Flughaveno Stadskanaal estasflughaveno enNederlando, kiu nur estas destinata por tre malpezaj flugmaŝinoj. La flughaveno situas apud la vilaĝetoVledderveen (iom nordoriente deStadskanaal) enGroningen.
La flughaveneto ekestis en1961 kaj tiam ricevis la nomonluchtvaartterrein Onstwedde (aviada tereno Onstwedde), laŭ la antaŭa komunumoOnstwedde. La celo estis ke ĝi estis uzata de la fabrikoPhilips en Stadskanaal gebruikt, sed tio ne estis profitodona.
Post tio la komunumoStadskanaal transprenis ĝin kaj la flughaveno portempe estis uzata de spruĉavioj.
Depost1981 la unuaj ultre malpezaj avioj flugis ekde la flughaveno kaj en1993 la flughaveno estis privatigita kaj fariĝis propraĵo de lafondaĵoLuchthaven Stadskanaal (Flughaveno Stadskanaal).
Je la15-a de aprilo kaj22-a de aprilo2006 okazis du mortajn kraŝojn per ultre malpezaj avioj. La unua avio flugis kontraŭhangaro ĉe kiu unu aviadisto mortis (kaj dua pasaĝero negrave vundiĝis) kaj la dua kraŝis post kolizio kun trenaĵo de reklama avio en loĝkvartalon, dum kiu la aviadisto mortis. Post tio la komunumo Stadskanaal decidis je la 24-a de aprilo 2006 fermi la flughavenon ĝis alia ordono. Je la6-a de majo2006 la flughaveno estis remalfermita.
Flughaveno Stadskanaal disponas pri la sekva de/alteriĝejo:
koordinatoj:52° 59′ 45″ N7° 7′ 15″ O / 52.99583 °N, 7.12083 °O /52.99583; 7.12083(mapo)Koordinatoj:52° 59′ 45″ N7° 7′ 15″ O / 52.99583 °N, 7.12083 °O /52.99583; 7.12083(mapo)