Flughaveno Hahn | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
commercial airport • armea aerbazo | |||||
IATA: HHNICAO: EDFH | |||||
Resuma informo | |||||
Lando | Germanio | ||||
Regiono | Rejnlando-Palatinato | ||||
Tipo | Civila flughaveno | ||||
Mastrumanto | Flughafen Frankfurt-Hahn GmbH | ||||
Alteco | 503 m | ||||
Geografia situo | 49° 56′ 55″ N,7° 15′ 50″ O(mapo)49.9486111111117.2638888888889Koordinatoj:49° 56′ 55″ N,7° 15′ 50″ O(mapo) | ||||
| |||||
Kurej-angulo | 03/21 | ||||
Kurej-longo | 3 800 m | ||||
Retejo | hahn-airport.de | ||||
Laflughaveno Hahn,germane "Flughafen Hahn" respektive"Flughafen Frankfurt-Hahn",angle "Hahn Airport" respektive"Frankfurt Hahn Airport", estas origine usona armea, ekde la jaro1993 civilaflughaveno en lafederacia landoRejnlando-Palatinato en la okcidenta parto deGermanio. ĜiaIATA-kodo estas HHN, laICAO-kodo EDFH.
La nomo "Frankfurt-Hahn" estas varba nomo, pri kiu longe jure batalis la flughavena kompanio, ĉar ĝi sugestas proksimecon al la konata internaciaflughaveno Frankfurta; tamen ĝi estas iom misgvida, ĉar la urboFrankfurto-ĉe-Majno de la flughaveno Hahn foras pli ol 120 kilometrojn ... same bone la flughaveno teorie povus nomiĝi "Kolonjo-Hahn", "Belgio-Hahn" aŭ "Luksemburgio-Hahn".
Temas pri la kvara plej granda kargoflughaveno de Germanio, kaj krome pri la plej rapide kreskanta pasaĝera flughaveno de la ŝtato: Precipe malmultekostaj flugkompanioj ofertas flugojn de ĉi tie, kaj kvankam ĝi ne tre proksimas al iu metropola regiono, por multaj pasaĝeroj indas alvojaĝi pli grandajn distancojn per buso aŭ aŭto kaj lasi sian veturilon en kompare multekosta parkejo, ĉar ĉiukaze malalta prezo por la flugo mem rekompensas pri la penoj. Aparte la irlanda flugkompanioRyanair ofertas multajn flugojn – por tiu kompanio la flughaveno post la britaflughaveno London-Stansted estas la dua plej granda flugocentro.
La flughaveno Hahn kovras areon de 560 hektaroj. Dum la jaro2006 transportiĝis entute 3.704.633 pasaĝeroj kaj aldone 266.000 tunoj da kargo. 39.619 flugoj startis aŭ finiĝis ĉi tie.
La flughaveno troviĝas 503 metrojn super lamarnivelo sur altebenaĵo de la mezalta montaroHunsrück sur la teritorio de ladistrikto Rhein-Hunsrück, sed tre proksime ankaŭ al la distriktojBernkastel-Wittlich kajCochem-Zell. La areo situas iom sur la teritorio de la komunumoHahn, sed grandparte sur tiu de la komunumoLautzenhausen [prononco"Laŭcnhaŭzn"]. Pri la fakto, ke la flughaveno tamen ne nomiĝas "Lautzenhausen", estas du teorioj: la unua aludas al tio, ke por la usonanoj, kiuj starigis la flughavenon, la vorto Hahn estis multe pli facile prononcebla, sed la dua, pli fakta, substrekas, ke origine la flughaveno estis planata iom pli proksime al la vilaĝo Hahn, kaj oni lasis la originan nomon, kiam la planado konkretiĝis.
La fluga centro estas atingebla pere de la federaciaj vojoj 50, 327 kaj 421, kaj krom el la federaciaj landojRejnlando-Palatinato kajSarlando plus la metropolaj regionoj ĉirkaŭ la urbojKolonjo kajFrankfurto-ĉe-Majno bone atingeblas ankaŭ elLuksemburgio, nordorientaFrancio kaj orientaBelgio. Plej proksimaj iom grandaj urboj estasTrier,Koblenz kajMainz.
Post laDua Mondmilito, la franca armeo okupanta tiun parton de Germanio dum la jaro1951 komencis konstrui flughavenon, kiun poste transprenis la usona aviada armeoUnited States Air Force. Kiam post la unuiĝo de Germanio de la jaro1990 la okupantaj armeoj usonaj, britaj, francaj kaj sovetuniaj retiriĝis el la ŝtato, oni decidis transdoni la flughavenon por civila utiligo, kaj trakonstruis ĝin por uzo kiel internacia kaj pasaĝera kaj karga flughaveno.
Kontraŭe al laflughaveno Frankfurta, kiu situas centre en la metropola regiono ĉirkaŭ la urboFrankfurto-ĉe-Majno, kie do tre proksime vivas multaj homoj kaj sekve ne permesatas noktaj flugoj, la flughavenon Hahn ĉirkaŭas nur etaj vilaĝoj kun tre malmultaj loĝantoj, kaj tial oni donis al ĝi esceptan permeson pri ankaŭ noktaj flugoj, kio signifas grandan kapaciton pri flugoj. La unua civila pasaĝera flugo de tie startis la 22-an de majo1993 al la insuloMajorko en laMediteranea Maro.