Flosado estas malfacila distra subĉiela sporta agado uzante plenbloveblanfloson pornavigi trarivero aŭ aliaj tipoj de akvofluo. Tiu estas kutime farata sur rapidaj akvoj aŭ kun malsamaj gradoj da malglata akvo, por ravi kaj ekscitigi laflosopasaĝerojn. La evoluo de tiu agado kiel libertempasporto fariĝis populara ekde la mezo de la1970-aj jaroj. Ĝi estas konsideritaekstrema sporto, kiam ĝi povas esti danĝera.
La moderna floso estasŝvelboato (neologismerafto), konsistante el tre daŭrema, plurtavolaj gumizitaj aŭ vinilŝtofaj kun pluraj sendependaj aerkameroj. La longo varias inter 3.5 m kaj 6 m, la larĝo inter 1.8 m kaj 2.5 m. La escepto al tiu grandecoregulo estas kutime la pakfloso aŭ persona flosilo, kiu estas dizajnita kiel portebla por ununura persono kiu flosigas kaj povas esti tiom malgranda kiom 1.5 m longa kaj peza tiom malgranda kiom 1.8 kg.
Ŝvelboatoj venas en kelkaj diversaj formoj. En Eŭropo, la plej ofta estas la simetria floso stirita per padelo ĉe la posta parto. Aliaj tipoj estas la nesimetria,rudro-kontrolita floso kaj la simetria floso kun centra stirilo (remiloj). Ŝvelboatoj estas kutime propulsitaj per ordinaraj padeloj kaj tipe estas aranĝataj por 4 al 12 personoj. EnRusio, ŝvelboatoj ofte estas manfaritaj kaj estas oftekatamaranecaj kun du plenbloveblaj tuboj alkroĉitaj al kadro. Paroj de padelistoj navigas sur tiujraftoj. Katamaranecaj raftoj fariĝis popularaj ankaŭ en la okcidenta Usono, sed estas tipe remitaj anstataŭe depadelitaj.
Lainternacia skalo de rivera malfacileco indikas la gradon de malfacileco de flosado en sekcio de la rivero aŭ en solarapidfluo. La skalon agnoskasInternacia Federacio de Kanuado. Ekzistas en ĝi la ses klasoj, de I ĝis VI. Rapidfluojn de la klaso I oni povas facile trapasi, kaj tiuj de la klaso VI estas grava minaco al la vivo de penanta trapasi ĝin. Oni povas uzi ankaŭ aldonitajn klasojn II+, III-, III+, IV-, IV+, kaj la V klaso estas malfermita subskalo: oni povas indiki rapidfluojn kiel 5.0, 5.1, 5.2 k.t.p.[1]