Floursies estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbetoAvesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Floursies etendiĝas sur 4,65 km².
La nomo de Floursies eble devenas de tiu de pagana templo dediĉita alFlora. En laromia epoko ekirisakvedukto el Floursies por akvoprovizii la proksiman romian civitonBagacum.