Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Formato

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

The page has not been checked

Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eblene estiskvalite kontrolita.

Normaj dimensioj de folioj estas aro de dimensioj de paperaj folioj, rekomendataj por uzado. Estas diversaj subaroj de la dimensioj. La dimensioj estas tielpreferaj nombroj.

A, B kaj C-serioj

[redakti |redakti fonton]

La A-serion difinas la normo ISO 216. Ĝia baza principo estas, ke la pli longa flanko de A-folio estas 1,4142 foje tiel granda kiel la pli mallonga. Sekve, kiam oni faldas aŭ tranĉas A-folion mezalte, oni akiras duonan folion, kiu konservas la saman proporcion inter alto kaj larĝo.

A0 estas difinita tiel, ke ĝi ampleksas unu kvadratan metron. Ĝin duonigante, oni ricevas A1. Duonigante A1, oni ricevas A2, kaj tiel plu. Dimensiojn oni rondigas enmilimetroj.

B-serio estas difinita per geometria mezumo inter eroj de A-serio. Ekzemple larĝo de B1 estas geometria mezumo de larĝoj de A0 kaj A1 ( (larĝo de A0 * larĝo de A1) 1/2).

C-serio estas difinita per geometria mezumo inter eroj de A-serio kaj B-serio. Ili estas ofte uzataj por kovertoj. A4-folio facile entaŭgas en C4-koverton, kaj tiel plu.

ABC
0841 × 11891000 × 1414917 × 1297
1594 × 841707 × 1000648 × 917
2420 × 594500 × 707458 × 648
3297 × 420353 × 500324 × 458
4210 × 297250 × 353229 × 324
5148 × 210176 × 250162 × 229
6105 × 148125 × 176114 × 162
774 × 10588 × 12581 × 114
852 × 7462 × 8857 × 81
937 × 5244 × 6240 × 57
1026 × 3731 × 4428 × 40

Sur kopiilo, oni povas facile A3-paĝon malgrandigi, por ke ĝi plenigu A4-folion: oni apliku 71-elcentan projekcion (0,71 estas inverso de 1,4142). Okazas nenia teksta perdo, aperas nenia superflua marĝeno.

Ĉar la pezo de papero esprimiĝas per gramoj en kvadrata metro, estas facile kalkuli la pezon de foliaro, konante la paperpezon. Ekzemple ordinara kopipapero estas 80-grama en kvadrata metro. Sekve A0-folio de tia paperpezo pezas 80 gramojn, A1-folio pezas 40 gramojn..., A4-folio 5 gramojn kaj tiel plu.

Normaj dimensioj de folioj de A0 ĝis A5.


Ankaŭ estas dimensioj, oblaj de tiuj A0 ... A4, ili estas farataj per kunmetado de kelkaj folioj de la sama amplekso kune je pli longaj flankoj.

A0 = 841*1189A1 = 594*841A2 = 420*594A3 = 297*420A4 = 210*297
A0x2 = 1682*1189A1x2 = A0A2x2 = A1A3x2 = A2A4x2 = A3
A0x3 = 2523*1189A1x3 = 1783*841A2x3 = 1261*594A3x3 = 891*420A4x3 = 630*297
A1x4 = 2378*841A2x4 = 1682*594A3x4 = 1189*420A4x4 = 841*297
A2x5 = 2102*594A3x5 = 1486*420A4x5 = 1051*297
A3x6 = 1782*420A4x6 = 1261*297
A3x7 = 2080*420A4x7 = 1471*297
A4x8 = 1682*297
A4x9 = 1892*297

Oblaj normaj dimensioj de folioj ĝis A4x8, A3x5, A2x4.

Usonaj normaj dimensioj

[redakti |redakti fonton]
NomoColojmmRilatumo de flankoj
Quarto10 × 8254 × 2031.25
Foolscap13 × 8330 × 2031.625
Executive10½ × 7¼267 × 1841.4483
Government-Letter10½ × 8267 × 2031.3125
Letter (letero)11 × 8½279 × 2161.2941
Legal (jura aŭ leĝa)14 × 8½356 × 2161.6471
Ledger, Tabloid17 × 11432 × 2791.5455
Post19¼ × 15½489 × 3941.2419
Crown20 × 15508 × 3811.3333
Large Post21 × 16½533 × 4191.2727
Demy22½ × 17½572 × 4451.2857
Medium (meza)23 × 18584 × 4571.2778
Royal25 × 20635 × 5081.25
Elephant (elefanto)28 × 23711 × 5841.2174
Double Demy35 × 23½889 × 5971.4894
Quad Demy45 × 351143 × 8891.2857
Statement8½ × 5½216 × 1401.5455
A11 × 8½279 × 2161.2941
B17 × 11432 × 2791.5455
C22 × 17559 × 4321.2941
D34 × 22864 × 5591.5455
E44 × 341118 × 8641.2941
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/wiki/Formato"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp