Folitigo (aŭpetiolo[1][2] el la latinapetiolus, piedeto) estas speciala tigeto portantafolion. Ĝi havas similan internan strukturon kieltigo. Ĝi povas esti longa, mallonga; cilindra, sulketa, plata, triangula. Se ĝi mankas oni parolas pri sentiga aŭ sidanta folio (sidfolio). Ĝi ligiĝas al lafoliplato (limbo, folilameno) plej ofte ĉerande. Se la folitigo kaj la foliplato konektiĝas ne limborande, oni parolas priŝildafolio.
Folitigoj povas esti karnaj kaj manĝeblaj kiel ĉerabarbo.
Platfolitigo (aŭfilodio[3]) estas modifita plata folitigo, kiu anstataŭas lafoliplaton. Ĉe kelkaj plantoj la folitigoj fariĝas (pli) plataj kaj larĝaj, kaj la foliplato povas reduktiĝi aŭ entute malaperi. Filodioj estas oftaj en la genroAcacia, precipe la aŭstraliaj specioj, iam metitaj en la subgenronPhyllodineae deAcacia. Kelkfoje, precipe ĉe pli junaj plantoj, videblas parte formitaj platfolitigoj portantaj reduktitajn foliojn.
ĈeAcacia koa la platfolitigoj estas ledecaj kaj dikaj, permesante al la arbo supervivi streĉajn ĉirkaŭaĵojn. La folitigoj permesas al parte subakvajhidrofitoj havi foliojn naĝantajn je malsamaj profundecoj; la folitigoj estas inter la nodo kaj la tigo.