Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Folkmuziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La folkfestivalo deViljandi,Estonio, de 2007.

Folkmuziko estas termino uzita pormuzikĝenro kiu inkludas kaj tradician folkmuzikon kaj nuntempan ĝenron kiu evoluis el la unua dum la folkrevivigo de la20-a jarcento. Kelkaj tipoj de folkmuziko povas esti nomatajmondomuziko. Tradicia folkmuzio estis difinita diversmaniere: kielmuziko dissendita parole, muziko kun nekonata komponisto, muziko kiu estas ludita per tradiciajmuzikinstrumentoj, muziko pri kultura aŭ landa identeco, muziko kiu trairas inter generacioj (folkproceszo, muziko asocia kun la popolafolkloro, aŭ muziko ludita laŭkonvencio laŭ longa tempoperiodo. Ĝin oni kontrastis kun komercaj kajklasikaj stiloj. La termino originiĝis en la 19-a jarcento, sed folkmuziko etendiĝas transe.

Starte en la mezo de la 20-a jarcento, nova formo de popola folkmuziko evoluis el la tradicia folkmuziko. Tiu procezo kaj periodo estas nomita la (dua) folkrevivigo kaj atingis pinton en la 1960-aj jaroj. Tiu formo de muziko estas foje nomita nuntempa folkmuziko aŭ folkreviva muziko por distingi ĝin disde la plej fruaj folkformoj.[1] Pli malgrandaj, similaj revivigoj okazis aliloke en la mondo en aliaj epokoj, sed la terminon "folkmuziko" oni ne aplikis ĝenerale al la nova muziko kreita dum tiuj revivigoj. Tiu tipo de folkmuziko inkludas ankaŭ fuziajn ĝenrojn kielfolk rock,folk metal, kaj aliaj. Kvankam nuntempa folkmuziko estas ĝenro ĝenerale diferenca disde la tradicia folkmuziko, tre ofte oni uzas la ĝeneralan terminon por ambaŭ, kaj ofte ili kunhavas la samajn artistojn, eventojn kaj tendencojn.

Karakteroj

[redakti |redakti fonton]
Koreaj tradiciaj muzikistoj.

El historia vidpunkto, tradicia folkmuziko havis jenajn trajtojn:[2]

  • Ĝi estis transsendita pere deparola tradicio. Antaŭ la 20-a jarcento, ordinaraj homoj estis kutime nelegipovaj; ili akiris kantojn parkere. Unuarange, tio ne estis helpita per libroj aŭ registraĵoj. Kantistoj povus ampleksigi siajn repertoriojn uzante muzikfoliojn aŭkantarojn, sed tiuj duarangaj plibonigoj estis nur helpiloj al la rekta kantolernado.
  • Tiu muziko ofte rilatas alnacia kulturo. Ĝi estis kulture partikulara; el aparta regiono aŭ kulturo. En la kunteksto de enmigranta grupo, folkmuziko akiras kroman dimension por socia koherigo. Tio aparte evidentas en enmigrantaj socioj, en kiuj aŭstraliajgrekoj, usonajsomaloj, kanadajpanĝaboj, kaj aliaj emfazas siajn diferencojn el la ĉeftendenco. Ili lernas kantojn kaj dancojn kiuj originiĝis el la landoj de kiuj iliaj prauloj devenis.
  • Ili rememoras historiajn kaj personajn okazaĵojn. Je certaj tagoj de la jaro, kiel ĉe ferioj kiel Kristnasko, Pasko, Majtago, apartaj kantoj celebras la jarciklon. Ankaŭ naskiĝtagojn, nuptojn kaj funebrojn oni celebras per kantoj, dancoj kaj specialaj vestaĵoj. Religiajfestivaloj ofte havas folkmuzikan enhavon.Ĥora muziko ĉe tiuj eventoj metas infanojn kaj neprofesiajn kantistojn partopreni publike, aldonante emocian ligon kiu ne rilatas al la estetikajn kvalitojn de la muziko.
  • La kantojn oni ludas laŭkonvencio laŭ longa tempoperiodo, kutime de kelkajgeneracioj.

Kiel flanka efiko, ankaŭ jenaj trajtoj foje funkcias:

  • Ne estaskopirajto en la kantoj. Centoj de folkkantoj el la 19-a jarcento havis konatajn aŭtorojn sed ili pluis en parola tradicio ĝis la punkto ke ili estas konsiderataj tradiciaj cele al muzikpublikigo. Tio malpli oftis ekde la 1940-aj jaroj. Nuntempe, preskaŭ ĉiu folk-kanto estas registrita kun aranĝisto.
  • Fuzio de kulturoj: ĉar kulturoj interagas kaj ŝanĝiĝas laŭlonge de la tempo, evoluo de tradiciaj kantoj povas aligi kaj montri influojn el apartaj kulturoj. Ĉefaj faktoroj povas esti instrumentaro,agordaro,voĉaro,frazigo, temaro, kaj eĉ produktometodoj.

Laŭ mondoregionoj

[redakti |redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Ruehl, Kim."Folk Music". Difino de About.com. Alirita la 18an de Aŭgusto, 2011.
  2. Mills, Isabelle (1974)."The Heart of the Folk Song".Canadian Journal for Traditional Music. 2.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloFolk music en la angla Vikipedio.
Bibliotekoj
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Folkmuziko&oldid=8913752"
Kategorio:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp