Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Fonetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fonetiko (de la grekaphonētikós, 'sona, parola' <phoneín 'soni') estas la scienco pri la homaparolo. La fonetiko estas interdisciplina, esence naturscienca fako interlingvoscienco,biologio,neŭroscienco,medicino,pedagogio,psikologio,akustiko, kajteknologio.

Ĝia studobjekto estas laparolo kaj ties eroj (prozodio kaj segmentoj, t.e. realigoj defonemoj) elfizika (ĉefeakustika),fiziologia kajpsikologia perspektivo. Al la eroj de laparolo apartenas krom laparolsonoj kiuj reprezentasfonemojn kaj kiuj kombiniĝas ensilaboj ankaŭ laprozodio, kio estas la vort- kaj frazmelodiaj trajtoj kiuj reprezentasprozodemojn. Kadre de fonetiko studiĝas kiel eldiroj kaj ties elementoj produktiĝas en laparolorgano kaj kiel ili perceptiĝas per la sensorganoj kaj kompreniĝas. Kadre de la fonetiko oni ankaŭ studas la evoluon de laparolo ĉe infanoj kaj ĉe lernantoj de dua lingvo.

Foje lafonologio estas konsiderata kvazaŭ subfako ne nur delingvistiko sed ankaŭ de fonetiko. La studobjekto defonologio estas la mensa kaj formala reprezentado de la fonetismo (aro dafonemoj kajprozodemoj) de lingvoj kaj ties funkcio en lingva sistemo de kontrastaj (distingivaj) unuoj.

Per "fonetiko" oni ankaŭ ofte celas la sonan konsiston de unuopaj lingvoj. Por tiu nocio esperanto ofertas la pli precizan terminon "fonetismo". La fonetismo de lingvoj speguliĝas pli aŭ malpli parolfidele en la skribo kaze kealfabeta ortografia sistemo estas uzata.

Lingva fonetiko

[redakti |redakti fonton]

Lingva fonetiko temas pri la fonetikaj fenomenoj kiuj observeblas en la lingvoj de la mondo aŭ en iu specifa el tiuj. Ĝi estas unuavice priskriba kaj havas rilaton kun lafonologio de tiuj lingvoj. Plej ofte temas prisinkrona priskribo de lingvo, nome tia kiel ĝi estas parolata en certa socio kaj epoko, sed lingva fonetiko ankaŭ gravas endiakronaj (lingvohistoriaj) studoj.

Praktika (pedagogia) lingva fonetiko okupiĝas ĉefe pri prononcado, i. a. pri la laŭnorma prononcado de unuopaj lingvoj kaj ties instruado.

LaInternacia Fonetika Asocio plej grave kreis laInternacian Fonetikan Alfabeton. Tiu celas doni signojn por ĉiujparolsonoj de ĉiuj homaj lingvoj. Ĝi estas uzata en multaj vortaroj, gramatikoj kaj lernolibroj por klarigiprononcon.

Paralingva fonetiko

[redakti |redakti fonton]

Paralingva fonetikoparalingvistiko temas pri fenomenoj kiuj observeblas en parola komunikado, sed kiuj ne apartenas al lalingva kodo. Observeblas ekzemplefiziologia kajakustika malsameco de lingve identaj eldiroj de viroj, virinoj kaj infanoj. Ankaŭ varias la tipo defonado,voĉforto kaj parolrapideco, kiun parolantoj elektas, kaj la parolo estas influata deemocioj. Tiaj faktoroj influas ankaŭ laformantfrekvencojn, kiuj estas esencaj por la perceptado de la fonetika identeco de parolsonoj. Homoj tamen kapablas kiel aŭskultantoj disigi la du tipojn de informo unu de la alia.

Tie ankaŭ menciindas lingvaj fenomenoj kun paralingva origino. Tiaj troviĝas en laprozodio denaturaj lingvoj, sed ankaŭ en la formo desonimitaĵoj (onomatopeoj) kajsonsimbolismo (fonosemantiko) en ties vortaroj.

Produktado de la parolo

[redakti |redakti fonton]

Produktado de parolo estas lingva ago per kiu estiĝaseldiroj kiuj povas komuniki informon de inicianto al ricevanto. Dum parolproduktado, parolanto uzas sianvoĉon kaj modulas ĝin per lingvajsignoj. Estiĝas en laparolorganoakustika signalo kiu portas lingvan informon.

En lafiziologio de parolproduktado gravasspirado,fonado kaj laartikulacio. Tiuj estas interagajprocezoj, kiuj estas kontrolitaj ĉefe perkinestezarekuplo en lanerva sistemo.Akustika rekuplo ludas rolon dum akiro de la parolo kaj por adaptigo de lavoĉforto.

Al laspira sistemo apartenas ladiafragmo, latorako, lapulmoj kaj laspirtubo. Per la spira sistemo kreiĝas la aerfluo kiu estas uzata en la fonada kaj artikulacia sistemo por kreiprozodion kajparolsonojn. Plej multajparolsonoj estas produktataj dum elspirado. Pro tio, dumparola elspirado daŭras multe pli longe ol enspirado.

Lafonada sistemo konsistas el lalaringo kaj lavoĉlipoj. Kiam lavoĉlipoj estas alproksimigataj unu al la alia, tiel malvastigante lagloton, la subglota aerpremo kreita en lapulmoj kaŭzas lavoĉlipojn ekvibri. Tio estas nomatafonado.

Laartikulacia sistemo konsistas el la kavoj super lagloto (faringo, buŝa kavo kaj naza kavo) kaj la strukturoj, kiuj ĉirkaŭas tiujn kavojn. Tiuj permesas variigi la formon de la superglotaj kavoj, kaj per tio laformantojn. En la artikulacia sistemo formiĝasvokaloj kajkonsonantoj.

Perturboj: >afazio, >balbutado.

Akustika fonetiko

[redakti |redakti fonton]

Akustika fonetiko temas pri lafizikaj ecoj de laakustika signalo, kiu rezultas el parolproduktado. Oni interesiĝas pri kiel laprozodio kaj laparolsonoj estas reprezentitaj en la akustika signalo kaj pri kiel la akustikaj ecoj rilatas al lafiziologia stato en kiu troviĝas laparolorgano dum la realigado de unuopajfonemoj kajprozodemoj en siakunteksto. Oni interesiĝas specife pri la rilato inter la formo de la kavoj de la parolorgano kaj laformantfrekvencoj kiuj rezultas el tiu. Pri la akustika teorio de parolproduktado pioniris Gunnar Fant (1960)[1].

Enakustika fonetiko, oni uzas instrumentan analizon. Plej ofte oni uzas sonspektrografion, kiu rezultas en tridimensia bildo de la sono (frekvenco-amplitudo-tempo).

Perceptado de la parolo

[redakti |redakti fonton]

Tie temas pri la homa kapablo elkodigi la parolsignalon kaj kompari ĝin kun la propravortprovizo. En la kokleo de lainterna orelo, la spektro de la akustika signalo analiziĝas kaj la signalo transformiĝas entonotopian nervan signalaron. Tio similas al sonspektrografio. Survoje al la aŭdakortekso, la nerva signalaro plurfoje transformiĝas en aliaj manieroj por la utilo de la aŭskultanto. Temas pri kompleksa procezo, kiu tamen progresas senpene kaj sub gvido de tio kion la aŭskultanto atendas. Oni kutimasaŭdi tion, kion oni atendas, se la parolsignalo ne enhavas klare kontraŭan informon. Tio, kion oni aŭdas ankaŭ povas esti influita de la vida senso. Tio validas ĉefe por facile videblaj kaj ne tiom facile aŭdeblaj distingivaj trajtoj, kiel ĉeesto aŭ foresto delabialeco ĉekonsonantoj kaj de liprondigo ĉevokaloj.

Ankaŭliplegado, dum kiu oni kutime ne aŭdas, sed nur vidas la parolon, kaj parolperceptado per la tuŝa senso apartenas al tiu fako. Iom pli limigita estasaŭda fonetiko, kiu esploras nur la aŭdan percepton de lingvaj sonoj.

Akirado de la parolo

[redakti |redakti fonton]

Aplikokampoj

[redakti |redakti fonton]

Notoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Gunnar Fant (1960)Acoustic Theory of Speech Production, Den Haag: Mouton

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Fonetiko en gramatiko

Fonemo -Alofono
Vokalo
Duonvokalo
Diftongo -Triftongo
Hiato
Konsonanto
Asimiliĝo
Akcento
Langrompaĵo;Egzismo;Asimilo (fonetiko)

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Fonetiko&oldid=9123595"
Kategorio:
Kaŝita kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp