tiu, kiu havas la plej multajn poentojn je la fino de la sezono, fariĝas ĉampiono. La FIA disdonas titolon al stiristoj ekde 1950 kaj al konstruistoj ekde 1958.

La kurumoj okazas sur specialaj kurejo kaj sur fermitaj publikaj stratoj. La teamoj devas mem konstrui sianĉasion. Ili rajtas mem konstrui lamotoron aŭ aĉeti ĝin de alia konstruisto. Por la sezono 2025Ferrari,Mercedes,Renault kajHonda konstruas motorojn. Ĉiu teamo ricevas la saman aron dapneŭoj dePirelli. Ĉiu teamo devas teni du samaspektajn veturilojn en ĉiu kurumo. Ekde 2014 ĉiu stiristo elektas propran numeron, kiu aperas sur sia veturilo por distingi ilin. Stiristo tenas la numeron por sia tuta kariero.

Historio

[redakti |redakti fonton]

En sia historio, la serio evoluis el antaŭmilitaj Eŭropaj grand-premiaj kuradoj en la1930aj jaroj. Reviviĝis aŭtosporto post la dua mondmilito kaj la FIA ekverkis novan regularon aŭ t.n. Internacian Formulon por unu-seĝaj vetkuraj veturiloj en 1946.[1] Oni nomis ĝin Formulo A aŭ Formulo 1 por distingi ĝin de la regularo por malpli rapidaj veturiloj, kiun oni nomis Formulo B aŭ Formulo 2. Post iom da tempo la nomoj kun nombro estis pli ofte uzata. En tiu tempo la grandaj premioj estis unuopaj eventoj. Post la komenco de Monda Motorbicikla Ĉampionumo la FIA reagis kaj anoncis "Mondan Stiristan Ĉampionumon".

La unua ĉampionuma kurumo okazis sabaton la 13-an de Majo 1950 sur laSilverstone Circuit enBritujo. En la komenco preskaŭ ĉiu granda premio okazis en Eŭropo. Ĝis 1960 ankaŭ laIndianapolis 500 apartenis al la sezono, sed ĝi okazis laŭ la tiamaj IndyCar-reguloj. Preskaŭ neniu stiristo el Eŭropo partoprenis ĝin kaj same inverse usonanoj apenaŭ partoprenis en la eŭropaj kurumoj. En la sezonoj 1951 kaj 1952 la FIA decidis uzi la regularon de Formulo 2 pro manko da bonaj Formulo-1-veturiloj. La sezonoj de 1961 ĝis 1965 ankaŭ uzis la Formulo-2-regularon. Italaj teamoj superregis la sporton en la komenco.Alfa Romeo,Ferrari kajMaserati estis la veturiloj de sep el la naŭ unuaj ĉampionoj. La plej sukcesa stiristo estisJuan Manuel Fangio, kiu gajnis la titolon kvinfoje inter 1951 kaj 1957.

La komenco de la granda premio de Italujo en 1975

Reguloj ŝanĝiĝis multe kiel ankaŭ pliboniĝis aŭto-teĥnologio kaj britaj teamoj komencis influi la sporton. Ekde 1959 ĉiu ĉampiono stiris veturilon, en kiu la motoro troviĝis malantaŭ la stiristo. La unua estis la teamo Cooper kunJack Brabham. Brabham poste gajnis sian trian titolon per sia propra teamo. Li estas la sola persono, kiu atingis tion. La teamo Lotus kun sia estroColin Chapman enkondukis multajn novajn ideojn. En la jaro 1968 la teamo unuafoje uzis "flugilojn" sur formulo-1-veturilo.Jim Clark kajGraham Hill estis ĉampionoj stirante Lotuson. En 1970 la Lotus-stiristoJochen Rindt fariĝis la sola ĉampiono, kiu gajnis la titolon post sia morto. Lotus ankaŭ enkondukis la aerodinamikan grund-efikon en la malfruaj1970aj al Formulo 1. La 60aj kaj 70aj jaroj estis la plej danĝeraj. La veturiloj multe pli rapidiĝis, sed la sekureco ne pliboniĝis. Mezume unu stiristo mortis dum sezono. Post akcidento en 1966Jackie Stewart iĝis ĉefa postulanto de pli sekuraj kurejoj kaj veturiloj. Probojkoto de la stiristoj pri mankanta sekureco trifoje (1969, 1970 kaj 1972) organizantoj malanoncis grandan premion.

Alain Prost dum la granda premio de Kanado en 1988

Poste la1980aj estis la epoko de turbo-motoroj, kiam kuradis la plej fortajn F1-motorojn de iam ajn. La plej forta venis deBMW kun proksimume 1000kW.[2] La malfruajn 1980-ajn aperis multspecaj elektronikaj helpiloj, por ke stiristoj (de kelkaj nomataj "pilotoj") pli bone regu siajn trememajn maŝinojn, interalie aktivaj risortoj, nekrampaj bremsoj kaj tiro-stabiligo. Iujn evoluaĵojn inspiris modernaj strat-aŭtoj, kaj reciproke iuj, ekzemple aktivaj risortoj, inventiĝis por konkursoj kaj poste havebliĝis ĉe publiko. Ĉiukaze, spektantoj perceptis ke la evoluaĵoj neniigis la neceson por pilota kapablo kaj tial do en 1994 la F1-grupo devigis nature aerumitajn motorojn kaj forigis multe da helpiloj. Iom post iom kelkaj revenis je la konstato ke la teamoj malobeas la regulojn. La plej sukcesaj pilotoj de tiu epoko estisNelson Piquet kajAyrton Senna, kiu trifoje fariĝis ĉampiono kajAlain Prost, kiu kvarfoje fariĝis ĉampiono. La sezono 1988 estas rimarkinda pro la superrego de la teamo McLaren-Honda. La stiristoj Senna kaj Prost gajnis 15 el 16 grandaj premioj.

La morto de Ayrton Senna kaj Roland Ratzenberger dum la granda premio de San-Marino en 1994 instigis la FIA malrapidigi la veturilojn kaj enkonduki novajn regulojn pri sekurceo. Dum la1990aj jaroj multaj eksgrandaj kaj malgrandaj privataj teamoj malaperis el Formulo 1 i.a. Lotus, Tyrrell kaj Brabham. De 1998 ĝis 2008 la pneŭj devis havi sulkojn. Ankaŭ de 1998 ĝis la 2016 la veturiloj larĝis 1,8 metrojn anstataŭ 2 metrojn. De 2000 ĝis 2004Michael Schumacher gajnis kvin sinsekvajn titolojn kun Ferrari. Kun la du titoloj el la antaŭa jardeko li fariĝis nova rekorda ĉampiono. En la sekvaj jaroj tri piltoj starigis la rekordon de la plej juna ĉampiono. En 2005Fernando Alonso sukcesis, kiam li aĝis 24 jarojn. Tri jarojn posteLewis Hamilton fariĝis ĉampiono kun aĝo de 23 jaroj. En 2010Sebastian Vettel ankaŭ aĝis 23 jarojn, sed estis duonan jaron pli juna.

Foto de la granda premio de Nederlando en 2024

Vettel ankaŭ gajnis la tri sekvajn titolojn kunRed Bull Racing. En 2011 kaj 2013 la teamo superregis la ĉampionumon. En 2014 Jules Bianchi akcidentis dum la granda premio de Japanujo kaj mortis naŭ monatojn poste pro la vundoj. Li estas la plej ĵusa mortinto pro akcidento dum kurumo de la monda ĉampionumo. Por la sezono 2014 la FIA enkondukis novajn motorajn regulojn. Krom la nova 1,6-litra-turbomotoro la veturiloj regajnas energion dum bremsado kaj de la varmo de la eksplodgaso. La teamoMercedes gajnis ok sinsekvajn titolojn de 2014 ĝis inkluzive 2021. La pilotojLewis Hamilton (2014, 2015, 2017-2020) kaj Nico Rosberg (2016) ĝajnis sep titolojn. Per sia unua titolo kun Mclaren Hamilton egalas la titolrekordon de Schumacher. De 2021 ĝis 2024Max Verstappen gajnis kvar sinsekvajn titolojn kun Red Bull Racing.

Kuradoj

[redakti |redakti fonton]
aŭto McLaren deDavid Coulthard, dum la granda premio de Kanado enMontrealo en1998

Semajnfino de kurado komenciĝas kutime vendredon, per libera praktiko dum kiu la pilotoj lernos la kurejon, kaj la teamoj eksperimentas pri la aŭtoj kaj determinas la plej bonajn aranĝojn por tiu kurejo. Meritado, por determini la ordon de la aŭtoj por la krado, okazas kutime sabaton. La pilotoj dum unu horo provas fari plej rapidan ĉirkaŭon, kaj la ordon oni fiksas laŭ ĉies plej rapidan ĉirkaŭiron. Okazas dum la semajnfino kuradoj en aliaj aŭtoklasoj por distri la spektantojn.

La kurado mem, kutime okazanta dimanĉan posttagmezon, komenciĝas per praktika ĉirkaŭo, post kiu la aŭtoj kuniĝas sur la "krado" laŭ la ordo en kiu ili meritis. Ili ekas je la komenc-signo situanta super la komenc-fina linio kaj konsistanta el kvin lumoj. Ĉiu brilas unu sekundon kaj ĉiuj malheliĝas, je kiam komenciĝas la kurado. La plimulto da kuradoj distancas 300 kilometrojn, kaj daŭras ne pli ol 2 horojn. Pilotoj haltas por freŝaj pneŭoj (antaŭe ankaŭ por repreni la brulaĵon, sed la reguloj tion malpermesis) minimume unu fojon, kaj eble du aŭ tri fojojn. Decidi kiam fari la revivigan halton (angle pit stop,france arrêt ravitaillement) kompare kun aliaj aŭtoj estas gravege - se kuranta piloto sekvas antaŭan aŭton kaj ne povas pasi, tiu eble haltus pli frue esperante ke kiam ili rekurados, ili povus kuri kiom eble plej rapide en libera aero, kaj tiel do povis pasi aliajn haltantajn aŭtojn.

Poentojn gajnas la pilotoj kaj teamoj ekskluzive pro ties rango en iu kurado. La gajninto ricevas 25 poentojn, duarangulo 18 poentojn, triarangulo 15, kvara 12, kvina 10, sesa 8, sepa 6, oka 4, naŭa 2 kaj deka 1. La jarĉampiono estas la piloto (aŭ por la konstruista ĉampionumo, la teamo) kun plej da poentoj.

Malgraŭ ĝia stato kiel la pinto de aŭtosporto laŭ buĝetoj kaj pilota lerto, oni ofte akuzas ke Formulo-Unu estas neekcita kompare kun malpli prestiĝaj kategorioj. La malsamoj de pilotaj kapabloj kutime negravas pro la relativaj rapidoj en la malsamaj konstruistoj, kaj pasado sur la kurejo maloftas pro la aerodinamiko; sekvantajn aŭtojn malbone efikas la fronta aŭto (tial do pasi estas tre riske kaj preskaŭ neniam okazas, krom se la sekvanta aŭto estas multe pli rapida ol la fronta).

Formulo Unu estas iomete pli obskura en Usono kompare kun ties preskaŭ tute enlanda eksterarad-aŭta serio "IndyCar Series" kajNASCAR, tamen laŭ buĝeto kaj tutmonda televida spektantaro, ĝi pli grandas ol ambaŭ. Taksoj pri la buĝeto por Ferrari dum 1999 estis ĉirkaŭ 240 milionoj da usonaj dolaroj, kaj eĉ Minardi, la plej malforta teamo, laŭdire elspezis 50 milionojn. Taksoj pri televida spektantaro estas po ĉirkaŭ 300 milionoj por ĉiu kurado.

Ĉampionoj

[redakti |redakti fonton]

En1950, mond-ĉampionuma Formulo Unu kreiĝis por pilotoj. En1958, oni starigis ĉampionumon ankaŭ por konstruistoj.

SezonoĉampionoTeamo de ĉampiono
(aŭto—motoro)
Pokalo de konstruistoj
(aŭto—motoro)
1950Giuseppe FarinaAlfa Romeone ekzistis
1951Juan Manuel FangioAlfa Romeone ekzistis
1952Alberto AscariFerrarine ekzistis
1953Alberto AscariFerrarine ekzistis
1954Juan Manuel FangioMaserati
Mercedes
ne ekzistis
1955Juan Manuel FangioMercedesne ekzistis
1956Juan Manuel FangioFerrarine ekzistis
1957Juan Manuel FangioMaseratine ekzistis
1958Mike HawthornFerrariVanwall
1959Jack BrabhamCooperClimaxCooperClimax
1960Jack BrabhamCooperClimaxCooperClimax
1961Phil HillFerrariFerrari
1962Graham HillBRMBRM
1963Jim ClarkLotusClimaxLotusClimax
1964John SurteesFerrariFerrari
1965Jim ClarkLotusClimaxLotusClimax
1966Jack BrabhamBrabhamRepcoBrabhamRepco
1967Denny HulmeBrabhamRepcoBrabhamRepco
1968Graham HillLotusFordLotusFord
1969Jackie StewartMatraFordMatraFord
1970Jochen RindtLotusFordLotusFord
1971Jackie StewartTyrrellFordTyrrellFord
1972Emerson FittipaldiLotusFordLotusFord
1973Jackie StewartTyrrellFordLotusFord
1974Emerson FittipaldiMcLarenFordMcLarenFord
1975Niki LaudaFerrariFerrari
1976James HuntMcLarenFordFerrari
1977Niki LaudaFerrariFerrari
1978Mario AndrettiLotusFordLotusFord
1979Jody ScheckterFerrariFerrari
1980Alan JonesWilliamsFordWilliamsFord
1981Nelson PiquetBrabhamFordWilliamsFord
1982Keke RosbergWilliamsFordFerrari
1983Nelson PiquetBrabhamFordFerrari
1984Niki LaudaMcLarenTAG-PorscheMcLarenTAG-Porsche
1985Alain ProstMcLarenTAG-PorscheMcLarenTAG-Porsche
1986Alain ProstMcLarenTAG-PorscheWilliamsHonda
1987Nelson PiquetWilliamsHondaWilliamsHonda
1988Ayrton SennaMcLarenHondaMcLarenHonda
1989Alain ProstMcLarenHondaMcLarenHonda
1990Ayrton SennaMcLarenHondaMcLarenHonda
1991Ayrton SennaMcLarenHondaMcLarenHonda
1992Nigel MansellWilliamsRenaultWilliamsRenault
1993Alain ProstWilliamsRenaultWilliamsRenault
1994Michael SchumacherBenettonFordWilliamsRenault
1995Michael SchumacherBenettonRenaultBenettonRenault
1996Damon HillWilliamsRenaultWilliamsRenault
1997Jacques VilleneuveWilliamsRenaultWilliamsRenault
1998Mika HäkkinenMcLarenMercedesMcLarenMercedes
1999Mika HäkkinenMcLarenMercedesFerrari
2000Michael SchumacherFerrariFerrari
2001Michael SchumacherFerrariFerrari
2002Michael SchumacherFerrariFerrari
2003Michael SchumacherFerrariFerrari
2004Michael SchumacherFerrariFerrari
2005Fernando AlonsoRenaultRenault
2006Fernando AlonsoRenaultRenault
2007Kimi RäikkönenFerrariFerrari
2008Lewis HamiltonMcLarenMercedesFerrari
2009Jenson ButtonBrawn GPMercedesBrawn GPMercedes
2010Sebastian VettelRed BullRenaultRed BullRenault
2011Sebastian VettelRed BullRenaultRed BullRenault
2012Sebastian VettelRed BullRenaultRed BullRenault
2013Sebastian VettelRed BullRenaultRed BullRenault
2014Lewis HamiltonMercedesMercedes
2015Lewis HamiltonMercedesMercedes
2016Nico RosbergMercedesMercedes
2017Lewis HamiltonMercedesMercedes
2018Lewis HamiltonMercedesMercedes
2019Lewis HamiltonMercedesMercedes
2020Lewis HamiltonMercedesMercedes
2021 Max VerstappenRed BullMercedes
2022 Max VerstappenRed BullRed Bull
2023 Max VerstappenRed BullRed Bull
2024 Max VerstappenRed BullMcLarenMercedes
2025Lando NorrisMcLarenMercedesMcLarenMercedes

Kurejoj

[redakti |redakti fonton]
Kurojn la ŝtatoj verdaj gastigas, la malhelgrizaj gastigis

Kurejoj de la jaro 2026:

Granda Premiokurejo
Granda Premio de AustralioMelbourne Grand Prix Circuit
Granda Premio de ĈinujoShangai International Circuit
Granda Premio de BarejnoBahrain International Circuit
Granda Premio de JapanujoCirkvito de Suzuka
Granda Premio de Sauda ArabujoJeddah Corniche Circuit
Granda Premio de MiamiMiami International Autodrome
Granda Premio de KanadoCircuit Gilles Villeneuve
Granda Premio de MonakoRondo de Montekarlo
Granda Premio de KatalunioCirkvito de Katalunio
Granda Premio de AustrujoRed-Bull-Ringo
Granda Premio de BritujoSilverstone Circuit
Granda Premio de BelgujoCirkvito de Spa-Francorchamps
Granda Premio de HungarujoHungaroring
Granda Premio de NederlandoCirkvito de Zandvoort
Granda Premio de ItalujoAutodromo Nazionale di Monza
Granda Premio de HispanujoCirkvito de Madring
Granda Premio de AzerbajĝanoBaku City Circuit
Granda Premio de SingapuroMarina Bay Street Circuit
Granda Premio de UsonoCircuit of The Americas
Granda Premio de MeksikoAutódromo Hermanos Rodríguez
Granda Premio de San-PaŭloAutódromo José Carlos Pace
Granda Premio de LasvegasoLas Vegas Strip Circuit
Granda Premio de KataroLosail International Circuit
Granda Premio de AbudabioYas Marina Circuit

Ĉiuj subaj kurejoj iafoje gastigis eventon de Formulo-Unu inter 1950 kaj 2025:

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. The first F1 race: 1946 Turin Grand Prix (angle). Alirita 8-a de julio 2025 .
  2. BMW M12 Engine History (angle). Alirita 22-a de julio 2025 .
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Formulo_1&oldid=9305753"
Kategorioj:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2026 Movatter.jp