Flortigo (aŭpedunklo el la latinapedunculus) estas speciala tigeto portantafloron aŭfloraron. Ĉe kelkaj specioj, ne estas flortigoj, aŭ ili estas tre mallongaj: la floroj estas sentigaj. La strukturo de la flortigo estas kieltigo, kaj kiel lafolitigo. Ĝi ĝenerale estas senfolia kaj verda.
La pinto de la flortigo, kiu estas pli malpli aliformiĝa, estas laflorbazo, sur kiu estas floreroj (sepaloj, petaloj, ktp.). Oni ofte povas trovi ĉebaze de la flortigo folietojn, kiuj estas la superfoliaraj folioj,brakteoj.
Se la vegetativa ŝoso estas tre mallonga, bazfolia aŭ ĝi estas en la tero, oni parolasskapo (hungaretőkocsány) ekz. ĉetulipo,narciso.
|