Fontenais | |
---|---|
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ĵuraso |
Distrikto | Porrentruy |
Geografia situo | CH1903: 572972 / 250434(mapo)47.4041666666677.0805555555555Koordinatoj:47° 24′ N,7° 5′ O;CH1903: 572972 / 250434(mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1256 (2009-12-31) |
Areo | 10,48 km² |
Alteco | 458 msuper marnivelo |
Poŝtkodo | 2902 |
Komunumkodo | 6790 |
![]() | |
Fontenais estas komunumo en ladistrikto Porrentruy enKantono Ĵuraso,Svislando. Ĝi havis 1 256 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Fontainais situas ĉe la norda deklivo de laĵurasa montarĉenoLomont, sude de la distriktĉeflokoPorrentruy, en flanka valo de la riveroAllaine. La plej alta punkto de la komunumo estas la montoLes Chainions kun altecfo de 909 ms.m. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo mem la lokoVillars.
La komunumo Fontenais limas en nordo alPorrentruy, en oriento alCourgenay, en sudo alClos du Doubs, kaj en okcidento alBressaucourt.
La komunumo mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Sed rekte sude de la komunumo troviĝas alveturejo al lasvisa aŭtovojo A16, kio signifas, ke la komunumo mem estas bone atingebla sed protektita de granda trafiko. Al la publika transportreto ĝi estas konektita perpoŝtaŭtolinio alPorrentruy.
La unua dokumenta mencio de Fontenais datiĝas el la jaro1148 kielFonteneis. Ekde la 13-a jarcento Fontenais estis posedaĵo de la PrincepiskopejoBazelo. En la 16-a jarcento ĝi estis atribuita al la majorejo Alle de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de1792 ĝi dum unu jaro apartenis al laRaŭraka Respubliko, kiu kiel departamentoMont Terrible estis integrita alFrancio. De1800 ĝis1815 Fontenais apartenis al la franca departementoHaut-Rhin, kaj en la jaro1816 ĝi per dekreto de laViena Kongreso de1815 fariĝis parto de ladistrikto Porrentruy deKantono Berno. Ekde la 1-a de januaro1979 Fontenais apartenas kun la tuta distrikto al la novaKantono Ĵuraso.[1]
|