Laanglalingva periodaĵoForbes Magazine estas inter la plej sukcesajmagazinoj priekonomiko tutmonde. Ĝi havas sian ĉefan sidejon en laKvina Avenuo deNovjorko enUsono. Plej granda konkuranto estas la magazinoFortune. LaISSN-kodo de la magazino estas0015-6914.
La magazino en la jaro1917 fondiĝis fare de la skota enmigrintoBertie Charles Forbes (1880–1954), kiu antaŭe laboris kiel priekonomia ĵurnalisto en la amaskomunikila konzernoHearst. Post lia morto en 1954, lia filoBruce Charles Forbes (1916–1964) transprenis la gvidadon de la magazina entrepreno. Post la morto de Bruce ties fratoMalcolm Stevenson Forbes (1917–1990) transprenis la entreprenan gvidadon. Post ties morto, lia plej aĝa filoSteve Forbes (naskiĝis en 1947) iĝis prezidanto kaj entreprena gvidanto („Chief Executive“) de la firmao Forbes kaj ĉefredaktisto de la magazino.
La magazino konatas pro la multaj tie publikigataj rangolistoj pri diversaj temoj. La plej konataj el ili probable estas la "listo pri la plej influaj homoj de la mondo" kaj listo "la mondaj miliarduloj" pri la plej riĉaj personoj tutmonde. Krome aparte atentataj estas listo pri la 2000 plej grandaj entreprenoj de la mondo kaj "listo de la 100 plej potencaj virinoj tutmonde" (The World’s 100 Most Powerful Women). Kriterioj por la ordigo laŭrango estas la apero en la mondaj amaskomunikiloj, kalkulite laŭ gazetaraj citaĵoj, kaj la politika kaj ekonomia influoj.[1] En la jaroj 2004[2] kaj 2005[3] la pintan lokon en tiu listo havisCondoleezza Rice kajŬu Ji. En 2006Angela Merkel kiel novelektitakancelierino (ĉefministrino) deGermanio ricevis la pintan lokon kaj tenis tiun lokon en 2007, 2008 kaj 2009.[4][5]