Movatterモバイル変換


[0]ホーム

URL:


Saltu al enhavo
Vikipedio
Serĉi

Foix

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Page version status

Malneta versio

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendaskontrolon. Lastabila versio estispatrolita je15 jul. 2024.
Por samtitola artikolo vidu la paĝonFoix (stacidomo).
Koordinatoj:42° 57′ 59″ N1° 36′ 28″ O / 42.96639 °N, 1.60778 °O /42.96639; 1.60778(mapo)
Foix
okcitane:Fois
komunumo
Ĝenerala vido
Blazono
Oficiala nomo: Foix
ŜtatoFrancio Francio
RegionoOkcitanio
DepartementoAriège(ĉefurbo)
ArondismentoFoix
KantonoFoix-Ville
KomunumaroPays de Foix
RiverojAriège,Arget
SituoFoix
 - koordinatoj42° 57′ 59″ N1° 36′ 28″ O / 42.96639 °N, 1.60778 °O /42.96639; 1.60778(mapo)
Plej alta punkto
 - alteco933 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco358 m s. m.
Areo19,32 km² (1 932 ha)
Loĝantaro9 712 (2008)
Denseco502,69 loĝ./km²
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo09000
INSEE09122
Situo de Foix enkadre de Francio
Situo de Foix enkadre de Francio
Situo de Foix enkadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Foix
Retpaĝo: www.mairie-foix.fr
Map

Foix [fŭa] (okcitanlingveFois [fuiŝ]), en esperantoFojso[1], estasurbo enFrancio, la ĉefurbo de la departementoAriège. Ĝi estas malgranda urbo (10 000 loĝantoj) kaj situas en profunda valo ĉirkaŭita de altaj montoj, laPireneoj.

Historio

[redakti |redakti fonton]

La nomo de la urbo aperis unuafoje en la jaro507, kiamvisigotoj forportisSanktan Volusien,episkopon deTours, tiam jam ekzilitan enTuluzo, kaj senkapigis lin. Lian korpon oni metis en la preĝejon dediĉitan alSankta Nazaire. Dum lakarola epoko, konstruiĝis apud ĝiabatejo kiu prenis lian nomon, kaj nun anstataŭigas ĝin laprefektejo de la regiono Ariège.

La unua mencio pri la urbo mem aperis en988, kiamRoger la Maljuna elCarcassonne faris plurajn donacojn al laabatejo, kio igis monaĥojn starigi religiajn konstruaĵojn kaj loĝejojn.

La urbo tamen fine organiziĝis nur dum la12-a jarcento, sub influo deRoger la 2-a, reveninta elkrucmilito.

La kastelo de Foix jam ekzistis en la10-a jarcento kiel posedaĵo de grafoRoger la 2-a.Roger-Bernard la 3-a, unu el liaj filoj, heredis la regionon de Foix je lia morto kaj fariĝis la unuagrafo de Foix. Ekde la memstariĝo deAndoro, en1278, la grafo de Foix estis unu el ĝiajkunprincoj. Hodiaŭ, Foix estasĝemelurbo deAndoro la Malnova.

Vidindaĵoj

[redakti |redakti fonton]

Foix posedas grandan mezepokan fortikigitankastelon kiu staras sur monteto kaj superregas la tutan urbon.

Turismo

[redakti |redakti fonton]

Foix estas bonega startloko por ekskursado en la regiono: montoj, prahistoriajgrotoj, mezepokajfortresoj kaj montaraj vilaĝetoj.

Esperanta vivo

[redakti |redakti fonton]

Okaze de laeŭropaj balotoj,Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉdonojn (0,11% de voĉoj) en 2004, kaj 8 voĉdonojn (0,28% de voĉoj) en 2009.De pluraj jaroj Esperanto-kursoj ekzistas en FOIX ; unue en asocia kunvenejo-restoracio "L'EQUI-TABLE" kun Viktor, Kinou kaj aliaj ; poste en Foyer LEO LAGRANGE kun René (Vice-Prezidanto de C.E.E.A. <http://esperanto.ariege.free.fr/index.php>), Viktor, Monik', Fabris' k.a.Ankaŭ dum pluraj jaroj dissendiĝis radio-elsendoj el RADIO TRANSPARENCE danke al René, Nathalie, Pierre kaj Alain.Kristjah LAVARENNE iam E-igis informilon pri la rom-katolika preĝejo SAINT-VOLUSIEN.C.E.E.A. de pluraj jaroj prezentas inform-budon dum la Film-Festivalo "RésistanceS" (= Rezistadoj/Rezistanco-j).

Galerio

[redakti |redakti fonton]
  • Kastelo de la grafoj de Foix
    Kastelo de la grafoj de Foix
  • Kastelo de la grafoj de Foix
    Kastelo de la grafoj de Foix
  • Orgo en la abatejo
    Orgo en la abatejo

Referencoj

[redakti |redakti fonton]
  1. Fonto:Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojnArkivigite je 2015-09-24 per la retarkivoWayback Machine (2011), P226

Vidu ankaŭ

[redakti |redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti |redakti fonton]
Elŝutita el "https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Foix&oldid=8965516"
Kategorioj:
Kaŝitaj kategorioj:

[8]ページ先頭

©2009-2025 Movatter.jp